MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ANTAŬ 90 JAROJ

Utopio de koloniistoj

La invada milito de Rusio en Ukrainio daŭras. Eĉ se la nerekta kaŭzo de ĉi tiu milito estis rompo de promeso fare de Usono ne pligrandigi Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO), Vladimir Putin certe lapidarigis sian nomon en la historio apud Hitler kaj Stalin. Multaj eŭropanoj konsciantaj pri la historio, je la sinsekvaj okazaĵoj de aneksado de Krimeo, la Interkonsento de Minsko kaj ĉi-foja invado en Ukrainio, probable rememoras koŝmarajn barbaraĵojn de Hitler, ekzemple aneksadon de Sudetlando, la Interkonsenton de Munkeno kaj la dispecigon de Ĉeĥoslovakio en la lasta jarcento.

Marioneta ŝtato

En Azio tamen tiu intenco de Putin establi marionetan registaron en Ukrainio kaj fari el ĝi bufran regionon kontraŭ landoj de NATO memorigas pri japana agado, nome, establon de marioneta ŝtato, Manĉurio, kiel japana kolonio kaj bufra regiono kontraŭ Sovetio en 1932, ĝuste antaŭ 90 jaroj. Japanio, precipe la Kantoa Armeo1, kiu tiam garnizonis en Ĉinio, volis sekurigi kaj pligrandigi en Ĉinio la rajtojn kaj interesojn, kiujn Japanio gajnis rezulte de la venkoj kontraŭ Ĉinio, Rusio kaj Germanio. La 18an de septembro 1931 la Kantoa Armeo proprainiciate eksplodigis la trakon de la sud-manĉuria fervojo proksime al Mukden en norda Ĉinio. La sud-manĉuria fervojo estis transdonita de Rusio post la rus-japana milito. La Kantoa Armeo, atribuante la eksplodigon al la agado de la ĉina armeo, tuj komencis atakon en la tuta Manĉurio kaj okupaciis la ĉefajn urbojn.

Manĉuria Imperio

La postan jaron nova ŝtato, Manĉuria Imperio, estis establita. La japana registaro, timante la reagon de aliaj potencaj landoj, hezitis aprobi la arbitran agadon de la armeo kaj establon de Manĉuria Imperio, sed sub la premo de la armeo agnoskis la novan ŝtaton. Samkiel por ĉiu ŝtato estis necese por Manĉurio havi sian ŝtatestron kaj sian popolon. Oportune Japanio trovis Pu Yi, abdikintan imperiestron de la dinastio Qing, kiu origine devenis el la regiono de Manĉurio. Pri la popolo, Manĉurio deklaris la devizon „akorda kunekzisto de kvin etnoj”, nome manĉuroj, japanoj, hanoj, koreoj kaj mongoloj. Fakte la leĝo pri nacianeco ne aplikiĝis, akorda kunekzisto de kvin etnoj restis nur slogano, kaj japanoj havis la veran potencon.

Al multaj japanoj, kiuj baraktis por trovi eliron el la malfavoraj sekvoj de la ekonomia krizo en 1929, ŝajnis, ke Manĉurio proponas fruktodonan okazon por realigi iliajn planojn kaj revojn. Konstruadon de la ŝtataj organizo kaj regsistemo oni faris imitante Japanion, sed la ĝistiamaj enradikiĝintaj interesoj estis laŭeble forpuŝitaj. Inter la burokratoj, kiuj respondecis pri la planado kaj formaligo de politika kaj burokrata sistemoj, estis Kiŝi Nobusuke, kiu poste fiere diris, ke Manĉurio estis lia artaĵo. Post la malvenko de Japanio en 1945 li revenis hejmen kaj fariĝis unu el la gvidantaj konservativaj politikistoj en postmilita Japanio. Li servis kiel ĉefministro (1957-1960). Lia ideo de ekonomia politiko estis ŝtatogvidata kapitalismo, pri kiu li akiris sperton en Manĉurio. Lia nepo, Abe Ŝinzo, kiu longe havis potencon kiel ĉefministro (2006-2007, 2012-2020), certe heredis ideojn de Kiŝi.

Industrioj

Ankaŭ ambiciaj kapitalistoj, entreprenistoj, kiuj ne kontentiĝis je japanaj industrioj grandparte regataj de zaibatsu2, kiel Mitsui, Mitsubishi kaj Sumitomo, volis disvolvi sian agadon en Manĉurio. Ayukawa Yoshisuke (1880-1967) estis unu el ili. Li, fondinte Hitachi kaj Nissan, enkondukis novtipan kaj altgradan teknologion en japanajn industriojn. En 1937 li fariĝis prezidanto de la firmao Manĉuria Peza Industrio. Jam frue en 1934 li publikigis artikolon titolitan „plano enmigrigi 50 000 judojn germandevenajn”. Ayukawa pledis, ke Japanio akceptu 50 000 judajn entreprenistojn kaj teknikistojn plejparte el Germanio en Manĉurion, ke ili konstruu sian aŭtonoman komunumon, kaj ke ili samtempe enkonduku kapitalon el Usono, ĉefe de judaj financistoj.

Enmigriga plano

En la fono de lia pledo troviĝis ĝenerala simpatio al judoj inter japanoj, inkluzive de politikistoj kaj militistoj. Tiam en 1934, unu jaron post la gajno de regpotenco fare de Hitler, 37 mil judoj forlasis Germanion. Ankaŭ la plano akiri fidon de usonaj judoj, kiuj ŝajne havis influon sur la usona registaro, provis mildigi la severan politikon de Usono kontraŭ la japana invado kaj establo de Manĉurio.

Tiu enmigriga plano trovis ardajn subtenantojn en la tera kaj mara armeoj, inter ili estis kolonelo Yasue Norihiro kaj veselkapitano Inuzuka Koreshige. Ambaŭ serioze studis judajn problemojn, kaj Yasue jam en 1928 vizitis judan setlejon en Palestino, tiam sub la mandata regado de Britio. Tie li renkontis judajn gvidantojn, kiel David Ben-Gurion (unua ĉefministro de Israelo) kaj Chaim Azriel Weizmann (fondinto de Hebrea Universitato kaj ĝia unua prezidanto). Yasue estis profunde impresita de la inteligento kaj laboremo de judoj. La enmigrigan planon Inuzuka nomis „fugu-plano”, ĉar laŭ li ĝi estas tre bongusta por Japanio, sed ankaŭ tre danĝera. Fugu estas tre ŝatata fiŝo, kiun oni devas zorge prepari, ĉar ĝi povas veneni.

Kontraŭkomunisma traktato

En 1936 Japanio aranĝis kontraŭkomunisman traktaton kun Germanio. Kompreneble la japana registaro sciis pri la germana politiko kontraŭ judoj. En decembro 1937 en Harbin okazis la unua konferenco de judoj en Ekstrema Oriento. La japana armeo sendis Yasue kaj generalmajoron Higuchi Kiichirō al la konferenco. En sia bonveniga saluto Higuchi severe kritikis la germanan kontraŭjudan politikon kaj ricevis ardan aplaŭdon de la ĉeestantaj judoj. Eksciante pri la parolado de Higuchi, Joachim von Ribbentrop, la germana ministro pri eksterlandaj aferoj, protestis al la japana registaro. Sed Toĵo Hideki, superulo de Higuchi, tiama stabestro de la Kantoa Armeo kaj posta ĉefministro, defendis lin.

La plano enmigrigi judojn estis transsendita al la centro de la registaro. En decembro 1938 kunsido de kvin ministroj (ĉefa, financa, eksterlanda, aer- kaj mar-armea) konkludis, ke malgraŭ grava konsidero pri la rilatoj inter Germanio kaj Italio, Japanio ne adoptos politikon ekskludi judojn, kiu estas kontraŭ la principo de egaleco inter etnoj. Kaj oni decidis jene:

1. Egale samkiel aliajn etnojn trakti judojn, kiuj nun loĝas kaj estonte venos en Japanion, Ĉinion kaj Manĉurion,

2. ne aktive inviti judojn, escepte de kapitalistoj kaj teknikistoj, kiuj estas utilaj.

Tamen tiu grandioza enmigriga plano de koloniistoj tute ne realiĝis. Unue, ĉar en 1939 kaj poste pro sekvintaj eventoj en Eŭropo kiel la pakto Ribbentrop-Molotov kaj la germana invado en Pollandon ne eblis amasa transiro de judoj el Eŭropo al orienta Azio. Due, gvidantoj de usonaj judoj tute ne akceptis la proponon de la judoj en Ekstrema Oriento mildigi la politikon kontraŭ Japanio. Precipe Stephen Samuel Wise, prezidanto de la Usona Juda Kongreso, admonis prezidenton Roosevelt, ke ia ajn kunlaboro kun japanoj egalas al perfido de la patrujo.

La Manĉuria Imperio, kiun la koloniistoj nomis „Surtera paradizo kun morala regado kaj kunvivado de kvin etnoj”, sed kiu reale alportis multe da suferoj kaj malĝojoj al la indiĝenaj popoloj, malaperis 13 jarojn post sia fondiĝo, samtempe kiam Japanio venkiĝis en 1945.

1. Japana armeo garnizonanta en la kantoa regiono en Liaodong-duoninsulo post la japan-rusa milito por gardi la duoninsulon, inkluzive Dalian kaj la sud-manĉurian fervojon. Ĝi ofte agadis kontraŭ la administrado de la centra armeo en Tokio, sed okazigis la japanan invadon en Ĉinion.
2. Vertikale integra industria-financa konzerno en tiutempa Japana Imperio.
tiis
ISIKAWA Takasi
korespondanto de MONATO en Japanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03