El mia foteloMi ne estas bibliofiloHodiaŭ mi rakontos al vi pri libroj. Ne maltrankviliĝu, ne temas pri longa filozofia eseo pri libroj. Mi ankaŭ ne alparolos vin kiel librovendisto, kiu volas reklami libron X de aŭtoro Y, kiu estas la plej bona libro, kiun vi povas aĉeti kaj legi, ĉar ĝi estas la plej elstara en la 135-jara historio de la lingvo ... Mi ne faros tion. Hodiaŭ mi rakontos al vi nur pri amo, pri amo al libroj. La historio komenciĝas tre frue, kiam mi estis kvarjara infano. Mi estas la plej aĝa knabo en la familio, dum kvar jaroj mi estis dorlotata solinfano. Sed poste mia patrino gravediĝis. En tiu tempo, ŝi ankoraŭ estis studentino pri pedagogio en la universitato, kaj ŝi volis praktiki, kion ŝi lernis en la lernejo: oni devas prepari la infanon por akcepto de la nova kunloĝantino, mia fratino. Pro tio, kiam ili venis el la akuŝejo, ŝi kaj mia patrino portis al mi valizon, plenan je plej bele ilustritaj infanlibroj. La Manĝema ReĝoMi estis ravita de tiuj libroj, tiom multe, ke pli ol ses jardekojn poste, mi ankoraŭ memoras pri iliaj rakontoj, ekzemple, pri la historio de la Manĝema Reĝo, kiu volis havi manĝaĵojn por ĉiam kaj petis de sorĉisto, ke li donu manĝaĵojn, kaj la sorĉisto donis al li tiun kaldronon el kiu supo elverŝiĝis senĉese, dum la tuta tempo kaj ne eblis malplenigi ĝin, kaj ne eblis finmanĝi, kaj estis tiom da supo, ke la homoj devis naĝi sur la supo, kaj boati sur la supo ... Aĥ!, estis tiu reĝo ... Estas kelkaj koloroj de la ilustraĵoj de tiuj libroj, kiuj fiksiĝis en mia memoro kaj ĉiam, kiam mi vidas certajn akvarelojn, tiam mi aŭtomate saltas al tiu tempo de la unuaj libroj, al kiuj mi enamiĝis, kiam mi estis kvarjara infano. Poste, kiam mi jam estis en la lernejo, mi ofte vizitadis la domon de mia patra avo. Li perlaboris la panon kiel cigarfaristo, sed li krome havis librobrokantejon. Mi kredas, ke jam en la tempo, kiam mi estis infano, li laciĝis de tiu bindado kaj vendado de brokantaĵoj kaj tiam la restantaj libroj estis sur librobreto en angulo de lia granda domo. Mi kiel infano iris tien kaj trafoliumis tiujn volumojn kaj vidis la ilustraĵojn kaj multe miris. Mia unua kontakto kun tiuj partoj de la homa anatomio, kiuj ĉiam estas kovritaj, okazis sur la paĝoj de tiuj libroj. Finfine mi malkovris, ke la fabelo pri tio, ke la cikonioj portas la infanojn el Parizo, estas nur porinfana fabelo. La unua amaferoEn la lernejo mia amo al libroj daŭre kreskis. Ĉu vi memoras, kiu estis la unua libro, kiun vi tralegis de la unua paĝo ĝis la lasta? Tiu estas la unua amafero, ĉu ne? Mia estis la hispanlingva versio de libro de Jules Verne La 500 milionoj de la Begumo. Cetere, oni diras, ke li mem ne verkis, ke li ŝtelis de iu. Tio ne gravas. Ĝi estis mia unua libro. Poste mi legis multajn aliajn aventurojn, libroj venis el iama Sovetio, mi memoras kelkajn aŭtorojn: Lazar Lagin, Jakov Perelman ... Ili estis entuziasmigaj libroj por junuloj. Jam kiel adoleskanto mi komencis legi la grandajn gravajn librojn. Unu el miaj onkloj estis profesoro pri la angla kaj la franca en urbeta universitato en Kubo, kie paradokse estis pli facile aĉeti librojn ol en Havano, kaj pro tio, kaj ankaŭ pro tio, ke li estis pli bonhava ol mia familio, li ĉiam aĉetis librojn duoble, kaj sendis unu ekzempleron al mia patrino. Se mi trovis la libron interesa, aŭ se panjo insistis, ke mi legu, mi legis ĝin. Kaj tiel mi konatiĝis kun la „grandaj verkoj”: Milito kaj paco, La mizeruloj, La magia monto, kaj ankaŭ gravaj verkoj de la kuba literaturo. Estis ĉiam surpriza plezuro ricevi donacitajn librojn de mia onklo. StendhalAnkaŭ mia patrina avino signife kontribuis al mia libroamo. Ŝi cetere ne havis grandan formalan edukitecon, sed dum la tuta vivo ŝi multe emis al legado. De ŝi mi lernis, ekzemple, legi la gazetojn de la unua paĝo ĝis la lasta. En la unusola tutlanda gazeto aperis ĉiutage peceto de la longa romano La ruĝo kaj la nigro de Stendhal. Ŝi fortondis ĉiutage la paĝon kun la romanero kaj legis ĝin. Poste ankaŭ mi legis ĝin, kaj tiel mi fariĝis granda admiranto de Stendhal, kaj legis tuj poste lian fascinan libron La kartuzio de Parma. Mia avino ekkomprenis, ke por mi libroj estas io tre grava, kaj okaze de la reeldono de la tuta verkaro de José Martí, la ĉefa pensulo de la lando, ŝi decidis donaci al mi la 28 volumojn de la verkaro. Ĉiun duan semajnon mi ricevis novan libron, ĝis la tuta kolekto estis kompleta. Mi multe legis el ĝi, bedaŭrinde ne la tuton. Sed kiam mi entreprenis la tradukon de unu el liaj plej elstaraj eseoj Nia Ameriko en Esperanton mi konis la originalon preskaŭ parkere pro la ofta legado. Fotoj kaj PoemojDum la mezlerneja tempo mi loĝis en grandega domo, iama posedaĵo de riĉaj elmigrintoj al Usono okaze de la Revolucio. La garaĝo de la domo estis fermita per traboj kaj najloj, sed tra la truo de ne plu ekzistanta klimatizilo mi sukcesis grimpe eniri. Tie troviĝis ĉiuj mebloj kaj luksaĵoj de la domo, ankaŭ multaj libroj. Mi pasigis longajn horojn en tiu kaŝejo, mergita en la librojn. Unu el ili estis aperinta en Novjorko post la dua mondmilito. Ĝi havis poemojn en la angla kaj blank-nigrajn fotojn, kiuj iel rilatis al la poemoj. La nomo de la libro estis Fotoj kaj Poemoj (Poet's Camera) , kaj mi avide sorbis ĝin. Mi fariĝis tiom intima kun la poemoj, kun la mondoj, kiujn mi vidis en tiuj belegaj fotoj, ke mi gardis la libron por mi, kaj ĝi fariĝis unu el miaj plej karaj posedaĵoj. En la universitato unu el miaj samdomanoj en la studenta hejmo petegis, ke mi pruntedonu al li la libron. Mi tion faris, kaj li neniam redonis ĝin. Mi ĉiam pensis, se iam mi vizitos la vilaĝon de tiu junulo, mi nepre petos, ke li redonu al mi mian libron. Bedaŭrinde, iam mi ricevis la novaĵon, ke Tomi estas murdita de rabistoj. Ne gravas, kiom multe mi volis rehavi la libron, mi tute ne kuraĝis peti ĝin de la funebranta patrino. Bonŝance antaŭ nelonge mi trovis ekzempleron de la sama eldono, kaj nun mi gardas ĝin tre zorgeme, memore al miaj belaj infanaĝaj tagoj kaj ankaŭ memore al mia forpasinta amiko. DeprimiĝoEstas ofta onidiro, ke dum la procezo de maturiĝo ĉiam estas periodo de deprimiĝo, en kiu ni pensas, ke la mondo ne valoras, ke la vivo ne valoras, ke ĉio fariĝas griza estonteco kaj ke venos la fino baldaŭ. Mi estis iam en tia situacio, tiel ke mi perdis la emon al ĉio, sed mi ne perdis la emon al legado. Fojfoje mi trafoliumis librojn en vendejo, kaj mi trovis libron uzitan, publikigitan en 1936, Vekiĝu kaj vivu! (Wake Up and Live!) de Dorotea Brande. Mi prenis, legis, legis denove, alproprigis serioze al mi ĝiajn konsilojn kaj sukcesis forlasi la staton de deprimiĝo kaj senespero, malkovrinte la valoron de mem-helpa literaturo. Kuba SiberioKiam mi finis la universitaton, mia unua laborposteno estis en fora loko de la lando. Ni nomis ĝin la „kuba Siberio”. Mia laboro tie estis ege interesa, sed tie estis nur laboro, nenio alia por fari. Mi estas ĉefurbano, alkutimiĝinta al la brua nokta vivo de la ĉefurbo kaj jen mi en tiu kampara loko kun nenio por fari krom fumi, alkoholumi kaj seksumi ... Sed tien mi portis miajn librojn. Legado savis min de la unuaj du malsanoj kaj iel mi travivis tiun periodon. Mi revenis al Havano el nia arĥipelago Gulag, kaj mi venis al nova epizodo de mia senfina amo. Mia iama studgvidanto en la universitato invitis min kunverki libron por interesi gejunulojn pri kemio, per montrado de ravaj, sed facile fareblaj eksperimentoj. Montriĝis, ke tio estas ege laboriga tasko, dum semajnoj ni diskutis ĝis elĉerpiĝo ĉiujn detalojn, tabelojn, terminarojn. Sed fine la libro estis kompleta kaj ĝi aperis en 1984: Kemio: universo je via atingo (La Química: un universo a tu alcance). Sabato de la LibroTiutempe en Havano homoj ariĝis ĉiusabate apud la ĉefa librovendejo de la urbo La Moderna Poezio por la Sabato de la Libro. En ĝi la elstaraj aŭtoroj lanĉis siajn librojn kaj ni libroamantoj konatiĝis kun ili, sed temis ĉefe pri literaturaj verkoj, malofte temis pri scienc-tekniko. Ni estis bonŝancaj, ke nia libro estas elektita por aperi en la Sabato de la Libro, kaj mi ankoraŭ memoras kun granda emocio sidi ĉe la tablo de la aŭtoroj. Venis svarmo da homoj, venis maljunulino kun nepo kaj ŝi volis havi ekzempleron de la libro, ĉar la nepo interesiĝas pri la sciencoj, kaj mi subskribis tre fiere la paĝon de la aŭtoroj kaj redonis la libron al ili, kaj ni estis tre kontentaj. Mi ankoraŭ restas en kontakto kun mia iama profesoro, kaj ni ankoraŭ kune verkas librojn, laste sciencpopularigan libron pri la ecoj de akvo kaj revizion de la tria eldono de nia libro de 1984. DonkiĥotoKrom la unua finlegita libro, gravas memori pri la libro, kiu donis al ni la plej multan plezuron. Por mi temas pri 380 000-vorta hispanlingva originalo de Donkiĥoto. Mi estis proksimume dudek-jara kiam mi legis ĝin kaj mi nur tiam konatiĝis kun la ĉefa verko de mia denaska lingvo, sed mi malkovris ankaŭ, ke tiu geniulo, Cervantes, metis en tiun libron ĉiujn eblajn aventurojn, kiujn la homoj uzis en multaj aliaj verkoj tra la jarcentoj, ĉiuj ĉerpis vole nevole el Donkiĥoto. Preskaŭ je la fino, mi rakontu kiel mi sukcesis transdoni la darmon de libroamo al mia filo. Kiam li estis dektri-jara, li venis al mi kaj li diris, ke li enuas, ke li ne trovas ion ajn por fari, ke li malbone fartas ĉar estas enue ... Mi trankvile respondis al li: „Vidu, Abel, estas nur unusola afero, per kiu vi povas kontraŭstari kaj kontraŭbatali enuon por la tuta vivo, kaj tiu afero estas legado.” Tiuj estis magiaj vortoj, ĉar ili havis tian efikon sur Abel, ke li fariĝis leganto ĝuste en tiu momento kaj nun, 32-jara, li legas multajn librojn, kaj tre trafe sugestas librojn por ke mi legu, ekzemple Fremdulo en fremda lando (Stranger in a Strange Land) de Robert Heinlein, unu el la libroj, kiujn mi plej multe ŝatis en mia tuta vivo. Foje mi serĉis en PIV la difinon de la vorto „bibliofilo”. Laŭ PIV tio estas „amatoro de luksaj kaj raraj libroj”, Nu, mi ne estas bibliofilo, ĉar mi ne estas amatoro, mi estas amanto. Kaj ne nur de luksaj kaj raraj libroj, kio fetoras kiel tiuj kolektantoj, kiuj volas havi librojn nur por montri. Fakte la amo al libroj ne estas la amo al la fizikaj objektoj, eĉ se ili povas esti tre allogaj kaj atentokaptaj. Amo al libroj estas la amo al tiu dialogo, kiu kreiĝas trans la tempo kaj trans la distanco kun tiom da grandaj animoj, kiuj estis antaŭ ni kaj forlasis ion por ni sur siaj paĝoj. Mi ne estas bibliofilo: mi estas libroamanto! Orlando E. Raola
Kalifornio, Usono
Orlando E. Raola estas profesoro pri kemio en komunuma altlernejo en Norda Kalifornio, Usono. Li multe interesiĝas pri la evoluo de la faka lingvo kaj tiucele laboras kadre de la Akademio de Esperanto. Sekve al tiu ĉi teksto aperis letero de leganto en posta numero de MONATO.
|