MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

UNUIĜINTAJ NACIOJ

La ekonomia kresko malpliiĝos

Laŭ la lasta UN-raporto pri la tutmonda ekonomia situacio kaj perspektivoj, la kresko de la monda ekonomio ĉi-jare estos 3,1 % anstataŭ 4 %, kion oni prognozis en januaro. La ĉefa kaŭzo estas la milito en Ukrainio.

La milito malhelpis la delikatan resaniĝon de la ekonomio post la kovima pandemio, provokis humanitaran krizon en Eŭropo kaj kaŭzis prezaltiĝon de nutraĵoj kaj aliaj varoj.

Ĉi-jare la monda inflacio eble atingos 6,7 %, kio ege superas la averaĝan indicon de 2,9 % en la periodo 2010-2020, pro la abrupta altiĝo de la prezoj de nutraĵproduktoj kaj energio.

Rapidaj agoj urĝas

Laŭ la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, la milito akrigas la ekstreman vundiĝemon de la evoluanta mondo, kaj estas bezonataj rapidaj kaj decidaj agoj por certigi stabilan fluon de nutraĵoj kaj energio. La pli altaj prezoj de energio kaj nutraĵoj tre malfavore influas la evoluantajn landojn, kiuj importas krudmaterialojn. La perspektivoj akriĝas pro la malboniĝo de la nutrosekureco, aparte en Afriko.

Kromaj efikoj de la milito

La rusia invado al Ukrainio kaŭzis, krom la tragedio de viktimoj kaj vastiĝanta humanitara krizo kun pli ol 6 milionoj da rifuĝintoj, gravajn damaĝojn al la ekonomio de ambaŭ landoj.

Raporto de la Departemento pri Ekonomiaj kaj Sociaj Aferoj (DESA) de UN traktas ankaŭ la kromajn efikojn de la milito en Ukrainio, kiuj influas diversajn regionojn. La prezaltiĝo de energio estas ŝoko por EU, kiu dum 2020 importis preskaŭ 57,5 % de la energikonsumo. Preskaŭ kvarono de la energikonsumo en Eŭropo dum 2020 konsistis el petrolo kaj gaso importataj el Rusio. En la raporto oni mencias, ke la EU-landoj en Orient-Eŭropo kaj la balta regiono grave suferis, ĉar la nivelo de inflacio en ili jam konsiderinde superas la averaĝan indicon de EU.

Alta inflacio

En la evoluantaj kaj malplej evoluintaj landoj la alta inflacio reduktas la realajn enspezojn de la mastrumoj. Tio aparte koncernas la evolulandojn, kie malriĉeco estas plivastigita, kaj la plialtiĝo de la salajroj restas limigita. Krome la fiska subteno por mildigo de la efiko de la pli altaj prezoj de petrolo kaj nutraĵoj ne sufiĉas.

La prezaltiĝoj de nutraĵoj kaj energio kaŭzas ankaŭ nerektan efikon al la cetera parto de la ekonomio. Tio estigas problemojn por la postpandemia resaniĝo, ĉar en neproporcie alta grado suferas mastrumoj kun malaltaj enspezoj.

Ĉu la batalo kontraŭ klimatŝanĝiĝo suferos?

La milito okazas en tempo, kiam la mondaj emisioj de karbona dioksido (CO 2) troviĝas je rekorde alta nivelo. Krome la pliiĝo de la energiprezoj efikas ankaŭ al la mondaj klopodoj en la batalo kontraŭ klimatŝanĝo. En la raporto oni prognozas, ke landoj klopodos vastigi la liverojn de energio sur fono de altaj petrol- kaj gas-prezoj, kaj pro tio la produktado de fosiliaj brulaĵoj verŝajne pligrandiĝos baldaŭ.

Interalie, la altaj prezoj de nikelo kaj aliaj metaloj malbone influas la produktadon de elektraj aŭtoj, kaj la plialtiĝo de la nutraĵprezoj limigas la uzon de biobrulaĵoj.

Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03