PolitikoBELGIOĈampionoj en sociaj komunikilojEn 2021 la belgaj politikaj partioj elspezis 4,7 milionojn da eŭroj por pagitaj anoncoj en Facebook kaj Instagram. Plej frapas la kontrasto inter flandraj kaj valonaj partioj: la unuaj kune dediĉis proksimume 4,2 milionojn da eŭroj, dum la franclingvaj ŝajne malpli kredas je la efikeco de tiaj investoj, ĉar ili elspezis nur iom pli ol 400 000 por reklamoj en sociaj retejoj. Ĉu utila investo?La prezidanto de la ekstrem-dekstra partio Vlaams Belang (Flandra Intereso), Tom van Grieken, estas la politikisto, kiu persone plej multe elspezis: nome 219 000 eŭrojn. En eŭropa listo nur tri hungaraj politikistoj (i.a. Viktor Orban) superas lin. Van Grieken sendube iel influis la altiĝon de tiaj elspezoj en Flandrio: lia partio surprize kreskis post la balota kampanjo de 2019, en kiu li koncentriĝis je informado per sociaj komunikiloj kaj dediĉis nekutime grandan sumon por pagi anoncojn. Malgraŭ la ne-ekzisto de sciencaj studoj pri la efikeco de politikaj mesaĝoj en la sociaj retejoj, nun ankaŭ la aliaj partioj uzas tiujn kanalojn: la partigvidantoj povas sekvi la eĥojn de la publiko por ĉiu difinita anonco kaj do pli efike trafi difinitajn celgrupojn ol ekzemple per amasa disdono de faldfolioj aŭ per grandaj stratafiŝoj. Riĉaj partiojLa partioj en Belgio povas elspezi grandajn sumojn por reta varbado, ĉar ili ricevas de la ŝtato subvenciojn proporcie al la ricevitaj voĉoj. Tio estis decidita post skandalo en 1993, kiam malkovriĝis, ke la entrepreno Agusta pagis ŝmirmonon al socialista partio por influi la aĉeton de siaj helikopteroj por la armeo. Reage al tio la parlamentanoj interkonsentis pri severaj reguloj por eviti financan subtenon fare de entreprenoj. La ŝtataj subvencioj al partioj en Belgio estas duoblaj kompare kun Germanio kaj eĉ kvaroblaj kompare kun Nederlando: la tuta kvanto da federaciaj, regionaj kaj provincaj subvencioj estas 74 milionoj da eŭroj en unu jaro. Pluraj politikistoj konsentas, ke tiuj sumoj estas troaj, kaj sugestas iujn limigojn. Tiuj ĉi proponoj tamen estas individuaj, kaj ĝis montriĝos iu ĝenerala interkonsento inter la politikistoj, ilia enspezfonto restos senŝanĝa! Ivo DURWAEL
Belgio
|