ArtoMUZIKONova kompilaĵo post 22 jaroj22 jaroj pasis post la unua Esperanto Subgrunde Kompil' kaj kiam mi ricevis la recenzdiskon mi scivolemegis pri la muzikaj ŝanĝoj okazintaj dum tiom da tempo. El la grupoj de la unua kompilaĵo restas nur Piĉismo (kvankam ankaŭ kelkaj aliaj malnovaj konatoj de Esperantujo kiel Jomo kaj Ale Kosabela aperas en la kompilaĵo), do verŝajne ŝanĝiĝis multo, ĉu ne? Sed unue, subgrunde, kio (aŭ kie?) estas tio? Eĉ se la unua impreso estas, ke la subgrundo kovras la tri kontinentojn Eŭropo, Sud-Ameriko kaj Azio, evidentiĝas ke la muzikistoj kaj kantistoj loĝantaj en la esperanta subgrundo plejparte troveblas en Brazilo, Francio kaj Rusio. Frapa estas ankaŭ la manko de kantistinoj kaj, laŭ la nomoj en la libreto de la disko, ankaŭ muzikistinoj – escepto estas nur Eveline Paŭla. MuzikstilojMuzike, „subgrunde” ofte aludas al muziko ne bone konata aŭ muziko farita ne pro komercaj, sed pro artismaj aŭ ideologiaj celoj. Tio bone kongruas kun la kompilaĵa muzikstilo: la grupoj plejparte brave sekvas la tradicion de punk kaj usona hard core de la 1980aj jaroj: reen al malgrandaj grupoj kun gitaro, baso, drumoj kaj voĉo, laŭtaj, bruaj gitaroj kun multe da distordo, pli-malpli mallongaj kantoj kaj hejmstudia, memproduktita etoso (la kanto Baldaŭ tamen donas al la oreloj ripozadon de laŭtaj gitaroj, iomete ska-eca). La kantoj ofte estas kun malfacile kompreneblaj tekstoj, parte ĉar la voĉo estas sufiĉe for en la mikso (muntado?), parte ĉar la kantistoj malklare kantas (esceptoj estas interalie Jomo, Ale Kosabela kaj Pendumito). La tekstaj temoj ĉefe kovras maldekstrajn socipolitikajn (Ruĝa Espero, Maĥnovŝĉino, Julie, 1936, 1492-1992, Eterna vivo), kontraŭ-militajn (Manĝaĵoj ne Bomboj, Julie, 1936, Atomo ne povas esti paca, Hiroŝimo, La verda flago), esperantajn adaptaĵojn de maldekstraj militkantoj (Al la barikadoj), seksaĉajn tekstojn (Ne ricevos ŝtato ĉuron, Libertestikoj), nihilistajn (En serĉado de bono), tekstojn kontraŭ (Kontraŭ, Vi endas forfiki) kaj movadajn (La verda flago). La kompilaĵo enhavas ankaŭ kantojn kun tekstoj kaj muziko de George Brassens en novaj versioj. La fakto, ke la tekstoj ne tiom bone kompreneblas, apartenas al la ĝenro: ĝuste en tiu ĉi tradicio de populara muziko pli gravas la sono kaj la teksto iĝas parto de la brua teksturo. Tio apartenas ankaŭ al la mankoj de longaj gitaraj soloj kaj, iomete bedaŭrinde, la ofta foresto de sinteziloj (kvankam la kanto La verda flago montras, kiel sintezila sono povas plibonigi la kantan strukturon). Kvankam kelkaj aludoj al la unua kovrilo de la kompilaĵo enestas, la grafikado ne estas tiom abstrakta kiel la unua. La libreto enhavas ĉiujn tekstojn kaj mallongajn prezentojn de la grupoj. Bedaŭrinde la tekstoj havas ankaŭ ortografiajn erarojn. KonkludeRevene al la komenca demando: Mia mallonga respondo estas: ne multo ŝanĝiĝis. Kvankam el la grupoj de la unua kompilaĵo restas nur Piĉismo, la muzika stilo de la kantoj restas plejparte en la 1980aj kaj 1990aj jaroj. Aldone, ĉu la diverseco de la kantoj estas tiom granda, ke vere necesis eldoni du diskojn kun pluraj kantoj de la plejparto de la grupoj? Estos interese vidi, kiam la tria eldono (ĉu post 33 jaroj?) de Esperanto Subgrunde Kompil' aperos, kiaj ŝanĝoj estos. Ĉu eblos ilin kolekti sur unu disko aŭ ĉu necesos tri ... David-Emil WICKSTRÖM
|