PolitikoNORD-IRLANDOĈu la irlanda estos rekonita?La 21an de majo miloj da homoj manifestaciis sur la stratoj de Belfasto, la nord-irlanda ĉefurbo, por apogi leĝaron, kiu donos oficialan statuson al la irlanda lingvo. Laŭ la konstitucio de Irlando, la irlanda estas la unua oficiala lingvo de la lando (kvankam ne la plej uzata), sed tion ne akceptis la plimulto de la porbritaj unuiĝistoj, posteuloj de la protestantaj koloniintoj de angla kaj sud-okcident-skota origino, kiuj setlis en Nord-Irlando en la Mezepoko. Ironie, nord-irlandaj protestantoj kaj kvakeroj troviĝis inter la plej fervoraj entuziasmuloj de la 19a-jarcenta revigligo de la irlanda lingvo – la tiel nomata Kelta Reviviĝo. Oni esperas, ke ĉi-jare la brita parlamento en Londono finfine aprobos leĝon (promesitan en la jaro 2006, sed ne plenumitan), kiu kreas la oficon de komisiito por la irlanda lingvo. Lia funkcio estos protekti kaj plibonigi la uzadon de la idiomo. La leĝo samtempe donos oficialan rekonon al la irlanda lingvo, kaj nuligos leĝojn, kiuj malebligas la uzadon de la irlanda en la kortumoj. La londona registaro intencas fari similan leĝon, kiu rekonos la dialekton de Nord-Irlando, enkondukitan fare de la sud-okcidentaj skotoj dum la koloniado de la regiono. Garbhan MACAOIDH
korespondanto de MONATO en Irlando
Garbhan MacAoidh estas plurlingva tradukisto kaj verkisto, kiu kontribuas al MONATO ekde 1988.
|