Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Ĉu milito disigas popolojn?

La etna konsisto de la baltaj ŝtatoj ne estas homogena – la rusoj en Litovio estas 4,5 % el la 2,6-miliona loĝantaro, en Latvio eĉ 25,6 % el 1,8 milionoj kaj en Estonio ĉirkaŭ kvarono de 1,3 milionoj.

La atako de Rusio kontraŭ Ukrainio instigis ruslingve parolantojn en Baltio decidi, kiun militantan flankon ili subtenas. Estas fakto, ke la sinteno de baltlandaj loĝantoj rilate tiun situacion ne estas homogena, samkiel la tiea etna konsisto.

Propagando

Kial la ruslingva popolo en Baltio ofte opinias alimaniere ol la tiulanda ĉefpopolo? Politikaj observantoj unuanime konfirmas, ke la problemo estas, ke multaj tieaj ruslingvanoj ĉiam identigas sin kun Rusio. Tial la mondon ili perceptas tiel, kiel ĝin prezentas la amaskomunikiloj en Rusio. La propaganda televido senĉese malhonoris okcidentan kulturon, prezentis Okcidenton kiel malamikon enmiksiĝantan en la progreson kaj prosperon de Rusio en sporto, ekonomio kaj politiko kaj portretis Rusion mem kiel la martiron de Okcidento, solan moralan citadelon en la mondo. Ruslingva homo, kiu identiĝas kun Rusio, sentas sin fremda kaj ekhavas moralan devon defendi la grandan kaj minacatan rusan kulturon, kiun oni volas sufoki.

Diverse integritaj

Tamen la ukraindevena socia aktivulo el Litovio Oleg Ŝurajev asertas, ke plejparte la rusoj de Litovio ne estas homoj de Putin – malgraŭ la fakto, ke multaj el ili ankoraŭ vivas en la pasinteco kaj ankoraŭ uzas tiujn toksajn informojn. La litova entreprenisto Viktor Vorontsov rimarkas, ke ne indus kompari latvajn, estonajn kaj litovajn rusojn. Post la restarigo de sendependeco litovaj rusoj ricevis civitanecon, kontraste al tiuj en la aliaj du baltaj landoj. Rezulte tiuj homoj sen civitaneco malpli integriĝis en la estonan aŭ latvan socion.

Sinteno varias

La silento de la ruslingva komunumo kaj la neklaraj deklaroj de ceteraj personoj kaŭzas malfidon. Se via konscienco estas trankvila, vi havas klaran pozicion kaj povas firme diri, ke vi subtenas Ukrainion kaj kondamnas la rusan agreson. Kaj certe estas rusoj, kiuj konkrete kaj klare subtenas tian starpunkton. Ja ŝajnas nediskutebla fakto, ke Rusio malobservis la suverenecon de Ukrainio kaj komencis militon.

Buĉa: fotomuntaĵo

Tamen multaj ruslingvanoj ne povas agnoski tion. Ili eĉ diras: „Ni estas kontraŭ milito kaj por paco ĝenerale.” Tio sonas tre abstrakta kaj malklara, kaj Rusio mem ofte ne estas nomita kiel agresanto. Spertuloj rimarkas, ke ruslingvanoj en Baltio, eĉ se ili estas fervoraj ŝatantoj de Kremlo, ne apogus la genocidon, la brutalan perforton, kiu nun okazas en Ukrainio. La problemo estas, ke ili ne kredas, ke tio okazas. La okazaĵoj en Buĉa por ili estas nur fotomuntaĵo. Kaj neniuj faktoj aŭ pruvoj helpas, ĉar tiam ekas sensenca argumenta matĉo. Ĝis la internaj vidpunktoj ŝanĝiĝos, homoj eĉ ne povos pripensi la evidentajn faktojn. La konscio de tia homo estas ie en Rusio, malgraŭ tio, ke fizike li estas en Baltio. Tia estas psikologia hibrido.

„Rusaj” kontraŭmilitaj manifestacioj

Malgraŭ malsamaj vidpunktoj de baltlandaj loĝantoj protestaj manifestacioj por kondamni la militon okazis. Kontraŭ la milito en Ukrainio protestis pli ol mil ruslingvanoj en la latva ĉefurbo Rigo ĉe la libereco-monumento. La proteston organizis la movado Rusaj voĉoj kontraŭ la milito, kiu kunigas reprezentantojn de la ruslingva komunumo de Latvio, kiuj forte kondamnas la rusan armean agreson sur ukraina teritorio kaj la brutalan eksteran politikon de la Rusa Federacio. Onidire la celo de la protesto estis pruvi, ke ruslingvanoj ne identiĝas kun la reĝimo de Putin. Ili respektas la suverenecon kaj kulturon de aliaj landoj, kapablas integriĝi en la latvan socion kaj ne akceptas perfortajn politikojn sub ajna preteksto.

Ĉu la opinio ŝanĝiĝos?

Centoj da homoj kolektiĝis por manifestacio de solidareco kun Ukrainio en la dua latva urbo Daugavpils, kie la plimulto de la loĝantaro estas ruslingva kaj la urbestro apartenas al la porrusa partio. Homoj protestis kontraŭ la rusia invado en Ukrainio per la vortoj „Celo: paco” kaj „Latvio subtenas Ukrainion”, svingante la flagojn de ambaŭ landoj. „Mi spektis rusan televidon en Latvio dum multaj jaroj, do mi pensis, ke la agoj de Rusio povus esti iel pravigitaj”, diris Vladislav, partoprenanto de la manifestacio. „Sed ni ĉiutage ricevas pli kaj pli da informoj de internaciaj amaskomunikiloj, kaj tio draste ŝanĝis mian opinion, do mi nun ĉeestas ĉi tiun manifestacion.”

Ortodoksa kondamno en Litovio

Kelkcent homoj kunvenis en Vilnius laŭ invito de la ortodoksa metropolito Innokentij por procesio por la unuiĝo de litovaj ortodoksuloj kaj ĉesigo de la milito en Ukrainio. La aranĝon oni organizis lastminute, observinte la fragmentiĝon de la Litova Ortodoksa Eklezio rilate la militon en Ukrainio. La ekleziulo asertis, ke ĝi kondamnas la militon kaj ĉion, kio okazas en Ukrainio. La Litova Ortodoksa Eklezio estas unu el naŭ tradiciaj religiaj komunumoj en Litovio. Ĝi havas la titolon de „metropolitujo” kaj apartenas al la Patriarkujo de Moskvo.

Estonio

Pli ol 95 % de la loĝantoj de la estona urbo Narva parolas la rusan kaj almenaŭ 30 % havas rusajn pasportojn. Ĉi tiu urbo de proksimume 55 000 loĝantoj troviĝas ĉe la limo de du mondoj – kie Rusio kaj rusa identeco renkontas Estonion kaj Okcidenton. Ĉirkaŭ 3000 homoj krozas ĉiutage. Rusoj venas al Estonio por aĉeti fromaĝon, kiun ili ne povas aĉeti hejme, aŭ aliajn okcidentajn varojn, kaj estonoj fojfoje vojaĝas al Rusio por malmultekosta brulaĵo kaj konstrumaterialoj.

Estonio, same kiel la najbaraj baltaj landoj Latvio kaj Litovio, havas loĝantaron, kiu spegulas tiun miksaĵon kaj la streĉan geopolitikon. Multaj ĉi tie parolas pri tri tendaroj inter ruslingvanoj. Ĉirkaŭ triono tute kontraŭas la militon de Rusio en Ukrainio, dum meza grupo diras, ke ĝi deziras pacon, sed esprimas senton de konfuzo inter ŝanceliĝantaj raportoj de okcidentaj novaĵoj kaj rusaj propagandfontoj. Malgranda malplimulto subtenas la invadon de Rusio.

Informa milito

Kvankam en la mondo jam delonge okazas ne nur konvenciaj, sed ankaŭ informaj militoj, la graveco de tiu ĉi fenomeno en la baltaj ŝtatoj multe kreskis de kiam Rusio invadis Ukrainion. En la landoj la elsendado de rusaj propagandkanaloj estas ĉesigita, kaj oni serĉas manierojn por doni fidindajn informojn al ruslingvanoj loĝantaj en la baltaj ŝtatoj. La estona registaro decidis asigni 1,3 milionojn da eŭroj por tiu celo el la rezervo de la registaro, distribuante ilin al la amaskomunikiloj, kiuj jam produktis enhavon en la rusa, por ke ili povu plifortigi ĉi tiun agadkampon.

Ĉu homoj kapablas ŝanĝi sian sintenon en la etoso de ukraina milito? Multaj spertuloj de baltaj ŝtatoj konsentas, ke povas esti malfacile por la amasoj akcepti tion. Ĉio dependas de la situacio en Rusio. Kiam tie malkaŝe oni ekparolos pri la mensogoj de Putin kaj pri la militkrimoj de Rusio kaj la propagando silentiĝos kaj famaj rusoj ŝanĝos sian retorikon, tio povas forte influi rusojn. Sed ĝis la pensmaniero en Rusio ŝanĝiĝos, la pensmaniero de la plimulto de ruslingvanoj en Baltio probable ankaŭ restos stabila.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio


Laimius Stražnickas, akronime „last”, estas litova ĵurnalisto jam de 35 jaroj. Li esperantistiĝis en 1974 kaj estas kunlaboranto de MONATO ekde 1991.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 9.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-18