MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

NEDERLANDO

Entreprenoj agos konforme al la impostreguloj

Pli ol 40 nederlandaj internaciaj kaj aliaj grandaj entreprenoj interkonsentis ne aŭ ne plu kulpigi sin pri impost-evito kaj -eskapo. Entreprenoj kiel Philips, Jumbo, Ahold Delhaize, Randstad, Shell, Heineken, Rabobank kaj KLM anoncis kolektiĝi malantaŭ la tiel nomata Tax Governance Code (Impostgvida kodekso) de la organizaĵo de entreprenoj VNO-NCW.

Per tio ili konkrete deklaras konsideri pagon de imposto devo, dum ili promesas ne uzi kromvojojn en impostparadizoj nur por eviti impostojn. Laŭ Ingrid Thijssen [tejsen], prezidanto de VNO-NCW, la impostkodekso kontribuos al travidebleco pri la fiska konduto kaj la impostoj, kiujn pagas entreprenoj. Jam 20 el la 25 entreprenoj en la AEX-indikilo (la ĉefa amsterdama borsindikilo) kolektiĝas malantaŭ la interkonsento. „Internacie tiu ĉi paŝo estas vere unika. Ni ne konas aliajn landojn, kiuj faras tion. Kun tio ni marŝas antaŭe kaj tiu ĉi grupo de entreprenoj montras gvidantecon kaj faras belegan ekstran paŝon, pri kiu ni fieras”, tiel Thijssen.

La nova kodekso estas redaktita en interkonsiliĝo kun entreprenoj. Oni uzis ankaŭ sperton ĉe sindikatoj, ne-registaraj organizaĵoj, spertuloj pri imposto kaj sciencistoj. Laŭ Thijssen ankoraŭ neniu el la partoprenantaj entreprenoj plenumas ĉiujn postulojn. „Ni konscie starigas altajn postulojn. Per tio la entreprenoj defias sin mem plu pliboniĝi.” Laŭ ŝi travideblo kaj ekspliko pri pagoj kontribuas al la debato pri impostoj. Ili ankaŭ kreskigas la fidon je la impostreĝimo.

cpwn
Kees NEEFT
Nederlando

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Kees Neeft el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-30