PolitikoĈILIOMalfavoraj politikaj prognozojEn Ĉilio nun estas kompleksa politika situacio. La 15an de junio la parlamento pluigis la krizan staton, kio permesas al prezidanto Gabriel Boric uzi por sekurecaj taskoj la armeon subtene al polico en Araŭkanio kaj en la komunumoj Araŭko kaj Biobio en la regiono Bio-Bio, alianome „Makrozono Sudo”. KonfliktojTio estas reago al multiĝo de kamparaj perfortaj okazaĵoj 1 plejparte rilataj al konflikto inter kompanioj prilaborantaj lignaĵojn 2, kaj indiĝenaj mapuĉaj komunumoj. Ĉi tiu konflikto ne estas nova kaj daŭras ekde la hispana konkero en la 16a jarcento kaj la ĉilia koloniado en la 19a. Dum la lastaj jaroj ĝi intensiĝis, kun gravaj faktoj kiel la murdo de la geedzoj Luchsinger-McKay en 2013 aŭ tiu de Camilo Catrillanca en 2018. Armita rezistoNun, la kriza stato celas precipe haltigi plifortiĝon de radikalaj organizaĵoj kiel Coordinadora Arauco-Malleco (Kunordigo Arauco-Malleco), kies ĉefo, Hector Llaitul, parolis la 11an de majo pri la neceso prepari armitan rezistadon kontraŭ la ĉilia armeo por protekti la aŭtonomion de la mapuĉa nacio. „Problemo por la registaro”Verŝajne, la krizo ne malakriĝos rapide, kaj tio estos granda problemo por la registaro de Boric, kiu kampanjis kun promeso de dialogo kaj traktadoj por solvi politikajn problemojn kiel indiĝena konflikto, migrada krizo, aŭ la grandaj protestoj, kiuj multiĝis ekde la grava socia krizo de oktobro de 2019 3. „Nova” politika klasoEn Ĉilio kreskas polusiĝo, same kiel perforto kaj ekstremaj politikaj ideologioj ankaŭ pro tio, ke la tradicia politika klaso perdis sian influon sur la „novan” generacion de politikistoj kiel Gabriel Boric, maldekstra studenta aktivulo, aŭ José Antonio Kast, dekstra apologiisto de la diktaturo de Augusto Pinochet. La polusiĝo manifestiĝis en la lastaj ĝeneralaj elektoj de 2021, kaj en la kampanjo de la plebiscito de 2020 por ŝanĝi la politikan konstitucion de 1980, proklamitan de la registaro de Pinochet. Estas dubo, ĉu la kriza stato povos efike helpi kaj doni rezultojn. Aktuale, la registaro de Boric anoncis, ke la kamparaj perfortaj okazaĵoj en la „Makrozono Sudo” malpliiĝis je 42 % de la 18a de majo ĝis la 6a de junio. La prognozoj por paco kaj politika solvo de la problemo, tamen, aspektas malfavoraj. Leonardo ARAYA
Ĉilio
Leonardo Araya estas studento pri sociologio. 1. Per la vortumo „kamparaj perfortaj okazaĵoj” en Ĉilio oni indikas ĉiujn okazaĵojn de perforto en la zono, sen distingo inter tiuj faritaj de kompanioj, indiĝenaj organizaĵoj aŭ la registaro. (red.)2. Tiuj ĉi kompanioj praktikas intensivan monokultivadon de ekzotikaj arboj kiel pinoj, eŭkalipto ktp. La rezulto estas malapero de la indiĝenaj arbaroj kaj komunumoj. (red.)3. La 25an de oktobro 2019 pli ol 1,2 milionoj da homoj okazigis „la plej grandan marŝon de Ĉilio” tra la stratoj de Santiago, protestante kontraŭ socia malegaleco kaj postulante la eksiĝon de prezidanto Piñera. Homrajtaj organizaĵoj raportis pri okulkripligoj, torturoj kaj seksperfortoj fare de sekurecaj taĉmentoj kontraŭ la manifestaciantoj. (red.)
|