MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Historio

ESEO

Kiel ekas militoj?

Ordigante malnovajn paperojn, mi trovis en miaj manoj la majan numeron de MONATO 2014, sur kies antaŭa paĝo estas milita tombejo kun demando „Kiu kaŭzis la unuan mondomiliton?”. Lenio Marobin, la aŭtoro de la artikolo, konkludis: „Historiistoj revenis al la argumentoj de la intermilitaj jaroj. Nun la fokuso estis la rolo de Rusio kaj Francio en la komenco de la milito kaj la demando, ĉu la brita registaro vere estis faranta ĉion eblan por eviti la militon en 1914”.

Proksimume en la tempo, en kiu estis verkita tiu artikolo, mi mem komencis esplorojn pri la kaŭzo de tiu milito. Mi neniam sentis, ke mi komprenas ĝin, ekde miaj infanaj jaroj. Ankaŭ Zamenhof je sia morto kvardek jarojn pli frue estis nekomprenema pri la kaŭzo de tiu milito.

Sortimento da mensogoj

Mi ĵus akiris faksimilan kopion de la libro Falsehood in war-time (Falsado en milita tempo) eldonita en 1928, kun subtitolo „Enhavanta sortimenton da mensogoj, kiuj cirkulis tra la nacioj dum la Granda Milito”. La aŭtoro, Arthur Ponsonby, estis unu el la kvin britaj parlamentanoj, kiuj voĉdonis kontraŭ la militdeklaro kontraŭ Germanio en 1914.

Li priskribas diversajn celojn de mensogado, ĉefe por konfuzi la malamikon kaj por gajni la entuziasmon de la propraj civitanoj. Sed por mi la plej interesa parto estis la mensogoj, kiuj aperas antaŭ la komenco de la milito. Kiel atentigis ankaŭ Zamenhof, ordinaraj homoj volas nur vivi en paco, ili ne ŝatas la buĉadon de militado. Kaj do oni povas vidi, ke sen ŝtata mensogado de unu flanko aŭ la alia, eĉ ne komenciĝus milito.

Sekretaj traktadoj

La ĉefa mensogo aperis kiel serio da neadoj ekde 1911 pri sekreta traktato inter Britio kaj Francio en okazo, ke Francio estus atakita de Germanio. La gvidanto de la Konservativa Partio, Bonar Law, diris en la parlamento la 18an de julio 1918: „Estas dirite – kaj mi opinias, ke tre verŝajne tio estas vero – ke, se Germanio estus sciinta kun certeco, ke Britio partoprenos en la milito, la milito tute ne estus okazinta.” La 8an de februaro 1922 parlamentano O'Connor asertis: „Ĝi ne devintus esti sekreta”, kaj Neville Chamberlain, kiu pli poste kiel ĉefministro provis eviti duan mondmiliton, respondis: „Mi konsentas. ... Se niaj devoj estus konataj kaj estus definitivaj, estas almenaŭ eble, kaj mi opinias verŝajne, ke milito estus en 1914 evitita.”

Citaĵoj

La 17-paĝa enkonduko de tiu libro estis plenplena de priskriboj pri mensogoj, kiujn oni atendu en milita tempo. Kvankam la libro temis pri la Granda Milito, la tuto povus esti verkita hodiaŭ rilate al la nuna malpaco en Ukrainio. Jen kelkaj citaĵoj.

„Se estus dirita la vero ekde la komenco, estus neniu kialo kaj neniu volo por militado.” „En milita tempo manko de mensogado estas neglekto, dubado pri mensogo estas misfaro, deklaro de la vero estas krimo.” „En estontaj militoj ni nun antaŭvidu novan kaj multe pli efikan instrumenton por propagando – la registaran regadon de teledissendado.” „Kiam la homoj de unu lando komprenos, kiel la homoj en alia lando estas trompitaj, same kiel ili mem, en milita tempo, ili ĉiuj pli emos simpatii kun ili kiel viktimon ol ilin kondamni kiel krimulojn, ĉar ili komprenos, ke ilia krimo konsistis nur el tio, kion ilia registaro kaj la gazetaro prezentis al ili kiel veron.”

En septembro 2012 la usona ideofabriko The Washington Institute for Near-East Policy (La Vaŝingtona Instituto por Proksim-Orienta Politiko) okazigis forumon sub la titolo „Kiel konstrui uson-israelan kunordigon pri prevento de irana nuklea trarompo”. Oni diskutis, kiel Usono iniciatu militon kontraŭ Iranon. La direktoro pri esplorado Patrick Clawson klarigis: „Mi honeste opinias, ke krizoiniciatado estas vere malfacila, kaj estas por mi tre malfacile vidi, kiel la prezidento de Usono povas igi nin eniri militon kun Irano.” Tion sekvis kelkaj ekzemploj de „la tradicia maniero, laŭ kiu Usono eniras militadon”. Li konkludis: „Do, se efektive la irananoj ne kompromisos, estus plej bone, se la militon komencus iu alia. [rido]”

Fine li sugestis: „Mi volas diri, vidu, homoj, iranaj submaraj ŝipoj de tempo al tempo subiĝas. Iun tagon unu el ili eble ne supreniros. Kiu scius la kialon? [rido] Ni povas fari diversajn aferojn, se ni deziras pliigi la premon. Mi ne konsilas tion ... Ni estas en la ludo de uzo de kaŝaj rimedoj kontraŭ la irananojn. Ni povus fariĝi pli abomenaj ol tio.”

Ili evidente ne plu eĉ sentas la bezonon tion fari kaŝe!

Iniciato

Tute klare estas, ke en milita tempo oni kredu nenion, sen kontroli ĉe ambaŭ flankoj. La 4an de aŭgusto ĉi-jare mi organizis kunvenon de mia londona grupo Keep Talking por fari ĝuste tion. Kun ĉirkaŭ 40 partoprenantoj en Londono ni diskutis rete kun tri rusoj en Rusio, pere de reta vidligo. La sesio estis komplete dulingva, kaj la filmeto pri tio nun estas enretigita1. Tiu iniciato povus esti unika en la historio de militado, kaj espereble ĝi montras la vojon por estontaj kontaktoj inter ordinaruloj ambaŭflanke en militaj konfliktoj.

Tiamaniere eblas iomete kompreni, kiel militoj igas homojn konduti kiel bestoj. Se tiu ideo populariĝos, la ordinaraj homoj ekkomprenos pli bone, ĝuste kiel komenciĝas militoj, kaj kiel eventuale ili povas ĉesigi ilin.

Ian FANTOM
Britio
1. Keep Talking https://odysee.com/@iafantomo:c/keeptalking2022-08-04.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ian Fantom el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03