MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

MALKOLONIIĜO

Ukrainio ŝiras ligojn kun la Rusia Imperio

„Disfalas la rustiĝinta Rusia Imperio!”: ĉi tiuj patosaj vortoj apartenas al la ukraina disidento Vjaĉeslav Ĉornovil, kaj li ilin eldiris en sia parolado en 1990, antaŭ la disfalo de Sovetunio. Al persono, kiu ne konas la historion de Ukrainio, tio povas ŝajni stranga: ni parolas pri la disfalo de Sovetio. Kiel tio rilatas al la Rusia Imperio, kiu tiutempe ne plu ekzistis de multaj jardekoj?

Kaj Sovetunio kaj la Rusia Imperio estas, fakte, unu sama ŝtato, kun ĉefurbo en Moskvo kaj fortaj privilegioj por la rusa popolo. Sovetunio, kvankam surpapere ĝi estis unio de liberaj respublikoj, daŭrigis la imperian politikon de subpremado de aliaj popoloj, diskriminaciante iliajn lingvojn kaj kulturojn. La diktatoro Josif Stalin iam elparolis toston, en kiu li deklaris, ke „la rusa popolo estas la plej elstara nacio, kiu estas parto de Sovetunio”. Do, inter la „egalaj” popoloj, unu estis „pli egala”.

Ĝuste tion pensis Vjaĉeslav Ĉornovil, kiam li diris sian frazon pri la disfalo de la Rusia Imperio: por ukrainoj (same por ĉiuj aliaj etnoj koloniitaj de Rusio), la situacio neniel ŝanĝiĝis, kiam kun la alveno de la sovetia potenco la flagoj sur registaraj konstruaĵoj fariĝis ruĝaj.

Jelcin vana espero

La tuta mondo esperis la naskiĝon de demokratio kaj respekton de la identeco de la sklavigitaj popoloj en Rusio, kiam ekregis la reformanto Boris Jelcin. Bedaŭrinde tio ne okazis, kio evidentiĝis post la milito komencita de la Rusia Federacio en Ĉeĉenio, kaj poste en Kartvelio. Ankaŭ Ukrainio devis sperti la agreson de Rusio: unue en 2014, kiam ĝi okupis Krimeon kaj parton de orientaj regionoj, kaj poste en 2022, kiam Vladimir Putin lanĉis plenskalan invadon en Ukrainion.

La difino de Putin

Komencante ĉi tiun militon, Putin klopodis finfine enkonduki Ukrainion en la rusian influkampon. Li esprimis sin sufiĉe klare, kiam en siaj alparoloj antaŭ la invado li neis ukrainan ŝtatecon kaj deklaris ĝian nedisigeblon de Rusio: „Moderna Ukrainio certe devus esti nomita laŭ Vladimir Lenin. Li estas ĝia aŭtoro kaj arĥitekto”; „Por ni, Ukrainio ne estas nur najbara lando. Ĝi estas integrita parto de niaj propraj historio, kulturo kaj spirita spaco”.

Liaj aspiroj tamen havis la kontraŭan efikon. La agreso de la Rusia Federacio havis gravan influon sur la sintenon de ukrainoj al ĉio rusa, kio ĉirkaŭas ilin, kaj ankaŭ ekbruligis novan ondon de nacia konscio. Ukrainoj komencis amase rifuzi legi rusiajn amaskomunikilojn kaj literaturon, spekti filmojn kaj aŭskulti kantojn. Pli kaj pli da ruslingvaj ukrainoj komencas paroli la ukrainan lingvon en la ĉiutaga vivo. Penante kapti Ukrainion, Putin finfine forturnis la absolutan plimulton de ukrainoj de alligiteco al Rusio kaj ŝanĝis la plej fervorajn rusemulojn en ukrainajn patriotojn. Ĉar vere: ĉu estas facile daŭre ami iun, kiu detruas vian hejmon kaj prenas la vivon de viaj amatoj?

La rusia armea agreso lanĉis novan, pli decidan etapon de malkoloniiĝo en Ukrainio. Magistratoj ĉie en Ukrainio, kun la plena aprobo de ukrainaj civitanoj, aktive ŝanĝas loknomojn asociitajn kun la rusa kolonia pasinteco. En multaj grandurboj, novaj stratnomoj komencis aperi anstataŭ nomoj laŭ Dostojevskij, Tolstoj, Mendelejev ktp. En la urboj de Ukrainio, monumentoj al Puŝkin estas malmuntataj same aktive kiel tiuj al Lenin.

Puŝkin ne kulpas

Oni povas diri, ke Puŝkin aŭ alia rusa figuro ne kulpas pri tio, ke la moderna Rusio faras militon kontraŭ Ukrainio, kaj ke ne utilas forigi ukrainajn stratnomojn kun rusaj rilatoj. Vaĥtang Kipiani, kartveldevena ukraina historiisto, respondas al tiu aserto: „Puŝkin estas signo, per kiu la Rusia Imperio kaj Sovetio markis la teritorion, kie ili establis sian potencon. ‚Aborigenoj’ devis senti sian malsuperecon antaŭ la granda imperia kulturo. La sola kialo, pro kio Puŝkin staris tie, estas, ke li estas ‚ruso’. Tia estis la kolonia politiko ne nur de la Rusia Imperio, sed ankaŭ de la brita kaj la franca”.

Tiaj decidaj agoj de la ukraina socio kaj la registaro koncerne la malkoloniadon de urbonomoj estas sendube reago al la rusia malakcepto de Ukrainio kiel suverena ŝtato kapabla fari decidojn kaj elekti sian propran vojon. Se Rusio ne montrus malkaŝe malamikan kaj imperian pozicion kontraŭ Ukrainio, la monumento de Puŝkin starus ankoraŭ longtempe en Ternopilo, kaj la Teatro de Rusa Dramo funkcius en Kijivo.

Samtempe ukrainaj stratoj daŭre havas la nomojn de rusaj disidentoj, kiuj defendis la ideon de libera Ukrainio. Ekzemple en Ivano-Frankivsko estas strato nomita honore al Andrej Saĥarov, kaj en Lucko al Valerija Novodvorskaja. Precipe per la vortoj de Novodvorskaja mi volas konkludi: „Mi estas konvinkita: se Ukrainio ne finos la vipuron en la formo de la rusa kvina kolono, tiam la vipuro finos Ukrainion”.

divi
Dionisij VINOHRADIV
Ukrainio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 10, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dionisij Vinohradiv el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-06