LibrojLa taŭrofeloNepreparita leganto malfacile povas diveni, ke taŭrofelo estas la aspekto, kiun povas havi geografia mapo de Iberio se pendigita ĉemure aŭ sternita surplanke; kaj certe ne imagas, ke tra tiu bildo esprimiĝas profundaj sentoj de amo, de paco, de kontraŭmilita deziro. La verkinto, Salvador Espriu (1913-1985), unu el la plej renomaj katalunaj aŭtoroj, traspertis kaj la intercivitanan militon en Hispanio (1936-1939) kaj la duan militegon tutmondan, kiun Hispanio tamen preskaŭ nur derande rigardis, ankoraŭ neresaniĝinte el sia interna konflikto. La sento, kiun estigis la reĝimo de Francisco Franco dum multaj jaroj, estis divido inter venkintoj kaj venkitoj: resanigon de tiu fendo celis studentaj protestoj, kiujn ankaŭ Espriu partoprenis. La reĝimo firmiĝis ne nur per la armea venko, sed ankaŭ per la konkordato kun Vatikano (1953) kaj per la enpreno de Hispanio en UN (1955). Helpis ankaŭ la forta injekto de kapitaloj fare de Usono, kongrue kun la lokiĝo de Hispanio en la okcidenta tendaro dum la malvarma milito. La komunista partio estis malpermesita, la diktaturo establiĝis iom post iom. Satire kaj sarkasmeSalvador Espriu rezistas tiun firmiĝon de diktaturo: liaj fruaj verkoj estas rakontaroj kaj romano, sed post la interna milito li sin turnas al teatro kaj al poezio, precipe kun satira tono. Kvin titoloj aperintaj dum jardeko konsistigis lirikan ciklon pri la morto, ekde Tombejo de Sinera (1946) ĝis Fino de la labirinto (1955). Longa kaj klariga estas la enkonduko de Olivia Gassol i Bellet, profesorino ĉe la Nefermita Universitato de Katalunio, kiu konturas tiel la personecon de Salvador Espriu: „La lingva eksperimentado; la hibridigo de ĝenroj, temoj kaj formoj; la komplekso-manka – ofte sarkasma – dialogo kun la tradicio; sed ankaŭ iaspeca senespera rigardo pri la homo kaj epistemologie konflikta kaj fragmenta bildigo de la realo, de la rilato kun Dio kaj de la propra personeco, estas la esencoj, kiuj, kun malsamaj formuloj, daŭre kombiniĝas en la distililoj de liaj verkoj.” SimbolojLa taŭrofelo estas kolekto de 54 versaĵoj. La prezento de Abel Montagut klarigas tuj la ĉefajn simbolojn aŭ konceptojn: ekzemple, la taŭro estas „la violento kaj la sango, sed ankaŭ la pozitivaj forto kaj energio de la naturo, de individuo aŭ de la kolektivo”; „la vipo kaj la glavo” estas la „diktaturo”, la „braĝoj” estas „espero pri pli bona estonteco”, kaj la „braĝujo” havas tri piedojn: justeco, honesto, laboro; „Ŝarono” estas resopirata kaj idealigita patrio; la „sunbirdo” estas la libereco kaj la idealaj referencoj: racio, ordo, harmonio, akordiĝo. Multo estas inspirita de la Biblio kaj de ĝiaj esperoj pri rekonkero de perdita patrolando: Espriu specialiĝis pri la hebrea historio kaj kvazaŭ klonis tiun biblie prirakontatan popolon kiel modelon reprezentantan la aspirojn de la juna generacio al unuiĝo en la hispana socio, forpuŝante la dividon inter venkintoj kaj venkitoj. Kial necesas simboloj? Ĉar la poemaro estas verkita en 1957-1958, dum ankoraŭ la reĝimo de Franco regis la hispanan ŝtaton kaj ankaŭ la hispanan socion, do la cenzuro estis severa kaj necesis aludoj kaj fikcioj por ĝin sukcese trapasi. La kolektiva protagonisto de La taŭrofelo estas fantazia komunumo religia, kiu suferas dian punon kaj vivas en eterna diasporo cele al retrovo de sia prapatrujo, de ĝiaj fundamentaj moralaj principoj, kiujn la diktaturoj, de Franco en Hispanio kaj de Salazar en Portugalio, pli kaj pli malaperigis. Sefarado estas la nomo de ĉi tiu alcelata lando, kiu kunprenas samrange ĉiujn etnojn de la ibera duoninsulo, precipe la nekastiliajn. Aŭskultu Sefarado: la homoj ne povas homi / se ili ne liberas. Tristas la nuno: El la plej klara / vorto, la espero, / ni elserĉu fajrovivon / kiu venkos por ĉiam / la Sefaradan vintron. // Tamen mi vekiĝas / tre baldaŭ el la sonĝo: / jen kun ni, en la / glacia malliberejo, / ankaŭ la sunbirdo. // Oni ĵus forportis / al martirigo la kaptiton. / Kiom dense ni kontemplis / la lumon de l' montopintoj / en la senmovaj okuloj / vualataj de la morto! Jes ja, la espero estas ankoraŭ malproksima: Ni diris: „Vintro de Sefarado! / Ni transdonis rego-rajton al la mallumo kaj glacio.” / Tamen, kiam alvenis la somera ĉielo, / ankaŭ neniun aŭror-signon ni enlegas. Malmultaj estas la splitoj de sopirata kuneco: Diversas la lingvoj kaj diversas la homoj / kaj konvenas multaj nomoj al unu sola amo. DulingveLa teksto estas dulingva, kataluna kaj, vidalvide, esperanta. Ĉi tiu laŭdinda kutimo komencas enmodiĝi: lastatempe videblas pluraj verkoj tiaspecaj kaj en la iberiaj lingvoj kaj, ekzemple, en la angla, en la itala, en la rusa: tial kaj esperantlingvanoj estas proksimigitaj al la nacia lingvo, kaj, inverse, interesiĝanto pri la originalo estas trenata, eĉ se senvole, al la internacia. La nuna traduko de Abel Montagut formiĝis el interesa historio. Li kaj Manuel de Seabra (1932-2017) komencis esperantigi La taŭrofelon sendepende (kaj senscie) unu de la alia pli-malpli dum la sama periodo antaŭ pli ol kvardek jaroj; samtempe Seabra portugaligis la poemaron, kaj tiu traduko aperis en 1974. Kataluna Esperanto-Asocio troviĝis do antaŭ du tradukoj, dubis kiun tradukon eldoni kaj rezignis pri eldonado entute; Seabra siavice korespondis kun Espriu pri dubaj punktoj, tiel ke tiuj elementoj helpis ankaŭ al Montagut kiam li funde reviziis sian tradukon, kiu poste profitis ankaŭ de la helpo de Antonio Valén kaj fine aperis en aprilo 2021: vort-post-vorta tre fidela esperantigo kiu peras al la internacia publiko veran juvelon, en kiu alternas tristo kaj espero, malgajo kaj sopiro al paco kaj interpopola harmonio. Carlo MINNAJA
Salvador Espriu: La pell de brau – La taŭrofelo. Paco kaj harmonio postmilita. El la kataluna tradukis Abel Montagut. Eld. Kataluna Esperanto-Asocio, 2022. 132 paĝoj, kudre bindita.
|