SciencoAKTUALEPost furoro de sunpaneloj, ĉu nun hidrogenpaneloj?Pro klimataj kaj energiaj krizoj, ĉie en la mondo nuntempe sciencistoj pristudas manierojn por limigi la uzadon de fosiliaj brulaĵoj kaj tiel redukti poluadon. Jam tre oftaj estas sunpaneloj sur tegmentoj por produkti elektron pere de sunradiado. Aro da projektoj okupiĝas pri produktado kaj aplikoj ligitaj al hidrogeno. Uzado de hidrogeno fakte kostas konsiderinde malpli ol uzado de tergaso aŭ elektro. Plej ofte la fabrikado okazas per elektrolizo de akvo, sed ankaŭ tio konsumas energion kaj poluas. TegmentoNoveca modelo de hidrogenpanelo, freŝe prezentita de la belga kompanio Solhyd kunlabore kun la universitato de Loveno, ja similas al sunpanelo, sed la esplorskipo sukcesis krei specon de panelo, kiu kaptas akvovaporon el la aero kaj produktas hidrogenon per sunenergio. Do, anstataŭ konektiĝi kun elektrokablo, ĝi konektiĝas kun gasdukto. La instalaĵo ne enhavas maloftajn metalojn kaj estas relative malmultekosta. La procezo tute ne poluas. Ĉiu panelo funkcias sendepende. Do facile eblas instali ĝin private sur tegmento kaj uzi la gason. Ĉiu ekzemplero de la produktita modelo produktas tage po 250 litrojn da hidrogeno stokebla en cisterno. ProblemojSed restas ankoraŭ kelkaj solvendaj problemoj: 1) hidrogeno estas la plej malpeza kaj eksplodema gaso, do nepras speciala atento pri la fidindeco de duktoj kaj aparatoj antaŭ ol uzi ĝin por hejtado aŭ kuirado en domoj; 2) por ĝia stokado bezonatas premrezista cisterno kaj kompresoro. Tamen la esplorskipo de Solhyd okupiĝas ankaŭ pri novspeca glaciobaterio, ideala por ligi hidrogen-molekulojn. Spacproporcie ĝi povas enhavi dekoble pli da energio ol la hejmbaterioj, kiujn oni nuntempe reklamas por stoki energion produktatan pere de sunpaneloj aŭ de varmopumpiloj. Pro tiuj kostoj rilataj al stokado kaj uzado la entrepreno nuntempe pensas unuavice pri instalaĵoj en apartamento-kompleksoj. Tiel eblos dividi la aldonajn elspezojn. Ĉiuokaze la esploroj pri hidrogeno estas notinda nova paŝo kadre de la pluraj streboj al la redukto de fosiliaj brulaĵoj kaj al la nuligo de petrolo kaj gaso kiel strategiaj armiloj. Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio
|