PolitikoISRAELOProtestoj dum politika krizoJunie la registaro gvidata de Bennett-Lapid anoncis, ke en Israelo la 1an de novembro okazos nova voĉdonado: do baldaŭ la civitanoj estos vokitaj la kvinan fojon ekde aprilo 2019 elekti parlamenton. Rezulte de la kompleksa politika situacio la sociaj tensioj akriĝas. La instruista laborista sindikato de Israelo Histadrut HaMorim, reprezentanta pli ol 160 000 membrojn, jam strikis en la fino de junio, postulante plialtigon de la instruistaj salajroj. Lastmomenta interkonsento evitis, ke la nova lernojaro komenciĝu per striko. Ankaŭ HaHistadrut, kiu reprezentas ĉirkaŭ 800 000 laboristojn en la publika kaj privata sektoroj, postulas respondojn de la politikistoj: jam ekde 2018 oni plialtigis nek la salajrojn de la publika sektoro nek la minimuman salajron. „Se mi ne vidos, ke la afero progresas, ni batalos”, diris Arnon Bar David, la estro de HaHistadrut, al la retgazeto Davar. „Ni devas ricevi signifan pligrandigon de la salajro, kiu estu bona respondo al la inflacio”. La taksata inflacio ĉi-jare estas ĉirkaŭ 4-4,5 %. Laŭ Bar David la sindikato estis tre konscienca kaj kunlaborema dum la lastaj tri jaroj de politika krizo kaj pandemio. „Dum nur unu kvarono de la jaro, la ŝtato jam kovris la tutajn deficitojn de la pandemia epoko. Nun mi atendas, ke la ŝtato enigu sian manon en la poŝon kaj elspezu el la buĝetaj plusoj kaj donu al la laboristoj tion, kion ili rajtas ricevi”. Nican Cvi KOHEN
Israelo
|