MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Aktuale

Taglibro de l' milito ...

Leteroj el Moskvo: la unuaj 100 tagoj

Legantino skribas, kiel ŝi en Rusio sentis kaj travivis la unuajn 100 tagojn de la milito. Kompreneble, por protekti ŝin, MONATO ne publikigas ŝian nomon.

Letero 1, 17an de marto

Mi nun estas en Moskvo, sed mi naskiĝis en Ukrainio, kaj mi ofte vizitas Ukrainion. Miaj patrino kaj frato kaj plej proksimaj amikoj loĝas en la ukraina urbo Ĥarkivo. Kaj nun ni havas grandan problemon, ĉar bomboj kaj obusoj falas sur pacajn domojn. Miaj ukrainoj vokas kaj skribas al mi kaj petas: „Rusianoj, faru ion, alie ni pereos!” Mi aŭdas la eksplodantajn obusojn, kiam ili telefonas. Mi ploras, kaj ankaŭ ili ploras ĉe la telefono. Kiam la komunikado kun miaj parencoj perdiĝis dum kvin horoj, mi pensis, ke ili estas mortigitaj. Sed tiam montriĝis, ke mankas elektro. Estas vunditoj kaj mortintoj en la urbo, pli da ili ĉiutage. Ĉiutage, tage kaj nokte, aviadiloj flugas super la urbo kaj ĵetas bombojn sur loĝkonstruaĵojn. En la loĝkvartalo, kie loĝas miaj parencoj, preskaŭ kvarono de la domoj estas detruitaj de obusoj. Mi scias, ke kelkaj loĝantoj, kiel mia patrino, rifuzas malsupreniri en bombŝirmejojn, ĉar ili timas morti sub la rubo. Mi ne povas elteni ĉion ĉi.

Mi turnas min al vi por helpo por restarigi la pacon. Mi ne scias, kion vi povas fari. Sed mi kredas, ke la nuna milito trairas la animon kaj koron de ĉiu homo sur nia planedo, kaj ĉiu mem decidas, kion elekti por la estonteco de la homaro: pacon aŭ militon. Kaj ĉiu, kiu elektas pacon, trovos ŝancon protekti ĉi tiun mondon.

En Rusio, mi komunikiĝas kun malsamaj homoj, klarigas la teruron de milito. Sed 70 % de la loĝantaro memfide subtenas la mortigon de homoj en Ukrainio kaj estas agresemaj. Ili fieras, ke Rusio kaptis Krimeon kaj esperas, ke ankaŭ Ukrainion ĝi povos kapti. Oni diris al ili, ke Eŭropo kaj Usono malamas ilin. Tiuj, kiuj pensas alie, estas naciaj perfiduloj, kiel diris hieraŭ la prezidanto de Rusio. Tamen inter miaj konatoj, ĉirkaŭ kvarono estas sekrete aŭ malkaŝe malkontenta pri la milito.

Letero 2, 4an de aprilo

Hodiaŭ mi eksciis, ke oni preparas atakon kontraŭ la urbo, kie loĝas miaj parencoj, kaj tio min denove doloras. Fotoj de murdoj kaj ĉikanado en Buĉa vidiĝas ĉie en la mondo. Sed en Rusio oni diras: ne fidu al eksterlandaj ĵurnalistoj, ili ĉiuj mensogas. Tio povas ŝajni nekredebla, sed la ministro pri eksteraj aferoj kaj post li multaj senskrupulaj ĵurnalistoj diris: ne estas ni, kiuj mortigas, aŭ tute ne estas mortintoj. Tiuj, kiuj kuraĝas diri ion alian, estas minacataj per perforto.

Se iu eliras kun afiŝo „Ne al milito” aŭ „Infanoj bezonas pacon”, aŭ eĉ kun malplena folio, tiu estas arestata kaj monpunata „pro misfamigo de la rusaj soldatoj”. Mia amikino kaj mi iris al amaskunvenoj dum la unuaj tagoj. Ŝi estis arestita pro la insigno „Neniu milito”, poste liberigita je la 3a matene kaj monpunita je 10 000 rubloj (ĉirkaŭ 100 eŭroj, triono de ŝia monata salajro). Ankaŭ citaĵoj el Tolstoj kaj Ĉeĥov, aŭ la rusa infankanto La Suna Rondo estas per juĝaj decidoj konsiderataj kiel misfamigo de la trupoj. Ĉiu tago alportas pli da kruelaĵoj. Sed almenaŭ mi vivas. En Ukrainio estas morto kaj torturo.

Mi pensas, ke nur la firmigita interveno de aliaj landoj povos ŝanĝi la militon. La koruptita registaro ricevas preskaŭ unu miliardon da dolaroj ĉiutage por la vendita petrolo. Ĉi tiu mono iras aŭ al ilia riĉa vivo, aŭ al armiloj. Kaj dum Rusio vivos de la vendo de petrolo, militoj daŭros. Mi vere esperas, ke oni ĉesos aĉeti gason kaj petrolon, kaj ke anstataŭ mortigi, la popolo de Rusio laboros.

Letero 3, 8an de aprilo

Post la abomenaĵoj en Buĉa, hodiaŭ ĉe la fervoja stacidomo en Kramatorsk, 50 homoj estis mortigitaj dum provo evakuiĝi, inter ili kvin infanoj. Neimagebla krueleco.

En Rusio, multaj el miaj konatoj, kiuj protestas kontraŭ la milito, timas. La polico venas al ilia hejmo kaj petas subskribi, ke ili ne partoprenos „en la agoj”. Al preskaŭ duono de miaj amikoj ili venis. Mi konas okazojn, kiam manifestaciantoj kontraŭ la milito estis forte batitaj, kiam ili revenis hejmen. Sur la pordoj de la domoj de la manifestaciantoj estas skribitaj minacoj. Hieraŭ la Nobel-premiito pri paco Dmitrij Muratov (ni renkontiĝis plurajn fojojn, kaj ni konas unu la alian iomete) estis superverŝita per ruĝa farbo kaj acetono.

Senpagaj petrolo kaj gaso montriĝis malbeno por Rusio. Kreskis generacioj da individuoj, kiuj ne scipovas labori, sed kutimas esti pagataj pro lojaleco al la aŭtoritatoj. 70 % de la loĝantaro ne legas librojn. Ili ne scipovas pensi, empatii, estas duonalfabetaj kaj kruelaj. Kaj eĉ se okazus miraklo, kaj fariĝus necese serĉi novan prezidanton por Rusio, la loĝantaro elektos similan.

Ni ne povas eliri el ĉi tiu problemo per ni mem. Mi scias, ke kelkaj homoj en Eŭropo kaj Azio estas iom naivaj pri tio, kio okazas ĉi tie. Sed mi mem ne povis kredi je milito en Ukrainio, kvankam mi jam multfoje legis avertojn pri ĝi en la lastaj jaroj. Mi ne povis kredi, ke vivantaj homoj povus havi la manojn ligitaj, ĉifonon ĉirkaŭvolvita ĉirkaŭ la kapoj, kaj esti pafataj de malantaŭe en la kapo. Mi ne povis kredi, ke eblas bati loĝdomojn, loĝejojn dum du monatoj per obusoj, pafi vivantajn senhelpajn homojn. En la lasta jarcento, ĉiu ŝtato faris tion, kion ĝi volis por si aŭ por siaj najbaroj. Multaj loĝantoj de mia lando, kiel somnambuloj, restas en sia ĉiutaga vivo kaj ne rimarkas sian respondecon. Ili ĝojas pri la doloro kaj morto de ukrainoj, ĉar oni diris al ili en televido, ke ukrainoj estas la novaj faŝistoj. Faŝistoj akuzas sian viktimon pri faŝismo.

Multaj antaŭdiras en Rusio la intensecon de malamo kontraŭ tiuj, kiuj estas kontraŭ la milito. Eble estos interna milito. Aŭ pli ĝuste nokto de Bartolomeo. Mi ne scias, kion alian mi povas fari, sed mi skribas kaj al vi kaj en Rusio. Mi esperas fantoman miraklon. Mia patrino havis naskiĝtagon hodiaŭ, sub la pafado.

Letero 4, 22an de aprilo

La milito daŭras, kaj multaj rusianoj certas, ke la venko okazos kaj ke Ukrainio falos. Ili eltiras siajn telefonojn kaj montras al mi fotojn kaj filmetojn de brulantaj ukrainaj tankoj.

Iama kolegino mia, responde al miaj vortoj, ke rusaj obusoj mortigis pli ol 200 infanojn, respondis, ke ŝi estis traktata malbone kiel rusino en ukraina feriejo antaŭ multaj jaroj kaj tial ŝin ne ĝenas la milito. Kiam mi afiŝis videon de infanoj de Mariupol en mia socia retpaĝo, kelkaj el miaj sekvantoj komencis blasfemi kaj skribi kolerajn vortojn.

La novaĵoj diras, ke la populareco de Putin kreskis je pliaj 3 % kaj atingis 79 %. Surstrate mi vidis navedbusojn kun la Z-signo, la simbolo, kiu markas la rusiajn trupojn en Ukrainio. Iom amuze: mi vidis grandan rubkamionon ĉi-semajne, kun grandega Z.

La subtenantoj de Putin iĝas pli kaj pli agresemaj en Interreto kaj en konversacioj. Plurfoje kiam mi afiŝas pri la bezono de paco en mia socia retpaĝo, nekonataj personoj lasas malpurajn malbenojn aŭ minacojn en la komentoj.

La rezultoj de alia, pli sendependa sed nerekta enketo montras, ke pli ol 30 % de la loĝantoj de Rusio ŝatus tuj ĉesigi la militon sen ajnaj kondiĉoj, inter ili estas multaj modernaj junuloj el grandaj urboj kaj malriĉuloj. Kaj mi pensas, ke tio aspektas kiel la vero.

Malgraŭ la sankcioj, ni ankoraŭ havas sufiĉe da manĝaĵoj, sed mankas sufiĉe da markhavaj vestaĵoj. Diras la loĝantaro: „Kial ni estas punataj?” Sed mi pensas, ke la sankcioj helpos Rusion rapide forigi la preskaŭ narkotan dependecon de vendado de petrolo kaj gaso. 70 % de la rusa buĝeto dependas de la vendado de naturaj rimedoj. La rusianoj mem produktas nenion prudentan: ili simple elpumpas la subgrundon, kaj tio estas grandega „senpaga” monfonto. Pro tio, de preskaŭ 20 jaroj, la ruza registaro pagas grandegajn salajrojn al policanoj kaj televidaj propagandistoj, sed ne zorgas pri la homoj.

Amiko mia estis maldungita el la biblioteko pro kontraŭmilita letero. Kaj aliaj konatoj, kiuj dum multaj jaroj laŭleĝe helpas al rifuĝintoj, de multaj jaroj ne ricevis ŝtatajn subvenciojn.

Mi antaŭe bedaŭris, ke mi ne havas tempon por aliri la aŭtoritatojn, deputitojn, aŭ la edukan medion, sed nun mi estas kontenta, ĉar mi estus tuj elpelita pro miaj kontraŭmilitaj deklaroj. Mi laboras kiel simpla interreta administranto. En la nuna Rusio estas neeble labori en la publika sfero sen montri sindediĉon al la aŭtoritatoj, do mi laboras en la plej ofta niĉo de la rusa ekonomio.

Konata aktivulo pri homaj rajtoj, Lev Ponomarjov, forlasis Rusion. Li jam estis enkarcerigita kaj ricevis multajn minacojn, ke li estos mortigita. Alia konato nun estas en aresto kaj alfrontas ĝis 10 jarojn en malliberejo pro disvastigo de informoj pri la murdoj en Buĉa kaj pri la fakto, ke rusiaj trupoj bombadis loĝkonstruaĵojn.

La loĝantaro de Rusio scias, ke loĝejoj estas bombataj en Ukrainio. Sed ili ne volas pensi aŭ paroli pri tio. Ili ĝojas, ke granda forta registaro pensas por ili, ke ili estas reprezentantoj de popolo, kiu povas sklavigi alian popolon.

Estas tro da senatentaj civitanoj en Rusio. Ili ne rimarkas la tutan respondecon pri tio, kio okazas. Kaj la inteligentaj homoj, kiuj restis en Rusio, ne povos ĉesigi teruron, kiu minacas la estontecon de la tuta tero.

Letero 5, 10an de majo

Post kiam mi eksciis, ke miaj parencoj transloĝiĝis de la plej danĝera distrikto de Ĥarkivo al najbara relative sekura regiono, tri tagojn mi nur dormis, resaniĝante de miaj zorgoj. Mi akceptas mendojn de produktoj per Interreto kaj telefone, konsilas klientojn pri la kvalito, kolektas kaj certigas liveron de produktoj per kurieroj. La laboro estas facila, sed mi provas fari ajnan laboron interesa, kaj tio ŝajnas funkcii. Mi preferus analizan aŭ homrajtan laboron, sed nun ne estas loko por tio en Rusio.

Aktivulojn pri homaj rajtoj, kiujn mi konas, dum la pasinta jaro estis nomitaj „eksterlandaj agentoj”. Ili ne ricevas subvenciojn de la ŝtato, estas forpelitaj el siaj ejoj, kaj ili ne scias kiel perlabori monon kaj helpi homojn samtempe. Mi konas ankaŭ dudekon da aktivuloj, kiuj helpis ukrainajn rifuĝintojn kaj devis foriri al Eŭropo. Ĉe organizantoj de malgrandaj protestmovadoj aŭ sendependaj ĵurnalistoj oni farbas la literon „Z” sur la pordon de iliaj loĝejoj, oni minacas kaj batas ilin.

Hieraŭ, la 9a de majo, estis granda festado de la venko de Sovetio super faŝismo. Jam kelkajn tagojn antaŭ la ferioj, policistoj vizitis ĉiujn „nefidindajn” homojn, kaj petis ilin ne konduti „malsocie”. La polico venis al multaj el miaj amikoj. Kaj hieraŭ mia amikino, kiu jam estis arestita antaŭ 2 monatoj, estis arestita en la metroo. La polico tenis ŝin ĉe la policejo ĝis la festo finiĝis, kaj tiam ili lasis ŝin iri hejmen. Dum ŝi estis en malliberejo, mi serĉis por ŝi advokaton, sed montriĝis, ke ĉiuj advokatoj kaj defendantoj estas okupitaj, ĉar preskaŭ ĉiuj publikaj aktivuloj estis arestitaj surstrate.

Entute, ekde la 24a de februaro, 1731 aferoj estis iniciatitaj sub la artikolo „misfamigo de la rusa armeo”. Preskaŭ ĉiuj ricevis monpunojn de ĉirkaŭ 30 000 rubloj. Tio estas proksimume unumonata salajro de meza rusiano. Krome ekzistas 112 krimprocesoj por organizado de kontraŭmilitaj eventoj, pro kiuj oni donos 10-15 jarojn en malliberejo. Estas malpermesite afiŝi fotojn aŭ filmetojn pri mortigitaj aŭ vunditaj civiluloj en Interreto. La ŝtato tuj malliberigas tiujn, kiuj faras tion.

Vi eble pensos, ke mi troigas aŭ eĉ trompas vin. Sed ne. Se vi venus al Rusio, vi povus rigardi la faktojn per viaj propraj okuloj.

De kiam Putin ekregis, sendependaj rusaj amaskomunikiloj estas detruitaj, kaj progresemaj rusianoj rifuzas plu spekti televidon kaj iris al Interreto. Ofte mi estas tentata konsideri unu vidpunkton, sed mi devigas min provi vidi kaj aŭdi plurajn flankojn. Mi abonas rusajn kaj ukrainajn telegramajn kanalojn. Mi povas kompari la nivelon de agresemo, mi povas vidi, ke multaj aferoj ne tre kongruas.

Putin asertas, ke regas faŝismo en Ukrainio, sed donas neniujn kriteriojn por faŝismo, nek iujn pruvojn. Ne okazis detalaj esploroj aŭ ne ekzistas pruvoj, ke Ukrainio prepariĝis por ataki Rusion.

Kiam la milito estos finita, neimageblaj klopodoj devos esti faritaj por savi la bonon, kiu estis kaj estas en Rusio. Rusio estas kiel persono sana, respektata en la pasinteco, nun afliktita de rabio aŭ encefalito. Ĉu iu respondos kaj helpos? Kaj ĉu estos sufiĉe da forto, ĉar ĉiu lando havas multajn proprajn problemojn kaj malĝojojn.

Letero 6, 6an de junio

Mi resumas 100 tagojn de la milito. Analizante la nunajn ŝanĝojn en socioj, mi vidas teruran proksiman estontecon por Rusio kaj tre malfacilan por Ukrainio. Oni ne povas diri, ke la milito estis afero de hazardo kaj aperis kiel hazarda karto en la ludo, ĉiuj antaŭkondiĉoj estis pretaj por ĝi. Sed la rezulto de la antaŭkondiĉoj estis tiel monstra, ke eĉ nun mia kapo kaj animo apenaŭ povas akcepti ĝin. Multaj el miaj amikoj pensas same.

Antaŭ cent tagoj mi imagis, ke la ĉielo tuj falos sur la kapon de la krimuloj, kiuj deĉenigis la sendistingan murdadon de civiluloj. Mi ne povis dormi nokte, mi kaptis la telefonon por scii la plej novan situacion de miaj parencoj kaj amikoj. La energio de malĝojo devis trovi eliron. En mia afero tio fariĝis mil leteroj. Ĉiutage mi provas skribi malgrandajn notojn en la sociaj retejoj pri tio, kio okazas. Mi ne uzas la vorton „milito” aŭ aliajn terminojn, pro kiuj mi povus formale esti monpunita, sed en la rusa vi povas trovi milojn da vortoj kaj analogioj, por ke miaj samideanoj komprenu min kaj sentu subtenon. Ankaŭ miaj amikoj iniciatas renkontiĝojn, komunikadon kun konatoj kaj fremduloj, kaj gravas por mi povi paroli pri eventoj kaj miaj sentoj kaj aŭskulti aliajn homojn. Oni devas esti singarda farante novajn amikojn.

Multaj miaj rusaj amikoj kaj konatoj fariĝis volontuloj kaj helpas rifuĝintojn. Mi respektas ilin pro ĉi tiu decido, sed mi pensas, ke la plej granda helpo al la rifuĝintoj povas esti ĉesigi la militon.

Mi devis ankaŭ interrompi komunikadon kun kelkaj el miaj pasintaj amikoj. Unu diris al mi, ke alia, pli agresema persono povus esti en lia loko, kaj denunci min al la polico. Al ĉiuj miaj bonaj amikoj, kiuj ne estas indiferentaj al la socio, unu aŭ du fojojn la polico venis al la domo kaj almenaŭ faris moralan premon. Dum ĉi tiuj 100 tagoj, tri bonaj amikoj miaj faris decidon kaj forlasis Rusion, por jaro aŭ por ĉiam. Unu tuj post kiam ŝi estis timigita hejme de la polico. Kompreneble, tio aspektas nur kiel ŝerco de ekstere, sed fakte tia rakonto klarigas multon pri la moderna Rusio: ni kutimiĝis al ĉiaspecaj persekutoj kaj kiam neniu estas batita aŭ malliberigita, sed nur arestita, jen bona situacio.

Hieraŭ mi vidis komercan centron tute forbruligitan en Moskvo. Neniu kredas, ke ĝi hazarde ekbrulis.

La mondo ĉirkaŭe malrapide sed nerenverseble ŝanĝiĝas. Kvankam mi ne povas diri kun certeco, ke la krizo venas, tamen iuj okazaĵoj ŝajnas atesti tion. Jam de kelkaj semajnoj la liftoj en nia pluretaĝa konstruaĵo rompiĝas unu post la alia kaj ne funkcias. Rezervaj pecoj por riparoj mankas. Elektraj trajnoj iom post iom ĉesas funkcii pro manko de eksterlandaj vicpecoj.

Kvankam daŭrigeblas la nutraĵĉeno, mi rimarkas la suspendon de iuj provizantoj. Prezoj altiĝis je 20 % kaj daŭre altiĝas. Nia salajro estis duonigita pasintmonate. Kvinono de la laboristoj estis maldungita kaj la ceteraj devas labori duoble pli.

Tamen la plimulto de la rusianoj estas senzorgaj. Ili estas lulataj de la televido kaj la certeco, ke „la speciala operaco estos ĉesigita” kaj ke ene de unu jaro oni anoncos ne nur la akiron de Krimeo, sed de la tuto de Ukrainio, aŭ almenaŭ de ĉiuj ukrainaj maraj feriejoj.

Ĉi tiuj 100 tagoj estis kaj malfacilaj kaj brilaj. Brilaj, ĉar la tagoj helpis min kompreni miajn amatojn, doni al ili kuraĝon. Mi trovis mirindajn novajn amikojn, rekonsideris la mondon ĉirkaŭ mi, miajn iluziojn. Sed mi timas, ke mensogoj povas trompi normalajn homojn. Mi timas, kio venos, kaj en Rusio kaj en Ukrainio: malsato, ĉagreno, la perdo de bonaj najbaraj rilatoj.

Dum la pasintaj 100 tagoj ĉirkaŭ 100 000 homoj mortis, slavoj. Ilin trafis obusoj aŭ kugloj, ili brulis en aŭtoj aŭ sufokiĝis aŭ mortis pro soifo sub la rubo. Ili mankas al mi, kvankam ni ne konis multajn el ili, mi povis kompati ĉiujn, kiuj mortis senkulpe, sed mi ne donas al mi ripozon – ni devas pensi kaj fari, por ke la ceteraj estu savitaj.

A. A.
Moskvo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de A. A. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03