PolitikoNUKLEAJ ARMILOJRecepto por neniigi la planedonEn Vieno okazis de la 21a ĝis la 23a de junio konferenco de la ŝtatoj subskribintaj la Traktaton pri Abolo de Nukleaj Armiloj (TONA), kiu ekvalidis en januaro 2021. Ĝi unuafoje starigas konforme al la internacia juro malpermeson de posedo, uzo kaj minaco apliki nukleajn armilojn. Krom tio la traktato estigas bazon por nuklea malarmado. En 2017 por la traktato voĉdonis 122 el 193 membro-ŝtatoj de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝis nun 86 ŝtatoj subskribis kaj 65 ratifis ĝin. La traktato tamen estas malakceptita de naŭ nukleaj landoj: Usono, Britio, Francio, Rusio, Ĉinio, Barato, Pakistano, Israelo, Nord-Koreio. Ili plu fidas la principon de nuklea fortimigo. Neniu el la membro-ŝtatoj de NATO pretas aliĝi al ĝi. Malarmado urĝe bezonataKomence de la konferenco António Guterres, ĝenerala sekretario de UN, turnis sin per video-mesaĝo al la delegitoj. Li avertis pri la detrua forto de nukleaj armiloj. Guterres diris, ke la aktuala arsenalo el 13 000 nukleaj eksplodaĵoj estas, en mondo plena je konfliktoj kaj malfido, recepto por ebla detruo de la planedo. „Ni devas neniigi tiujn armilojn, antaŭ ol ili neniigos nin.” Grava mejloŝtonoLa prezidanto de Internacia Ruĝa Kruco, Peter Maurer, priskribis la novan traktaton kiel „gravan mejloŝtonon” en la malarmado. TONA certigas, ke la nukleaj armiloj ne plu estas traktataj el vidpunkto de sekureco, sed estas konsiderataj iliaj homaj efikoj. Letero de la papoPapo Francisko skurĝis la nukleajn armilojn en letero al la delegitoj kiel „malmoralajn, multekostajn kaj danĝerajn”. Vatikano „ne havas dubon, ke mondo sen nukleaj armiloj estas necesa kaj ebla.” Nuklea ĉantaĝoLa aŭstra ministro pri eksterlandaj aferoj, Alexander Schallenberg, emfazis la urĝan bezonon de kompleta nuklea malarmado. Li akre kritikis la rusian prezidenton Vladimir Putin, al kiu li riproĉis nuklean ĉantaĝon lige kun la rusia agresa milito en Ukrainio. Konvinko pri venkoSchallenberg estas konvinkita, ke la traktato fine venkos. La nukleaj potencoj ne volas cedi pri siaj armiloj, sed „la plimulto de ŝtatoj ne akceptas tiun logikon. La viena konferenco devas sendi fortan signalon, ke la Traktato pri Abolo de la Nukleaj Armiloj estas nova normo”. La konferencon gvidis la aŭstra diplomato Alexander Kmentt. Li deklaris, ke la rezisto de la nukleaj ŝtatoj pruvas la signifon de la traktato. „Se ili opinius, ke ĝi ne gravas, ili ignorus ĝin.” Kmentt diris, ke la fino de la ukraina milito havos konsekvencojn por la estonta traktado de nukleaj armiloj. Interkonsento pri helpo al viktimojEn aldona interkonsento de TONA la viena konferenco determinis la tempolimojn, en kiuj la nukleaj potencoj devas rezigni pri siaj nukleaj armiloj, aŭ landoj, havantaj tiujn armilojn sur sia teritorio, devas forigi ilin, se ili estonte decidos subskribi la traktaton. En du pliaj interkonsentoj aldonitaj al la traktato la konferenco difinis la naturmediajn agadojn en areoj malpurigitaj de nukleaj testoj kaj humanitaran helpon por viktimoj de estontaj aplikoj de nukleaj armiloj. Evgeni GEORGIEV
korespondanto de MONATO en Aŭstrio
|