ArtoPENTRARTOEkspozicio Oleg Celkov. FremduloLa unua plenskala retrospektiva ekspozicio de la pentristo Oleg Celkov (1934-2021) okazis en la Moskva Muzeo de Moderna Arto (MMDMA) de la 2a de marto ĝis la 10a de julio 2022. La projekton organizis kolektanto Igor Cukanov, kies Tsukanov Family Foundation funkciis kiel kunorganizanto de la ekspozicio, kaj artkritikisto Andrej Jerofejev estis invitita kiel kuratoro. La ekspozicio de ok temaj sekcioj kovris la periodon de la krea agado de Celkov de la 1950aj ĝis la 2020aj jaroj. Pli ol 100 pentraĵoj el 25 privataj kaj muzeaj kolektoj en Rusio, Francio, Svislando, Germanio kaj Usono estis prezentataj. Klasikulo de nekonformismoOleg Celkov estas unu el la plej famaj klasikuloj de sovetia nekonformismo. Komence de sia laboro, li turnis sin al la rusa avangardo de la frua dudeka jarcento, aparte, al la kubo-futuristoj kaj faŭvistoj. En liaj verkoj oni povas trovi ankaŭ trajtojn proksimajn al ekspresionismo kaj superrealismo, sed lia arta lingvo estas ankoraŭ individua. Kuratoro Andrej Jerofejev, en konversacio kun Celkov en 2010, diris, ke li aplikas al lia kreado la esprimon retromodernismo, t.e. nuntempa arto surbaze de pruntoj de modernismo de la frua dudeka jarcento. Al kio Celkov reagis jene: Mi estas la lasta vorto de tiu avangardo. EdukadoCelkov naskiĝis en la urbeto Tuŝino, Moskva Regiono, en ordinara sovetia familio. Li frue montris talenton, sed estante tro libera kaj ne-norma, li estis regule forpelata el instruejoj: el artlernejo en Moskvo, el teatra kaj arta instituto en Minsko, el la Leningrada Akademio de Artoj. En ĉi-lasta okazo, la kialo estis plendoj de studentoj el Ĉinio, ke la pentraĵoj de Celkov similas la pentradon de „burĝa Japanio”. Sed li tamen diplomiĝis ĉe la Leningrada Teatra Instituto kaj poste dizajnis kelkajn prezentaĵojn en teatroj. Ekspozicioj en SovetunioLa unua apartamenta ekspozicio de Oleg Celkov okazis en 1956 en Moskvo. Poste unu el la ekspozicioj de junaj moskvaj artistoj vizitis la ĉilia poeto Pablo Neruda, kiu skribis kuraĝigan leteron al Celkov. Konatiĝo kun la poeto Jevgenij Jevtuŝenko kreskis al longdaŭra amikeco. Danke al la poeto la Moskvan pentrejon de Celkov vizitis la pentristoj Renato Guttuso, David Siqueiros, dramisto Arthur Miller kaj aliaj. Miller aĉetis la verkon de Celkov Grupportreto kun akvomelono, sed ne sukcesis porti ĝin al Usono. Verkisto Sergej Dovlatov priskribis amuzan scenon de la vendo de la pentraĵo en sia libro Solo sur Underwood, kiam Celkov fiksis la prezon de sia pentraĵo en dolaroj por ĉiu kvadrata centimetro. La unua publika persona ekspozicio de Celkov en 1965 funkciis dum nur du tagoj anstataŭ la planitaj dek kvin – oni postulis fermi ĝin. La dua persona ekspozicio en 1970 estis fermita 15 minutojn post la malfermo. En 1975 Celkov prezentis sian pentraĵon La Lasta Vespermanĝo ĉe la unua oficiale rajtigita ekspozicio, kiu havis verkojn de 20 „neoficialaj” pentristoj. Vivo eksterlandeSub premo de la aŭtoritatoj, en 1977 Celkov elmigris al Francio, kie li vivis ĝis sia morto en 2021. Li pasigis preskaŭ la tutan tempon postelmigra en la statuso de senŝtatulo. Li ricevis rusian civitanecon nur en 2015. Lia pentraĵo Grupportreto kun akvomelono estis montrata en 1977 en Venecio ĉe la legenda Bienalo de disidentoj, dediĉita al la neoficiala arto de Sovetunio kaj Orienta Eŭropo. Dum vojaĝo al Usono en 1978, Celkov persone donis ĉi tiun pentraĵon al Arthur Miller. La unua persona ekspozicio de Celkov eksterlande okazis en 1979 en Novjorko. En Rusio, jubileaj ekspozicioj okazis en 2004 en la Rusa Muzeo (Sankt-Peterburgo) kaj la galerio Tretjakov (Moskvo). En 2005 Oleg Celkov iĝis la unua pentristo vivanta en Okcidento gajninta La Triumfon – neŝtatan premion – por sia elstara kontribuo al la rusa kulturo. En 2006, lia pentraĵo Kvin Vizaĝoj estis vendita ĉe aŭkcio en Londono por 223 100 pundoj, kaj li iĝis unu el la plejmulte pagataj rusaj pentristoj. Retrospektiva ekspozicio de Oleg Celkov okazis en 2013 en Novjorko, kaj datrevenekspozicio en Moskvo en 2014. MortoLa pentristo perdis la vidon en junio 2021 kaj mortis en Parizo la 11an de julio de la sama jaro. Li estas entombigita en la franca provinco Ĉampanjo, kie li havis domon, en kiu li vivis kun sia edzino Antonina ĉiujare de majo ĝis oktobro ekde 1984. En la kunteksto de la milito de Rusio kontraŭ Ukrainio, la ekspozicio montriĝis ege trafa (kvankam estas klare, ke ĝi estis preparita longe antaŭ la komenco de la invado). Ĉi tio atestas la talenton de la pentristo kaj lian profundan komprenon de la esenco de totalisma socio. Aleksej SALOMATOV
Aleksej Salomatov estas fotisto kaj reĝisoro de dokumentaj filmoj.
|