MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KORSIKO

Ĉu la insulo vojas al aŭtonomeco?

„Ni pretas iri ĝis aŭtonomeco. Poste, la demando estas scii, kia estas tiu aŭtonomeco”. Tiel diris Gérald Darmanin, la franca ministro pri internaj aferoj en la ĵurnalo Corse Matin, kelkajn tagojn post la perfortaj manifestacioj, kiuj skuis Korsikon en marto 2022.

La kialo de tiu eksplodo estis la morto de la korsika naciisma aktivulo Yvan Colonna, kelkajn semajnojn post kiam la 2an de marto 2022 kunmalliberulo violente batadis lin en la karcero de Arles. Juĝite pro sia partopreno en la murdo de la prefekto Claude Érignac en 1998, Colonna estis plenumanta sian punon, dumvivan restadon en karcero, sur la kontinento, atendante sian translokadon en korsikan malliberejon. La peto estis tamen oficiale rifuzita de la franca ŝtato pro lia statuso de „malliberulo aparte menciinda”.

La insulo ekbrulis

Tuj kiam disvastiĝis la novaĵo pri la agreso fare de konata ĝihadisma kunmalliberulo, la insulo ekbrulis. Je la alvoko de studentoj kaj naciismaj organizaĵoj, inkluzive de sindikatoj, miloj da manifestaciantoj kolektiĝis en ĉiuj ĉefaj korsikaj urboj por denunci la respondecon de la franca ŝtato. Oni ĥore kriis: „statu francese assassinu!”, „murda franca ŝtato!”. Por la korsikaj naciistoj, Yvan Colonna estis politika malliberulo, viktimo de la maljusteco de la franca ŝtato. Dum la sekvintaj tagoj bankoj, juĝejoj kaj publikaj konstruaĵoj, simboloj de la ŝtato, estis atakitaj per molotov-kokteloj, hejmfaritaj bomboj, kun multaj vundoj inter la policanoj. Oni diras, ke la polico ricevis ordonon moderigi la subpremon de la tumultuloj, por eviti tragedion meze de la prezidenta kaj parlamenta elektokampanjo.

Preter la emocio vekita de la morto de Colonna, la naciistoj vidis ŝancon devigi la francan registaron konsenti iliajn longdaŭrajn postulojn: „rekonon de la korsika popolo, statuson de plena aŭtonomia rajto kaj de plena ekzekutiva kapablo”. Krome, post la deklaro de Darmanin kaj la decido de la registaro transloki la kunakuzitojn de Colonna al Korsiko, la naciistoj tre rapide proklamis, ke iliaj perfortaj agoj de kelkaj tagoj antaŭenigis la korsikan aferon pli ol jaroj da intertraktadoj faritaj de iliaj elektitaj oficistoj.

Korsika specifeco

Por Gilles Simeoni, la prezidanto de la Ekzekutiva Konsilio de Korsiko (la loka registaro), la statuso de plena kaj plenrajta aŭtonomeco signifas interalie: rekonon fare de la franca konstitucio de korsika specifeco, la kunoficialecon de la korsika kun la franca lingvo, la povon kolekti impostojn, leĝdoni, dum oni daŭre profitas de la aparteno al la franca ŝtato. La loĝantoj de la insulo ricevus krome statusajn privilegiojn, ekzemple pri prioritata domposedo, malprofite al la francaj ĉeflandanoj. Ĉe radio France Inter la 17an de marto, Gilles Simeoni eĉ daŭrigis: „... ĉiuokaze, la interkonsento pri la formo kaj enhavo de ĉi tiu aŭtonoma statuso devas esti difinita antaŭ la fino de 2022”.

Dum maldekstre la kandidatoj por la prezidenta elekto estis favoraj al korsika aŭtonomeco, dekstre ili forte kontraŭis ĝin, kiel Marine Le Pen, kiu pepis „De la murdo de prefekto ĝis la promeso de aŭtonomeco, ĉu povas esti pli katastrofa mesaĝo?”. La publika opinio estas multfaceta. Je unu flanko oni rimarkigas, ke la registaro ne tiel firme kontraŭis perforton en Korsiko kiel ĝi kontraŭis la movadon de flavaj veŝtoj. Aliflanke, oni kritikas la maldecon de la naciistoj, kiuj pensis nek pri la murdita prefekto Claude Erignac nek pri lia familio.

Ĉu interkonsento eblas?

Post serio da nuligoj ligitaj al la voĉdona kalendaro kaj la daŭrigo de perforto sur la insulo, intertraktadoj finfine komenciĝis en julio 2022 inter la ministro pri internaj aferoj kaj la korsikaj elektitaj delegitoj. Tio estis unua renkontiĝo por difini labormetodon kaj planadon por intertraktadoj pri la estonta statuso de la insulo. Por Michel Castellani, deputito, membro de la aŭtonomiisma partio Femu a Corsica („Ni faru Korsikon”), la intertraktadoj devus esti finitaj post jaro kaj duono. Macron tamen deziras, ke la insulo restu en la respubliko kiel parto de la „ĉeflanda Francio” kaj ne volas, ke kreiĝu du grupoj da civitanoj (korsikanoj kaj „kontinentaj francoj”) kun diversaj rajtoj. La du flankoj estas do malproksimaj de interkonsento. Ĉu oni ne diras en politiko, ke la diablo kuŝas en la detaloj?

Christian FABOSSOU
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Christian Fabossou el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-02