PolitikoĈILIOImposta reformo kaj minado en ĈilioEn Ĉilio minado estas unu el la plej grandaj kaj strategiaj sektoroj en la tuta lando. La temo estas grava ne nur por grandaj korporacioj: kontraŭe, prezoj de mineraloj aŭ minadaj strikoj ofte aperas en la ĉiutagaj babiloj de normalaj homoj, kaj laŭ populara saĝeco „kupro estas la riĉo de Ĉilio”. La ombro de PinochetKompreneble, tia graveco kreis politikajn kaj ekonomiajn konfliktojn pri ĝia regado tra nia historio. La eksproprietigo de la granda minadindustrio estis unu el la plej grandaj celoj de la registaro de Salvador Allende, kiu estis forigita de la prezidanteco per la perforta ŝtatrenverso de 1973. Dum la diktaturo de Augusto Pinochet oni privatigis multajn minejojn. Ankoraŭ nun la familio Pinochet ludas gravan rolon: Julio Ponce Lerou, bofilo de la diktatoro, estas daŭre nomata „Reĝo de litio” kaj estas implikita en skandalo pri falsaj fakturoj de la minada koloso SQM kaj kontraŭleĝa financado de politikistoj. Ne nur kuproAktuale, Ĉilio estas unu el la plej grandaj produktantoj de kupro en la mondo. Ĉiujare, Ĉilio produktas pli ol 5 milionojn da tunoj, t.e. pli ol 25 % de la tutmonda kupra merkato. La graveco de nia internacia situacio kiel ĉefa minada lando ne estas limigita al ekspluatado de kupro, ĉar Ĉilio havas ĉirkaŭ 50 % de la mondaj rezervoj kaj 40 % de la produktado de litio. Polemika diskutoNun la diskuto pri tio, kiel la ŝtato devas trakti la subterajn riĉaĵojn, estas polemika denove. Unue, en 2021 la registaro de Sebastián Piñera aljuĝis kontraŭ pli ol 120 milionoj da dolaroj koncesion pri ekstraktado de pli ol 80 000 tunoj de litio al ĉina firmao BYD kaj ĉilia firmao Servicios y Operaciones Mineras del Norte. La 2an de junio 2022 tamen la Supera Kortumo de Ĉilio decidis haltigi la operacion pro postulo de indiĝenaj komunumoj de la regiono Atacama. La decido kreis diskuton pri la limoj de indiĝenaj rajtoj en iliaj teritorioj, kaj pri la konflikto inter mediprotektado kaj ekonomia evoluigo. Imposta reformoDue, la aktuala registaro de Gabriel Boric anoncis grandan reformon, kiu interalie plialtigas impostojn por la grandaj korporacioj. Tiuj, kiuj produktas inter 50 000 kaj 200 000 tunojn da kupro, pagos ne plu 1 % sed 2 % de la vendoprezo de mineraloj. La korporacioj produktantaj pli ol 200 000 tunojn pagos 4 %. Estos ankaŭ kroma nova imposto por profitoj de la vendo, kiu varias inter 2 % kaj 32 % depende de la prezo de kupro. Laŭ la registaro de Boric, la reformo helpos financi elspezojn por edukado kaj sanservo, dum laŭ aferistoj ĝi povas haltigi la industrion kaj damaĝi la ekonomian situacion de Ĉilio en la estonteco. Leonardo ARAYA
Ĉilio
Leonardo Araya estas studento pri sociologio.
|