SciencoKOREIOMedicinaj testoj sen provbestoj ebliĝasLa procedo disvolvi novan medikamenton ne nur postulas longan tempon kaj enorman monkoston, sed ĝin akompanas ankaŭ etika demando pri la traktado de bestoj. Ĉiujare pli ol kvar milionoj da bestoj, sole en Koreio, estas uzataj kiel kobajoj kadre de laboratoriaj eksperimentoj por la testado de novaj medikamentoj. Cetere, nur 8 elcentoj de la kemiaĵoj trapasantaj testadon inter bestoj sukcesas poste ankaŭ en klinika provado inter homoj, kio implicas diferencan sentivecon al medikamento inter homoj kaj bestoj. Kio estas „organo-sur-blato”?Pasintjare la korea bioteknika kompanio Human Ace evoluigis platformon, kiu povas anstataŭi la testadon inter bestoj de novaj medikamentoj. La tekniko baziĝas sur tiel nomata „organo-sur-blato” 1 (Organ-on-a-Chip; sekve, pli mallonge: OOC), unue enkondukita en 2010 de profesoro Huh Dongeun el la Universitato de Pensilvanio kune kun esploristoj el la Instituto Wyss de la universitato Harvard. La sistemo simulas la mikrostrukturon kaj la fiziologiajn reagojn de tuta homa organo. Human Ace specife produktis „koron-sur-blato”, kiu entenas miokardiajn ĉelojn derivitajn el homaj praĉeloj. Efektive oni povas observi sub mikroskopo la imititan koron, batantan kiel vera kormuskolo. Kiel ĝi funkcias?OOC principe konsistas el ĉefa mikrofluida ĉambro enhavanta homajn ĉelojn, ligita al reto de mikrokanaloj. Ĉeloj estas kultivataj en la mikroĉambro sub sterilaj kondiĉoj, dum la flankaj mikrokanaloj estas utiligataj por liveri al la ĉeloj nutraĵojn, bakteriojn, virusojn kaj kemiaĵojn aŭ por lavi la ĉelojn kaj forigi la rubon. La mikrokanaloj estas uzataj ankaŭ por manipuli la ĉelojn meĥanike aŭ elektre. Tiaj organoj estas ligeblaj unu kun alia, por samtempe analizi la reagon de pluraj organoj. Ekzemple „koro-sur-blato” kaj „hepato-sur-blato” povas kunligiĝi inter si pere de komunaj mikrokanaloj por testi la toksecon de nova medikamento je la koro. La Instituto Wyss sukcesis lastatempe disvolvi eĉ „korpon-sur-blato”, kiu konsistas el ĝis dek organoj interligitaj, por realigi kaj pristudi sangofluadon inter malsamaj organsistemoj. La platformo kreas mediojn preskaŭ vivajn, kiuj ebligas biologie kultivi ĉelojn, testi efikecon kaj toksecon de medikamento kaj tiamaniere disvolvi pacientdirektitan medicinon. Kio poste?Antaŭ la realiĝo de plena medicina aplikado de OOC ankoraŭ kuŝas kelkaj obstakloj. Probable la plej rimarkinda rilatas al la regulo, laŭ kiu, por esti agnoskita kiel medikamento, ĉiu ĥemiaĵo devas trapasi testadon inter bestoj antaŭ klinika provado inter homoj. En evoluintaj landoj, tamen, lastatempe leviĝas movado celanta savi kobajojn uzatajn kun la celo krei kuracilojn por la sano de homoj. Ekzemple la usona Environmental Protection Agency (Mediprotekta agentejo) en 2019 anoncis la eliminon de testado inter bestoj antaŭ la jaro 2035. Multaj esperas, ke ĝis tiam oni estos komplete substituinta bestotestadon per la nova tekniko tute bazata sur OOC. CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio
Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio, kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. 1. Blato estas ĉi-kuntekste ne insekto, sed integra cirkvito en eta ingo kaj preta por muntado sur cirkvita tabulo. (red.)
|