PolitikoITALIOBatalo por la rajto mortiLa 2an de aŭgusto en Bazelo (Svislando) plenumiĝis ago kun profunda civila valoro. Sinjorino Elena (69-jaraĝa finstadia malsanulo, kies familinomo ne estis diskonigita) decidis defii la italajn leĝojn kaj instituciojn, turnante sin al eksterlanda kliniko por asistata sinmortigo. Ŝi tiel metis finon al siaj suferadoj kaŭzitaj de nekuracebla pulma karcinomo. „Mi preferus morti en mia lito, en mia domo, tenante la manon de mia filino kaj tiun de mia edzo”, ŝi deklaris en la lasta videomesaĝo. Tio en Italio ne estis ebla, ĉar la itala leĝo ne nur malfaciligas la aliron al eŭtanazio, sed ankaŭ severe punas tiujn, kiuj iamaniere plifaciligas aliulan sinmortigon, eĉ propravolan. Tial Elena devis atingi klinikon en Svislando malproksime de siaj karuloj kaj de la frosta silento de la italaj institucioj. Civila malobeadoElena ricevis la helpon de la aktivulo Marco Cappato, ano de Associazione Luca Coscioni. La asocio ekde la jaro 2002 agadas por la libereco de scienca esplorado, homaj rajtoj kaj laŭleĝigo de eŭtanazio. Cappato, post kiam li akompanis Elenan ĝis Bazelo, iris al la ĉefpolicejo de Milano por denunci sin. Li nun riskas punon ĝis dek du jaroj da mallibero pro „helpo al sinmortigo” laŭ artikolo 580 de la itala kriminala kodekso. DiskriminacioCappato estas „preta alfronti la eventualajn sekvojn” kaj krome denuncas la „diskriminacion inter malsanuloj”. En 2019 la Konstitucia Kortumo sankciis, ke la helpo al sinmortigo ne plu konstituas delikton, nur se la petanto bezonas traktadon per vivtena sistemo, suferas pro neinversigebla patologio kaj estas en plena posedo de siaj mensaj kapabloj por alpreni decidojn (verdikto 242/2019). Kvankam laŭdinda, tia dispozicio ankoraŭ estas ege nesufiĉa kaj limiga por garantii, ke ĉiu homo havu regon pri la propra vivofino. Estas ankoraŭfoje evidenta la bezono de vera politika interveno per specifa leĝo. Tial Elena, kies patologio ne postulis (ankoraŭ) vivtenan sistemon, estis devigita moviĝi ĝis lando, kiu kontraŭe al Italio permesas asistatan sinmortigon laŭ ŝiaj kondiĉoj. La parlamento neglektasLa temo estas tute neglektita de la parlamento; pro tio en 2021 pli ol miliono da italoj subskribis proponon de referendumo favore al laŭleĝigo de eŭtanazio kaj al rifuzo pri kuracado. Kvankam la sojlo je 500 000 necesaj subskriboj estis abunde superita, la Konstitucia Kortumo deklaris la referendumon „neakceptebla”. Cappato komentis, ke tio „estas malbona novaĵo por tiuj, kiuj nun suferas kaj devos suferi eĉ pli longe, kaj malbona novaĵo por demokratio”. Pasiva obstrukcadoDum mankas specifa kaj vasta leĝo, eĉ tiuj, kiuj fakte ekhavis permeson por procedi, alfrontas ekonomian diskriminacion kaj obstrukcadon. Fama estas la afero de Federico Carboni, la unua okazo de asistata sinmortigo en Italio. Post du tribunalaj verdiktoj li mem devis pagi 5000 eŭrojn por la necesaj medikamentoj kaj aparatoj por sia eŭtanazio. Bona novaĵo el MarkioLastatempe alia paciento sukcesis igi, ke lia volo estu respektata. Antonio (kaŝnomo de 44-jaraĝulo, tetraplegia paciento el 2014) apelaciis al kortumo kontraŭ la sanitaraj institucioj de la regiono Markio, kiuj estis akuzataj pri „neplenumo de oficaj agoj” koncerne kontroladon de la alirkondiĉoj al sinmortigo. Tiel instigite, kuracista komisiono de la Unuigita Regiona Sanserva Administracio aprobis finfine la lastan necesaĵon: la medikamenton (natrian tiopentonon), kiun la paciento mem devas liveri. Post longa jura batalo Antonio – senintenca martiro – povos decidi, kiam kaj kiel meti finon al sia vivo. Civilaj rajtoj bone mezuras la evoluon de popoloj. La malfacileco, kontraŭ kiu tiom da homoj devas solaj batali, por ke oni respektu ilian volon, estas grava indikilo – same kiel la kulpa silento de la parlamento, kiu sin montras malzorga (kun iuj esceptoj ene de elektokampanjo). Krom la aprobo de leĝo pri la t.n. „biologia testamento” en 2017, per kiu eblas frue decidi, pri kiuj terapioj doni konsenton okaze de estonta fizika kaj psikologia nekapableco, la situacio estas ankoraŭ fakte senŝanĝa. Dume, kvankam malfacile, multaj bonvolemaj homoj, kiuj deziras nur libere administri sian vivon aŭ helpi aliulojn fari tion, daŭre klopodas loke, nacie kaj tutmonde por la agnosko de tiaj ĉi fundamentaj individuaj rajtoj. Tommaso MELACOTTE
Italio
|