MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Spirita vivo

SLOVAKIO

Lasta pilgrimado de la kardinalo

Katolika Slovakio1 estas profunde malĝoja. La 8an de aŭgusto 2022 forpasis Jozef Tomko, slovaka romkatolika kardinalo, ĉefepiskopo, religia verkisto, emerita prefekto2 de la Kongregacio por la Evangelizado de Nacioj (1985-2001) kaj emerita prezidanto de la Papa Konsilio por Internaciaj Eŭkaristiaj Kongresoj (2001-2007). Laŭ multaj slovakoj li apartenis al la plej gravaj ekleziaj eminentuloj en la moderna slovaka historio. Li vivis kaj laboris en Vatikano 57 jarojn.

Juneco kaj lernejoj

Jozef Tomko naskiĝis la 11an de marto 1924 en la pitoreska slovaka vilaĝeto Udavské. Post mezlernejaj studoj en Slovakio li daŭrigis siajn studojn ĉe la Papa Kolegio de Sankta Johano Nepomuka kaj ĉe la prestiĝa Pontifika Laterana Universitato en Romo. Post la ordiniĝo en 1949 li ne povis reveni al Slovakio pro la komunisma reĝimo kaj pro tio li restis labori kiel sacerdoto en Romo.

Religia multflankeco

Tomko dediĉis sin al la studo de pluraj profesiaj kaj teologiaj disciplinoj. Li defendis tri disertaĵojn. Li doktoriĝis pri teologio (1951), pri sociologio (1956) kaj pri juro (1961).

Kardinalo Tomko servis al sep papoj, komencante kun Pio la 12a kaj finante kun la papo Francisko. En 1958 la papo Johano la 23a aljuĝis al li la titolon de kamerlingo. Li estis inter la plej proksimaj kunlaborantoj de Johano Paŭlo la 2a, kiu en 1979 nomumis lin ĉefepiskopo kaj ĝenerala sekretario de la Sinodo de Episkopoj. Tio estis elmontro de speciala atento kaj kuraĝigo por kredantoj en Slovakio. En 1985 li iĝis prefekto de la Kongregacio por la Evangelizado de Nacioj kaj ankaŭ kardinaliĝis.

Ekde 2001 Tomko estis prezidanto de la Papa Komitato por Internaciaj Eŭkaristiaj Kongresoj. Li prezidis la Internaciajn Eŭkaristiajn Kongresojn en Guadalajara (Gvadalaĥaro, Meksiko, 2004), en la slovaka ĉefurbo Bratislavo (2005) kaj en la hispana urbo Murcio (2005).

Kardinalo Tomko verkis diversajn religiajn artikolojn kaj librojn. Lia plej fama libro nomiĝas Pri misiaj vojaĝoj3 (slovake Na misijných cestách), en kiu li priskribas siajn personajn travivaĵojn kaj spertojn de katolikaj misiaj vojaĝoj tra la tuta mondo.

Fidela al Slovakio

En novembro 1989 venis velura revolucio, kiu ĉesigis la komunisman reĝimon en Slovakio. Sekvis politikaj kaj ekonomiaj reformoj renovigantaj demokration. Dum tiu periodo kardinalo Tomko venis al Slovakio por ordini novan slovakan episkopon, kio estis pozitiva elemento de la ŝanĝiĝanta sinteno de la ŝtato al la eklezio. En aprilo 1991 li eĉ parolis en la slovaka parlamento, kie en sia parolado li emfazis la revenon al la radikoj de la kristana pasinteco en Slovakio.

Forpaso kaj funebrado

Kardinalo Tomko forpasis la 8an de aŭgusto en sia privata loĝejo en Vatikano ĉirkaŭate de siaj plej proksimaj kunlaborantoj. Ĉar Tomko estis unu el la plej gravaj ekleziaj eminentuloj, estas kompreneble, ke la lasta adiaŭa kaj funebra meso por kardinalo Tomko okazis en la vatikana Baziliko de Sankta Petro kun la partopreno de la papo Francisko.

Poste, la korpporestaĵoj de la kardinalo estis transportitaj per speciala aviadilo al Bratislavo, kie en la katedralo de Sankta Marteno adiaŭis lin miloj da slovakaj kredantoj.

La oficiala funebra ceremonio okazis en la Katedralo de Sankta Elizabeto en la urbo Košice, kie adiaŭis lin ankaŭ la tri plej altaj konstituciaj funkciuloj de Slovakio: la prezidantino de la respubliko, la prezidanto de la parlamento kaj la ĉefministro. Li estis entombigita la 16an de aŭgusto 2022 en la ĉefkripto de la katedralo apud grafo Francisko Rákóci la 2a4, kiu estis regnestro de Hungario kaj Transilvanio.

La funebran ceremonion ĉeestis tri kardinaloj, pli ol 35 episkopoj kaj ĉefepiskopoj el Slovakio, Hungario, Ĉeĥio, Pollando kaj Ukrainio, ĉirkaŭ 350 pastroj, 80 monaĥinoj kaj multe da kredantoj.

Honorigoj

Kardinalo Tomko famigis Slovakion eksterlande kiel alta reprezentanto de la monda katolika eklezio. Ne mirinde do, ke li estis honorita per honordoktoreco en pluraj landoj de la mondo, ekzemple en Usono, Luksemburgo, Pollando, Argentino ktp.

En 2002 la tiama slovaka prezidanto Richard Schuster aljuĝis al Tomko unuaklasan ordenon de la Blanka Duobla Kruco pro lia kontribuo al la evoluigo de kulturo, edukado kaj humaneco en Slovakio. Li ricevis honoran doktorecon de tri slovakaj universitatoj. Ankaŭ la eksterlanda ministerio en 2009 aljuĝis al Tomko la Oran Ŝildon de la ministerio pri eksterlandaj kaj eŭropaj aferoj de la Slovaka Respubliko.

1. La lasta oficiala censo montris, ke romkatolikan kredon konfesas 55,8 % de la loĝantaro de Slovakio. (Vd.: Daŭras la maljuniĝo, MONATO 2022/04, p. 18 (2022/013093.php))
2. En simpla civila senco, la prefekto estas samkiel ministro kaj la kongregacio estas samkiel ministrejo.
3. Vidu ankaŭ la anglan version: On Missionary Roads, 2007, ISBN 978-1586171650.
4. Francisko Rákóci (1676-1735) gvidis la libereclukton kontraŭ la habsburgoj inter 1703 kaj 1711.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-02