MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

GERMANIO

Trajnveturado por ĉiuj

Fine de la pasinta majo ebliĝis ĉe la germana fervojkompanio Deutsche Bahn aĉetado de tute nova bileto, kiu ĉi-somere influas la trajnveturadon. Temas pri la ĉi-lande jam multe pridiskutata 9-eŭra bileto, kiun anoncis la germana federacia registaro fine de marto kadre de rimedoj por alfronti la nuntempan akran altiĝon de la energikosto.

Dum la monatoj junio, julio kaj aŭgusto ĝi estas havebla kontraŭ naŭ eŭroj monate. La posedantoj povas veturi per ĉiuj lokaj publikaj transportiloj kaj regionaj trajnoj en Germanio sen aldona kosto aŭ bileto. La germana ministro pri transporto klarigis, ke la bileto senpere senŝarĝigas la civitanojn kaj instigas al energiŝparo, kaj longperspektive igos la publikan transporton pli alloga. La kialoj estas sociaj kaj klimataj.

Kiu jam havas monatan aŭ jaran veturabonon ne devas aĉeti la 9-eŭran bileton kaj povas eĉ rericevi la kroman sumon pagitan. Ankaŭ studentaj identigiloj, per kiuj oni rajtis veturi nur en kaj ĉirkaŭ la studloko, nun validas ĉie en Germanio. La kompenson pro la perdotaj enspezoj de 2,5 miliardoj da eŭroj disponigos la federacio.

Veturprezoj kompare

Trajna taga ekskurso en Bavario kostas 26 eŭrojn, se oni vojaĝas sola. La prezo de monata abono en Munkeno kaj antaŭurboj altiĝas je ĉ. 100 eŭroj, kaj unuvoja busbileto kostas 2,10 eŭrojn. Pagi nur naŭ eŭrojn monate estas do notinde malmulte.

Kritikoj

Tamen, la oferto estas kritikata interalie kiel „nedaŭripova popularisma fulmdecido”, kaj oni opinias, ke pli saĝe estus plivastigi la publikan transporton, ĉar la bazaj financproblemoj de la federaciaj landoj ne solviĝas tiel. Per tiu bileto ne plivastiĝas la publika transporto en la provincoj, kie la bileto ne tiom utilas pro la malbona konektado. Oni krome atentigas, ke la busoj, metrooj kaj trajnoj homplenas labortage dum la pinthoroj, kaj ke la fervojo apenaŭ disponas pri pliaj veturiloj kaj dungitaro por transporti pliajn veturantojn.

Turisma vojaĝo 9-eŭra

Spite al tiuj kompreneblaj avantaĝoj, postuloj kaj zorgoj, tamen ekaperis tute speciala kaj duonŝerca fenomeno: reta movado plananta amasan trajnveturon al la insulo Sylt, kiu troviĝas en la Norda Maro proksime de Danio kaj homplenas precipe somere. La ĉefa enspezofonto de Sylt, kiu havas malpli ol 20 000 loĝantojn kaj kie estas multaj natur- kaj pejzaĝ-protektejoj, estas turismo. Ĉiujare alvenas centmiloj da turistoj, ĉefe germanaj. Cetere la insulo famas kiel luksa turismejo, kaj la prezoj de nemoveblaĵoj estas altaj.

Sylt estas atingebla per fervoja digo 11 kilometrojn longa. Regiona trajno veturas tri horojn de Hamburgo. Kaj ĝuste tie ni revenas al la 9-eŭra bileto, kiu malaltigas la prezon ne nur de laborveturo, sed ankaŭ de libertempa somera enlanda vojaĝado. Nun eblas ekskursi preskaŭ senkoste – oni lasu aparte la tranoktokostojn – kaj kreiĝas nova speco de alirebla trajnturismo, kiu interalie celas la menciitan insulon.

Ni reprenu la insulon!

Junaj maldekstruloj kaj punkuloj per Interreto vokis al trajna ekskurso al Sylt por tie renkontiĝi, festi, trinki bieron – kiun ili kunportos – kaj dume ĝeni la publikon kaj la riĉulojn per ĥaosaj tagoj.

Menciindas en tiu kunteksto ankaŭ la punkkanzono „Westerland” de la germana bando Die Ärzte (La kuracistoj) 1, en kiu oni en 1988 revis pri reveno al la vilaĝo Westerland, kiu estas en Sylt. La „sturmo al Sylt” iĝis reta sensacio, kreis retajn grupojn, amuzajn pepojn kaj memeojn en amaskomunikiloj. Ĉu tio estas seriozaĵo aŭ nura ŝerco, neniu scias. Iuj ridas kaj ironie disvastigas la retan movadon, aliaj timas realan alfluon de ne-bonvenaj trajnekskursantoj, ĥaoson kaj homamasojn en trajnoj kaj popularaj turistejoj kiel Sylt. Ankaŭ gazetoj pritraktas ĉi tiun fenomenon de ambaŭ vidpunktoj.

Ĉu „malmultekosta” vojaĝtempo?

Ĉiuokaze estas certe, ke oni ne subtaksu la vojaĝtempon. De Berlino al Sylt ĝi daŭras ĉirkaŭ 8 horojn; de Munkeno – en la sudo – pli ol 15 horojn, kun pluraj trajnŝanĝoj. Oni ja rajtas veturi nur per regionaj – ne rapidaj longdistancaj – trajnoj. Tamen, povas esti allogaj tiaj aventuroj kaj malkovrado de belaj nekonataj regionoj laŭ la stilo de nun populara malrapida vojaĝado.

Kvankam la bileto unuavice celas veturojn al laborejo, ĝi alvokas ankaŭ 9-eŭran turismon kaj sekve montras Germanion al la germanoj per fervojo.

Trajnveturado estonta: ĉu pli demokratia?

Ni esperu, ke per tiu biletoferto fortiĝos kaj do plivastiĝos la publika transporto, kaj ke komenciĝos daŭra ŝanĝiĝo survoje al medi-indulga transportado atingebla por la germana socio. Malmultekosta trajnvojaĝado alportas demokratiigon de moviĝado kaj kontraŭas la socian malegalecon. Malriĉeco ne malhelpos – almenaŭ dum tri monatoj – ekzemple semajnfinan veturon al proksima urbeto, kaj eĉ luksa insulo atingeblos por ĉiuj, almenaŭ teorie.

La 9-eŭra bileto certe estos turnopunkto, kvankam ni ne scias precize kiel. Kio okazos post la fino de la oferto en aŭtuno?

1 Fondita de Farin Urlaub en 1982. La bando miksis humuron kun muziko.
vsch
Viktoria SCHMIDBAUER
Germanio


Viktoria Schmidbauer studas germanan lingvistikon kaj lingvoinstruadon en Germanio. Ŝi ŝatas lerni lingvojn kaj emas vizitadi eŭropajn landojn.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Viktoria Schmidbauer el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03