EseojTURKMENIONova prezidanto: ĉu espero aŭ malespero?En Interreto troviĝas multo pri Turkmenio, sed tre malfacilas trovi ion fidindan. Ni provu kolekti en tiu ĉi eseo tion, kion ni scias certe pri tiu mez-azia lando, pri ĝia politika sistemo kaj pri ĉiutaga vivo de la popolo tie. Rusoj kaj turkmenoj kunregasSciencistoj ĝenerale konsentas, ke ĝis la dudeka jarcento unuigita turkmena nacio ne formiĝis. Dum multaj jarcentoj diversaj lokaj triboj kaj klanoj submetiĝis nek al persaj ŝahoj, nek al ĥivaj ĥanoj1, sed restis liberaj nomadoj, subtenantaj sin per sklavkomerco. Malsame ol kazaĥoj kaj aliaj nacioj de Mez-Azio, turkmenaj triboj obstine batalis kontraŭ rusaj konkerprovoj, sed devis koncedi sian malvenkon post la buĉado en la fortikaĵo Gok-Tepe en 1881. Kvankam la rusa carregistaro konstruis ĉe loka komerca vojkruciĝo la unuan urbon kaj nomis ĝin Aŝĥabado (laŭvorte en la persa „Amurbo”) kaj establis tie la administran ĉeflokon de la nova kolonia distrikto, ĝenerale la ĉiutaga vivo de la turkmena popolo ne ŝanĝiĝis. Pro malproksimeco de la centro, tie formiĝis du apartaj viv- kaj reg-manieroj, la rusa en Aŝĥabado kaj la antaŭa, loka, turkmena, ekster la ĉefurbo, kiu parenteze portis en la jaroj 1919-1927 la nomon Poltorack, memorigante la rusan revoluciulon Pavel Poltorackij. Ankaŭ la bolŝevika reĝimŝanĝo ne estis turkmena afero. Tion alportis rusaj komunistoj kaj ĝis la fino de tridekaj jaroj Moskvo ne konfidis la potencon al lokuloj. Dum la sovetia regado oni kontentiĝis pri du aferoj: la stabila defendo de la afgana limo kaj seninterrompaj kotonliveraĵoj. Oni facile akceptis la fakton, ke la povvertikalo restas senŝanĝa: la kolĥozestro anstataŭigis la vilaĝan bejon, la triba ŝejko fariĝis distrikta partia sekretario kaj la ĥano nomiĝis nun „unua sekretario” kaj sidis en Aŝĥabado, en duetaĝa konstruaĵo, ne plu en silktendo. „Amika internacia kunvivado”La dudeka jarcento kunportis ĉiujn civilizaciajn atingojn: modernan instruadon, sanzorgon, industriigon, novajn teknologiojn ktp. La prezo por ekhavi tion el la sovetiaj manoj estis la neeblo formi propran intelektularon enradikiĝintan en la turkmena historio kaj tradicio. La supera instruado estis atingebla nur en la rusa kaj la kolonia rusa lingvo superpezis ĉiujn aliajn en la kultura kaj politika vivo. Pretekste de amika internacia kunvivado la rusa estis deve uzata eĉ en la lokaj aŭtoritataj organoj. Salto en profundan akvonLa sendependeco alvenis al Turkmenio neatendite. La turkmena komunisma partio apenaŭ vekiĝis el la breĵneva stagnado, kiam okazis perestrojko, kaj antaŭ ol Aŝĥabado havis tempon por pripensi kaj decidi, Turkmena Sovetia Socialista Respubliko ĉesis ekzisti kiel parto de Sovetio kaj sendependa Turkmenio naskiĝis. Okazis voĉdono kun la demando pri sendependeco, 87 % de la civitanoj jesis, sed tio estis salto en profundan akvon. Tamen tiam ŝajnis, ke por la lando ĉiuj vojoj estas malfermitaj. Tergaso kaj kotono fariĝis stabila bazo por la ekonomia disvolviĝo, Turkmenio ne havis iujn ajn landlimajn disputojn aŭ internaciajn problemojn. La politika gvidado restis sekure en manoj de la eksa unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Turkmena SSR, la unua prezidento de Turkmenio ekde oktobro 1990: Saparmurat Nijazov. Ŝajnis, ke la turkmenoj havas pli da bonŝancoj ol la kazaĥoj, kiuj estis nacia malplimulto en sia propra patrujo, aŭ ol taĝikoj, kiuj batalis unu kontraŭ la alia en senĉesa interna milito, aŭ ol azerbajĝanoj, kiuj perdis kvinonon de sia teritorio al Armenio. Nijazov estis perfekta produkto de la sovetia sistemo. Li naskiĝis en 1940, ne konis sian patron, kiu pereis batalante kontraŭ faŝistoj ie en Kaŭkazo en 1941, kaj perdis sian patrinon kun du pli maljunaj fratoj dum la detrua tertremo en 1948. Li kreskis en orfejo, estis ekzempla pioniro, studis en la leningrada politekniko, estis ekzempla komsomolulo, fariĝis inĝeniero pri energetiko, revenis al Aŝĥabado kaj eniris la partian laboron. Li ne konis alian realon, nur la sovetian. Li ne konis aliajn landojn, ekonomiajn sistemojn, vivmanierojn. Ĉion, kion li havis aŭ atingis, li ŝuldis al la komunista partio kaj al la sovetia patrujo. Senlima potencoDum 16 jaroj, kiam Nijazov regis la landon, li kreis sistemon, kiu donis al li senliman potencon. La parlamento havis du ĉambrojn, la Popolan Konsilion kun 2500 membroj (en lando kun 5,5 milionoj da loĝantoj!) kaj la Meĝlison (la Asembleon) kun 125 membroj. Li mem aprobis ĉiun unuopan kandidaton, kaj en ambaŭ ĉambroj Nijazov mem nomumis la superajn estrojn. La prezidento estis samtempe ĉefministro, li havis rajton nomumi kaj eksigi ministrojn, juĝistojn en ĉiuj niveloj, membrojn de ĉiuj kortumoj, distriktajn kaj urbajn estrojn ktp, sen ies konsilo aŭ permeso. Li mem decidis pri ĉiuj infrastrukturaj projektoj, donis permesojn al investantoj kaj ordonojn pri kultivado kaj produktado, ricevis enspezojn el la gaskomerco. Li ne nur povis diri kiel Ludoviko la 14a „La ŝtato estas mi”, li rajtis diri „La ŝtato estas mia”. Kvankam Turkmenio estas la sesa tergasposedanto en la mondo, la riĉeco el la gaskomerco ne trafis al la turkmena popolo, sed nur al la eta grupo ĉirkaŭ la prezidento. En la lando ne ekzistis mezklaso, la loĝantoj devis kontentiĝi per senpagaj benzino, salo kaj energio kaj la ŝtato fiksis la prezojn de bazaj produktoj kiel pano, faruno kaj oleo. Nijazov, kiu regis landon kun ŝajne senlimaj naturaj rimedoj, senigis la plimulton de la maljunuloj je iliaj pensioj, fermis ĉiujn malsanulejojn, lasante nur unusolan hospitalon en la ĉefurbo, mallongigis la duanivelan instruadon ĝis nur naŭ jaroj kaj la universitaton ĝis du jaroj da teorio kaj du jaroj da praktiko, nuligis ĉiujn eksterlandajn diplomojn, ĉesigis aktivecon de la Scienca Akademio, de ĉiuj teatroj, de la ŝtata opero kaj filharmonio. KoruptoNijazov, dumviva prezidanto kun la oficiala titolo „Turkmenbaŝi”, gvidanto de la turkmenoj, mortis en 2006. La dua persono en la lando, la estro de la Meĝliso, subite deklaris sin malinda je la funkcio de aganta ŝtatestro. Tamen malgraŭ tio li estis akuzita pri misuzo de sia aŭtoritato kaj la funkcion de aganta prezidanto kaptis la vicĉefministro pri sanaferoj Gurbanguli Berdimuĥamedov. Li venkis en la prezidanta voĉdono kaj fariĝis prezidanto en 2007. Gurbanguli nuligis la frenezajn reformojn de sia antaŭulo en sektoroj de kulturo, instruado kaj sanzorgo, sed konservis la ekonomian sistemon, kiu fariĝis por li nun kiel korno de abundeco. Kiel antaŭe, la plej gravaj turkmenaj vendaĵoj estis gaso kaj kotono. Nur 8 procentoj de la Malneta Enlanda Produkto venis el agrikulturo, kiu tamen dungis duonon de la tuta laborforto. Preskaŭ la tuta industrio apartenis al ŝtataj strukturoj. Ĝis nun la registaro eldonas nur kelkajn ekonomiajn indikilojn, kiuj restas tute nekontroleblaj fare de internaciaj financaj organizaĵoj, sekve neniu eksterlande scias ion pri la turkmena ekonomio. Korupto okazas ĉie: oni devas pagi por ekzamenoj en lernejoj kaj universitatoj, por kirurgiaj operacioj kaj denteltiroj, por ricevi stirpermesilon, por rajti aĉeti flugbileton ktp. Eksterordinaraj elektojĈi-jare en februaro Gurbanguli Berdimuĥamedov neatendite anoncis, ke la tempo alvenis por malfermi la pordon de politika vivo al junuloj, kaj decidis organizi eksterordinarajn prezidentajn elektojn en marto. Subite la Demokratia Partio proponis sian kandidaton, la kvardekjaran Serdar Berdimuĥamedov, la filon de la prezidanto. Dum kelkaj sekvaj tagoj oni sukcesis trovi aliajn kandidatojn, sed la juna Berdimuĥamedov facile kolektis preskaŭ 73 % de la voĉoj kaj la 19an de marto estis deklarita la sekva prezidanto de Turkmenio. La filoSerdar Berdimuĥamedov studis en la Turkmena Agrikultura Universitato, poste li laboris en diversaj ŝtatinstitucioj de la agrikultura sektoro. En 2008 li komencis diplomatan laboron en la turkmena ambasado en Moskvo, samtempe studante en la Rusa Diplomata Akademio. En 2011 Berdimuĥamedov estis sendita al la turkmena misio ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, kie li eniris la dujaran programon „Eŭropo kaj internacia sekureco” en la Ĝeneva Centro pri Sekureca Politiko. Post kiam Serdar revenis Turkmenion en 2013, li alprenis la postenon de vicministro pri eksteraj aferoj kaj samtempe lia patro prezidanto nomumis lin vicestro de la Ŝtata Oficejo pri Fosiliaj Brulaĵoj, unu el la plej riĉaj institucioj de la lando. En sekvaj jaroj la juna Berdimuĥamedov fariĝis parlamentano, subkolonelo, ree vicministro pri eksteraj aferoj, vicestro de la plej granda kaj grava distrikto en Turkmenio, ministro pri industrio, finfine vicĉefministro pri ciferecigo kaj ekonomio kaj estro de la Plej Alta Kontrolkomitato. La unuan tagon de sia prezidanteco Serdar Berdimuĥamedov akceptis la akredit-leterojn de la nova afgana taliba ambasadoro. La unua kaj ĝis nun la sola ŝtatestro, kiu vizitis Aŝĥabadon por renkontiĝi kun la nova prezidanto, estis la barata prezidanto Ram Nath Kovind. Serdar faris sian unuan oficialan vojaĝon al Moskvo por interparoli kun prezidanto Putin. En la interna politiko li eksigis kaj nomumis kelkajn ministrojn. Por plia „plibonigo de la nacia moraleco” li malpermesis al virinoj veturigi aŭtojn, eĉ sidi en la antaŭa sidloko. OnidirojĈion tion ni scias. Tamen, kiel en ĉiuj fermitaj reĝimoj, kie mankas la baza kredebla informo, en Turkmenio cirkulas onidiroj. Oni diras, ke la pli maljuna Berdimuĥamedov estas la ekstergeedza filo de Nijazov. Ke Nijazov ne nature mortis, sed estis mortigita. Ke ambaŭ Berdimuĥamedov-oj ne gravas kaj estas nur pupoj en la manoj de la ĉiama kaj neŝanĝebla vicĉefministro kaj ministro pri eksteraj aferoj Raŝid Meredov, kiu ĉiam estas malantaŭ la prezidanto, kvazaŭ kontrolante la ĉefestron, ĉu tio estas Nijazov, Gurbanguli aŭ Serdar. Oni esperis gravan malsanecon de la maljunulo, kaj la ondon de modernigado fare de la kvardekjara junulo, kiu ja loĝis en Okcidento, studis ĉe la veraj profesoroj kaj parolas la anglan. Kia estas la turkmena estonteco? Laŭ mia opinio: la sama kiel la estanteco. Por Gurbanguli la plej grava afero en lia vivo estis kaj estas mono. Admirado, famo, flatado estas ĝuindaj kaj agrablaj, sed lia sola vivcelo estas riĉeco. Turkmenio estas por la pli maljuna Berdimuĥamedov kaj por lia familio ekonomia projekto. Interna stabileco ŝajnas certa, la loĝantaro ne malsatas kaj kontentiĝas pri paca vivo, en la nesciado pri ĉio, kio ekzistas eksterlande. Interreto? Ne mankis Interreto al tiu, kiu ne havas komputilon. Berdimuĥamedov patro trovis senĉesan fonton de enspezoj, la tergason, kaj volas, ke la monrivero enfluu seninterrompe en la familian poŝon. Li starigis la propran filon en la prezidantan lokon por instrui lin, kontroli lin kaj doni al li tempon, ĝis Serdar sola kapablos regi la komercon. „Ne timu tiel nomatan internacian publikan opinion kaj interparolu kun la taliboj, agnosku ilin. Vi bezonos ilian permeson kaj kunlaboron por malfermi la sekvan vojon por turkmena gaso al Barato. Sed memoru pri la pli maljuna frato kaj plaĉu al la rusoj, kiuj ĉiam pretas malfaciligi vian vivon, se ili sentas ke vi agas kontraŭ iliaj interesoj.” La projekto certe sukcesos. Serdar estas viro de meza aĝo, havas tempon kaj por lerni regregulojn kaj por gvidi la komercon. Li havas kvar infanojn, sendube oni trovos inter ili iun por daŭrigi la familiajn aferojn ... 1. Tiam ekzistis la ĥanujo de Ĥivo (nuna Xiva en Uzbekio), nomata Ĥiva Ĥanujo, kaj turkmenaj triboj subtenis kontaktojn, sed ne submetiĝis al la regantoj de Ĥivo.Maksat KUDAJBERGEN
|