Moderna vivoTABULLUDOJSkrablo en KuboEn multaj landoj la mensajn sportojn oni ofte kaj intense praktikas. Estas evidentaj la sanprofitoj kaj la socia evoluo de tiuj, kiuj praktikas ŝakludon, puzlon, krucvortenigmojn, skrablon, damludon, goon kaj aliaj. En 2005 oni komencis en Kubo praktiki skrablon kiel amuzilon, danke al iniciato de René Mesa kaj al la helpo de Eusebio Leal Splengler, historiisto de Havano en tiu tempo, kiu sugestis uzi la publikan bibliotekon Rubén Martínez Villena kiel sidejon por komunuma skrablo-projekto. En la lastaj 15 jaroj elstaris la junulo Miguel Stevens Gómez, kiu atingis la trian lokon en la monda konkurso okazinta en Havano en oktobro 2014. Sukcesa konkursoDe la 20a ĝis la 23a de julio 2022 en la kuba ĉefurbo okazis skrablo-konkurso (en hispanlingva versio), kiu arigis ludantojn el Norda Ameriko, Centra Ameriko kaj la karibia regiono. Ĉi-foje venkis Miguel Stevens Gómez, kiu ankaŭ aldonis 46 poentojn al sia „ELO” 1. Li estas nun la plej bona kuba skrablo-ludanto kaj troviĝas inter la unuaj 20 ludantoj en la mondo. La ludoĈiu ludanto klopodas gajni poentojn farante vortojn sur kvadrata tabulo dividita en 15x15 kvadratoj. La vortoj povas konsisti el du literoj aŭ pli, estas formataj vertikale aŭ horizontale kaj legeblas laŭ ĉiu direkto. Oni povas krei vortojn surbaze de aliaj jam faritaj. Ĉiu litero havas sian propran valoron. Nepra kondiĉo estas, ke ĉiu vorto devas troviĝi en la lasta eldono de la vortaro de la hispanlingva Akademio. Oni ludas skrablon en 131 landoj kaj ekzistas pli ol 30 lingvaj versioj. 1. La poento-sistemo „ELO” estas matematika metodo inventita de la hungar-devena usona fizikisto Árpád Élő (1903-1992). Ĝi utilas por kalkuli la relativan lertecon de ludantoj, ekzemple de ŝako.Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo
Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.
|