MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

Li ĝenis la marŝon al libereco

Miĥail Gorbaĉov estis diskutebla figuro, sed malgraŭ ĉiuj diskutoj, tragikaj eventoj kaj emocioj, la lasta gvidanto de Sovetunio turnis la kurson de la monda historio en novan direkton. Estas multe pli malfacile taksi lian personecon el la perspektivo de la litova historio.

En Litovio oni memoras lin kiel homon, kies decidoj estis tre gravaj sur la vojo de Litovio al sendependeco. Kun la nomo Gorbaĉov asociiĝas perestrojko, kiu ekis en 1985, kiam komenciĝis la reformoj de la Komunista Partio. En 1988 en Litovio libere ekis la Reforma Movado de Litovio Sąjūdis („Movado”), kiu promociis la ideon pri sendependeco. Tamen la gvidanto de Sovetio provis subpremi la ambiciojn pri libereco kaj tiucele en januaro de 1990 eĉ vizitis Vilnius.

Balta vojo

Kelkajn monatojn antaŭe la novaĵo pri la „Balta vojo”, kiam proksimume du milionoj da homoj la 23an de aŭgusto 1989 interprenis siajn manojn kaj kreis homan ĉenon de pli ol 600 kilometroj tra la tri baltaj ŝtatoj – Estonio, Latvio kaj Litovio – disvastiĝis tra la tuta Sovetio. La ago ne pasis nerimarkite de la gvidantoj de la Komunista Partio. Algirdas Brazauskas, la tiama gvidanto de la Litova Komunista Partio, devis ĉion ekspliki al Gorbaĉov pri la evento.

Kelkajn tagojn post la „Balta vojo”, la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetio publikigis oficialan deklaron, parolante pri „naciisma histerio” kaj asertante, ke ceteraj organizaĵoj aludas pri la tempo de la „burĝa periodo” kaj „faŝisma okupado”.

Ne plu amiko

Laŭ A. Brazauskas, la gvidanto de Sovetunio apogis la gvidantojn de la baltaj respublikoj ĝis ili adoptis kontraŭkonstituciajn rezoluciojn. Rezulte Gorbaĉov deklaris, ke „li ne plu estos amiko kaj li transiros al la alia flanko”. „La koncepto de ekonomia sendependeco estis preparita, sed la gvidantoj de la respublikoj, laŭ li, ne povis certigi normalan vojon de transformo. La movado transiris ĉiujn limojn, deviis de la komencaj pozicioj. Necesas vekiĝi. Ili ne povis imagi la baltajn ŝtatojn ekster la federacio”, tiel Brazauskas rerakontis la vortojn de Gorbaĉov.

Gorbaĉov kontraŭis eĉ la kreadon de sendependa Litova Komunista Partio. Malgraŭ siaj aktivaj klopodoj, li ne sukcesis malfortigi la strebon al sendependeco de la litova popolo.

La 11an de marto 1990 Litovio proklamis restarigon de sia ŝtatsendependeco, sed la sovetia gvidanto rifuzis rekoni ĝin kaj per diversaj rimedoj postulis la nuligon de tiu ĉi decido. Interalie ekde mezo de aprilo 1990 ĝis la fino de junio Sovetio aplikis ekonomiajn blokadrimedojn al Litovio.

Ultimato

En la unuaj tagoj de 1991 la prezidanto de Sovetunio donis ultimaton al Litovio: „Tuj restarigi la konstitucion de Sovetunio.” La Supera Konsilio de Litovio malakceptis ĝin. La 11an de januaro, kiam la sovetia armeo kaptis la gazetaran domon, ne plu restis dubo pri la intenco uzi forton kontraŭ Litovio. Tuj estis publikigita la alvoko de Gorbaĉov: la situacio en Litovio estis determinita de „krudaj rompoj kaj devioj de la Konstitucio de Sovetunio kaj la Konstitucio de la Litova SSR, la malobservo de la politikaj kaj sociaj rajtoj de civitanoj, sub la masko de demokrataj sloganoj restarigi la burĝan reĝimon kaj ordon, kiu estas kontraŭa al la interesoj de la popolo”. Tuj sekvis brutalaj eventoj, kiuj rezultigis homajn viktimojn. En la nokto de la 13a de januaro dek kvar civiluloj mortis en Vilnius pro kugloj, sub la tankaj raŭperoj kaj pro aliaj kialoj proksime de la televidturo, post kiam la sovetiaj soldatoj agresis.

Sekreto en la tombo

La tiama sovetia gvidanto neniam konfesis sian kulpon pri la agreso en la litovia ĉefurbo. Tamen en marto ĉi-jare la distrikta juĝejo de la urbo Vilnius faris historian paŝon – ĝi akceptis la proceson prezentitan kontraŭ Gorbaĉov de la parencoj de la pereintaj defendantoj de libereco de Litovio. En ĝi oni deklaris, ke la prezidanto de Sovetio, kiel komandanto de la armeaj trupoj, en januaro 1991 ne prenis rimedojn por malhelpi la krimojn de la armeo. La juĝejo jam sukcesis tra la ministerio pri eksteraj aferoj de Rusio sendi la dokumentojn de la afero de la 13a de januaro al Gorbaĉov. Tamen la respondon al la jardeka demando – kia vere estis lia rolo dum la eventoj de la 13a de januaro 1991 en Vilnius – la lasta sovetia gvidanto portis al sia tombo.

last
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 5.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03