MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

SIMIA POKSO

Ĉu post kovimo nova pandemio?

Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) la 23an de julio proklamis simian pokson „internacia danĝero por la popola sano”. Ĉu nova pandemio do? Ne, fakte MOS uzas tiun terminon por indiki gravajn, internaciajn erupciojn de infekta malsano. Pandemio karakteriziĝas per rapida internacia disvastiĝo de la malsano kun gravaj konsekvencoj kaj por la sano kaj por la ekonomio tutmonde. Aliaj malsanoj, kiuj ekhavis la „titolon” de internacia danĝero por la popola sano, estis ekzemple ebolo, kiu kaŭzis inter 2014 kaj 2016 en Okcident-Afriko pli ol 10 000 mortojn. La demando stariĝas, kiel simia pokso povis ekhavi tiun statuson kaj kial ĝi fariĝis danĝero por la popola sano.

Afrika deveno

Simia pokso estas malsano, kiu originas en la okcidenta kaj meza partoj de Afriko. Tie ĝin havas ne nur homoj, sed ankaŭ diversaj bestoj; oni parolas pri ronĝuloj, sed atentu, ke la viruso povas infekti ankaŭ aliajn bestojn. La malsano do fakte estas zoonozo. Temas pri viruso el la familio Poxviridae, kies nomo estas Orthopoxvirus simiae. La viruso estas parenco de la variola viruso, kiu kaŭzis gravajn perdojn de homvivoj en antaŭaj jarcentoj. En 1977 oni deklaris, ke variolo estas ekstermita danke al vakcina kampanjo. La lasta infektito estis viro en Etiopio. En Rusio kaj Usono oni ankoraŭ konservas la viruson en laboratorioj. Dum iu tempo simia pokso ne disvastiĝis ekster Afriko, sed en la jaro 2003 ĝi ekaperis en Usono. Ekde majo ĉi-jare oni konstatis, ke ĝi rapide disvastiĝas tra la mondo. En julio jam estis pli ol 70 landoj, kaj la kvanto de malsanuloj rapide kreskis ĝis 15 000.

Simptomoj

Malsanuloj montras gripecajn simptomojn kiel febro, laceco, muskoldoloro, ŝvelintaj limfoglandoj, k.s. Post 1-3 tagoj aperas makuloj sur la haŭto, kiuj fariĝas pustuloj. Ĝuste pro ili oni nomas la malsanon pokso. Poste, la ulceroj sekiĝas kaj fariĝas krustoj, kiuj falas de la haŭto. En maloftaj okazoj (3-6 %) la malsano povas mortigi homojn. Precipe tiuj, kiuj jam havas problemojn pri la imunsistemo (aidoso) estas endanĝerigataj. Infektitaj homoj ne kontaktu aliajn homojn dum 14 tagoj, ĉar estas granda risko, ke ili per haŭtkontakto (inkl. seksumadon) transdonas la malsanon. La malsano daŭras 2 ĝis 4 semajnojn. Oni ankaŭ atentu higienon por eviti kontakton kun la krustaĵoj de malsanuloj en litoj aŭ aliaj lokoj. Daŭras kelkfoje sufiĉe longe antaŭ ol la simptomoj manifestiĝas ĉe infektito.

Riskogrupoj

Unue en la okcidenta mondo oni parolis pri „nova geja malsano”, aludante pri la fakto, ke aidoso en la komenco disvastiĝis precipe inter gejoj. Ekzemple, la 25an de julio estis 818 personoj en Nederlando, ĉe kiuj oni konstatis la malsanon. Temis precipe pri viroj, sed ankaŭ pri kelkaj virinoj. Homoj, kiuj glutas medikamentojn kontraŭ aidoso kaj havas oftajn sekskontaktojn kun diversaj personoj, havas pli grandan riskon malsaniĝi ol aliaj. Pro tio oni lanĉis jam en julio informan kaj vakcinan kampanjon ĉe tiuj grupoj.

Vakcino

Ekzistas kelkaj medikamentoj kaj vakcinoj, kiuj estas uzataj kontraŭ simia pokso. Ekzemple la vakcino Imvanex, kiu estas registrita en Eŭropo kiel vakcino kontraŭ variolo. En la fino de la sepdekaj jaroj oni pasigis la variolan viruson tra diversaj kokinaj ĉeloj por ekhavi varianton, kiu ne plu povos infekti kaj ne kaŭzas gravajn simptomojn. MVA (modifita vakcino ankara) estas nun uzata kontraŭ simia pokso. Ĉu la vakcino 100-procente protektas, estas ankoraŭ esplorende.

La dana firmao Bavarian Nordic produktas vakcinon, kiu laŭdire specife protektas kontraŭ simia pokso. Iuj supozas, ke pro tio, ke maljunaj homoj ĝis la sepdekaj jaroj de la antaŭa jarcento ekhavis vakcinon kontraŭ variolo, simia pokso dum longa tempo ne povis disvastiĝi. Sed tio estas pruvenda. Laŭdire, se oni estas vakcinita kontraŭ variolo, tio ne garantias ke oni ne povas infektiĝi de simia pokso.

Ĉu pokso aŭ variolo?

En PIV oni uzas la vortojn variolo kaj pokso. Pokso estas uzata por priskribi virusmalsanojn de bovinoj, simioj kaj aliaj bestoj. Tiuj virusmalsanoj estas kaŭzataj de variantoj de la viruso Orthopoxvirus (bovis, simiae). La viruso, kiu kaŭzis variolon estas Variolavirus. Ambaŭ apartenas al la familio Poxviridae, familio de DNA-virusoj, en kiu oni distingas 12 speciojn. Pro tio, ke ĉiuj malsanoj, kies kaŭzanto apartenas al la genro Orthopoxvirus nomiĝas pokso, oni uzu la nomon simia pokso kaj ne simia variolo.

berw
Bert DE WIT
Nederlando


Bert de Wit estas biologo, kiu laboris en ŝtataj konsilantaroj pri la esplorado de problemoj pri spacordigo, medio- kaj natur-protektado en Nederlando.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 10, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bert de Wit el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-06