MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Noticoj

Ili konkeris sep plej altajn montojn

La advokato Arianit Nikqi kaj lia filino Mrika el la urbo Peja en Kosovo sukcese surgrimpis sep inter la plej altaj montoj de la mondo. Mrika realigis tion estante ankoraŭ malpli ol 18-jara!

Arianit nuntempe estras la nacian asocion de alpistoj de Kosovo. Li kaj lia filino surmetis ambaŭ flagojn (la albanan kaj tiun de Kosovo) sur la jenaj venkitaj montoj: Everest en Himalajo, Elbrus en Kaŭkazio, McKinley en Alasko, Punsak en Indonezio, Kilimanĝaro en Tanzanio, Akonkagvo en Argentino kaj Vinson en Antarkto.

bame
Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-30