MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

ORNITOLOGIO

Nova birdospecio en Slovakio

En julio 2022 slovakaj ornitologoj rimarkis unuafoje en norda Slovakio la ĉeeston de rokhirundo (science Ptyonoprogne rupestris), kiu tre malofte troviĝas en meza Eŭropo. Danke al oficiala esplorado konstateblis, ke la rokhirundo estas la 230a birdospecio nestanta en la lando.

La apero de rokhirundo en la slovaka montaro Malá Fatra 1 tre signife ŝanĝis la nordan geografian limon de la medio de tiu birdospecio, ĉar ĝis nun la plej proksima nestoloko estas trovita en la aŭstraj Alpoj.

Laŭ ornitologoj, la plivastiĝon kaŭzas la klimata ŝanĝiĝo. Rokhirundo estis trovita en Ĉeĥio en 2003 kaj denove en 2005. En Hungario troviĝis du ekzempleroj en 2020.

Karakterizaĵoj

Rokhirundo estas eta birdo el la familio de hirundedoj. Ĝi estas 14-15 cm longa kaj havas larĝajn pintajn flugilojn. Ĉi tiu specio vivas nur en la plej varmaj regionoj de Eŭropo (ekz. Ibera Duoninsulo, sudo de Italio, Grekio), en Mez-Oriento kaj suda Azio. Ĝi povas esti trovata ankaŭ en norda Afriko kaj la Araba Duoninsulo. Rokhirundoj reproduktiĝas en marbordaj klifoj kaj altaj montaroj, sur ŝtonaj muroj ktp.

Laŭ la Internacia Unio por Konservado de Naturo kaj Naturaj Resursoj (angle International Union for Conservation of Nature and Natural Resources, IUCN) 2, la monda populacio de rokhirundoj estas stabila en la lastaj jaroj, kaj la birdo troviĝas inter la malplej endanĝerigitaj birdospecioj en Eŭropo.

1. Malá (malgranda) Fatra estas la kvare plej alta montaro en Slovakio.
2. Internacia organizaĵo laboranta en la kampo de naturkonservado kaj daŭrigebla uzo de naturresursoj. Ĝi estas fondita en 1948 en Fontainebleau, Francio.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 10, p. 15.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-06