MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

TURKIO

Lando pli danĝera por virinoj

Laŭ prezidenta dekreto Turkio eliris el la Konvencio de Istanbulo la 20an de marto 2021. Ekde tiam la tribunaloj decidas favore al murdintoj kaj seksperfortintoj de virinoj.

La Konvencio de Istanbulo estas homrajtisma traktato de la Konsilio de Eŭropo kontraŭ perforto al virinoj. Ĝi estis malfermita por aliĝoj la 11an de majo 2011 kaj devigas la ŝtatojn enigi en siajn kriminalajn kodojn aŭ en alispecajn normojn tiajn deliktojn kiel psikologia perforto (art. 33), persekutaj agoj (art. 34), fizika perforto (art. 35), seksrilata krueleco, inkluzive de seksperforto (art. 36), kontraŭvola edz(in)igo (art. 37), difektado de inaj seksorganoj (art. 38), kontraŭvolaj abortigo kaj steriligo (art. 39); seksa molestado (art. 40).

La turka registaro pravigis la decidon eliri el la konvencio deklarante, ke la Konvencio de Istanbulo estas uzata por „normaligi samseksemon” kaj ke ĝi malkongruas kun la sociaj kaj familiaj valoroj de Turkio.

La virinoj restu hejme

Laŭ la islamistaj politikuloj la loko por virino estas ŝia hejmo: do, se ŝi eliras de tie, „ŝi estas serĉanta ion”. Ĉar ŝi „estas serĉanta ion”, ŝi devas esti kontenta pri tio, kio okazos al ŝi.

Simbolo de la pensmaniero, kiun oni klopodas igi reganta en Turkio, estas la juĝo al la murdinto de Pınar Gültekin. Pınar Gültekin estis virino, kies kadavro estis trovita en arbara areo en la vilaĝo Yerkesik de la distrikto Menteşe la 21an de julio 2020.

Nekredebla verdikto

La tribunalo koncedis malpligravigon de la krimo, ĉar la viro ricevis „maljustan provokon”. Kiel eblas determini tion? Pınar Gültekin ja ne povis partopreni en la proceso, kaj ŝia konversacio kun la murdinto ne estis registrita. Tamen la tribunalo certiĝis, ke la virino, kiu ankoraŭ vivis dum la murdanto bruligis ŝin, „provokis” lin.

Katastrofa eblo

La murdinto de Pınar Gültekin ricevis, danke al la malgravigo, 23-jaran punon (anstataŭ dumviva), kiu eĉ pli malaltiĝos pro la tempo, kiun li jam pasigis en la malliberejo. Fine la krimulo eĉ povus profiti de indulgo, se la partio Naciisma Movado (MHP), kiu subtenas la prezidanton Erdoğan kaj lian partion AKP (ene de la Popola Alianco kadre de la antaŭaj kaj venontjaraj elektoj), petos ĝeneralan „pardonon por la viktimoj de la sorto” kiel elektan investon venontjare.

Vasil KADIFELI
Turkio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-04