MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

AMERIKO

Meksiko kaj Nikaragvo, kia estonteco?

Lokiĝante en la sama kultura regiono – Mez-Ameriko, Meksiko kaj Nikaragvo havas komunajn pasintecon kaj nunecon. Iliaj diplomatiaj rilatoj komenciĝis en 1839, okaze de la naskiĝo de la Nikaragva Respubliko.

Komerco kaj kulturo

La du landoj reciproke eksportas kaj importas ĉefe produktojn kiel dratoj kaj elektraj kabloj. Krom tio, la meksika registaro investas por konstrui lernejojn, hospitalojn kaj aŭtoŝoseojn en la najbara teritorio. Menciindas ankaŭ, ke krom la kulturaj ligoj el universitataj interŝanĝoj, estas ankaŭ aliaj, ligitaj al la transirado de Meksiko, kiun nikaragvanoj entreprenas migrante al Usono.

Diktatoreca paro

La nuna nikaragva prezidento, Daniel Ortega, reelektiĝis novembre de 2021 jam la 5an fojon post pli ol 14 seninterrompaj jaroj en tiu posteno. Li subtenas la sandinistan 1 revolucion, per kiu Nikaragvo liberiĝis de la diktatoro Anastasio Somoza Debayle fine de la sepdekaj jaroj. Nuntempe Ortega mem estas konsiderata kiel diktatoro fare de pluraj organizaĵoj kaj komunikiloj. Krome li kaj lia edzino Rosario Murillo, kiu estas ankaŭ „kunprezidanto”, estas akuzitaj pro krimoj kontraŭ la homeco: centoj da homoj mortis kaj miloj malaperis dum kontraŭreĝimaj protestoj en 2018.

„AMLO malkuraĝulo”

Meze de 2021, proksimume kvin monatojn antaŭ la okazigo de la prezident-elektoj, la „dukapa registaro” komencis persekuti kaj enkarcerigi politikajn opoziciantojn. Junie la meksika prezidento Andrés Manuel López Obrador (AMLO) esprimis sian zorgon pri la situacio dirante, ke la nikaragva registaro devas garantii liberecon sen uzo de perforto kaj malliberigoj. Li diris ankaŭ, ke, kvankam Meksiko ne povas interveni en aferojn de aliaj landoj, ĝi ja povas esprimi sian respekteman opinion rilate al homaj rajtoj. Sekve venis la reago de Juan Carlos Ortega Murillo – filo de la nikaragva prezidenta paro, laŭ kiu AMLO estas malkuraĝulo. Maximiliano Reyes Zunjiga, reprezentanto de Meksiko por la regiono nome de la ministrejo pri eksteraj rilatoj, respondis, ke „kuraĝo ĉiam estas flanke de libero; malkuraĝo de subpremo”.

Decidoj kaj „doktrino Estrada”

En januaro Meksiko anoncis pere de tiu sama ministrejo, ke ĝi ne ĉeestos la oficialan enposteniĝon de la ĵus reelektita prezidento Ortega. Tamen, kiam oni demandis al AMLO dum kunveno pri lia opinio, li asertis, ke estus neoportune agi tiel, kaj do decidis finfine ja sendi iun reprezentanton. Li deklaris ankaŭ, ke lia registaro ne volas kontraŭstari la finan decidon de la nikaragvanoj. Tiu komento fakte akordiĝas kun kelkaj analizoj, kiuj diras, ke AMLO nur praktike sekvas la doktrinon Estrada, kiu postulas, ke en diplomatiaj rilatoj Meksiko ne intervenu en la politikon de la aliaj landoj kaj respektu ilian sendependecon.

Dum kelkaj analizistoj konsideras la sintenon de la meksika registaro, kaj ĉefe de la prezidento, ne tute klara kaj kohera, aliaj laŭdas lian neŭtralecon kaj la respektadon de la „principo de neinterveno”. Ĉiuokaze valoras la penon demandi, ĉu la estonteco montros pliajn manierojn diplomatie rilati inter ĉi tiuj du landoj laŭ iliaj propraj kaj komunaj celoj, kaj ĉu la rezulto favoros la popolojn de ambaŭ ŝtatoj.

David LÓPEZ-RUEDA
Meksiko
1. Sandinismo estas maldekstra ideologio bazita sur la pensado de Augusto César Sandino. Ĝi havas naciisman kaj kontraŭimperiisman trajtojn kaj ricevis poste ankaŭ ian socialisman influon. (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David López-Rueda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-16