Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KARAKALPAKOJ

Tumultoj pro ĉiutagaj zorgoj

Kiuj estas karakalpakoj? La eta karakalpaka nacio vivas en la respubliko Karakalpakio en okcidenta Uzbekio. En Uzbekio laŭtakse loĝas ĉirkaŭ 800 000 karakalpakoj, el kiuj pli ol 500 000 en Karakalpakio. La karakalpakoj konsistigas nur unu trionon de la loĝantaro en sia propra respubliko. Iliaj lingvo kaj kulturo havas similajn trajtojn kun najbaraj uzbekoj kaj kazaĥoj. La malfacile prononcebla kaj longa nomo de ĉi tiu nacio signifas laŭvorte „nigraj ĉapoj” kaj venas de la tradicia kapkovrilo de la lokaj viroj.

La historio

Por kompreni la kialojn de la krizo, oni devas reiri 100 jarojn en la pasintecon, en la tempojn, kiam bolŝevikoj eksovetiigis la vastan regionon Turkestano. La Ĥiva Ĥanato, la hejmo de uzbekaj, turkmenaj kaj karakalpakaj triboj, ĉesis ekzisti en 1920 kun la venko de la tiel nomataj junaj ĥivanoj, subtenataj kaj regataj de moskvaj komunistoj. Post kiam la lasta ĥiva ĥano forkuris al Afganio, komunistoj establis duonsendependan Ĥorezman Popolan Respublikon, kiu malaperis en la profunda landlimreformo en 1924. Tiam la sovetia registaro kreis Karakalpakan Aŭtonoman Distrikton, kiun Moskvo eltranĉis el la regiono, al kiu ĝi apartenis dum miloj da jaroj, kaj alligis ĝin al Kazaĥa Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko (ASSR). Kazaĥa ASSR formis tiam parton de Rusia Federacia Soveta Socialisma Respubliko, sekve Karakalpakio fariĝis parto de Rusio.

En 1930 la distrikto rekte subiĝis al Moskvo kaj foriris el Kazaĥio. En 1932 ĝia statuso kreskis, kaj Karakalpaka Distrikto fariĝis Karakalpaka Aŭtonoma Soveta Socialisma Respubliko, ankoraŭ kadre de la Rusia FSSR. En 1936 Moskvo fordonis Karakalpakan ASSR al Uzbeka SSR, kaj tiu decido restis senŝanĝa ĝis 1990.

Ondo de sendependiĝoj

Kiel ĉiuj aliaj sovetaj respublikoj en ĉiuj niveloj, Karakalpakio havis parlamenton, kiu nomiĝis Supera Konsilio. La karakalpaka parlamento surprize por ĉiuj aliĝis al la ondo de sendependiĝoj, kiu kreskis en la tuta Sovetio sekve de perestrojko, kaj en 1991 voĉdonis por la Deklaracio de Ŝtata Sendependeco. Tio ne signifis, ke Karakalpakio alvokis al Unuiĝintaj Nacioj agnoski la novan landon aŭ foriris el Uzbekio por ekzisti memstare. La parlamento unuflanke decidis levi la statuson de Karakalpakio al la sama nivelo kiel 15 sovetaj socialismaj respublikoj formintaj Sovetion. Laŭ la leĝo, tia deklaracio ne validis, ĉar la sola povo rajtigita por fari ŝanĝojn en la sovetia ŝtatkonstruo estis la Supera Soveto („Konsilio”) de Sovetio. Tamen la ŝanĝo mem gravegis por la karakalpaka memestimo – unuafoje kreiĝis tre malproksima, antaŭe neimagebla, sed nun jam sentebla, eblo por plena sendependeco – rajto, kiun havis nur 15 sovetaj respublikoj (almenaŭ teorie, enskribita en la konstitucio).

Referendumo

La parlamentanoj antaŭvidis ja la vojon por atingi sendependecon: popola referendumo de ĉiuj loĝantoj de Karakalpakio. La 11an de novembro 1991 la karakalpaka Supera Konsilio kreis postenon de prezidento de la Karakalpaka SSR. Tio ne daŭris longe, ĉar la 20an de junio 1992 sekvis nova-malnova reformo, kaj parlamentanoj likvidis la prezidentan postenon por fari la estron de la Supera Konsilio ĉefo de la respubliko.

Simboloj

Ĉiuj ĉi detaloj montras, ke en tiu freneza tempo ne gravis la estonta ŝtatfunkcieco, pri kiu neniu havis scion aŭ sperton – eĉ lokaj juristoj kaj politikistoj neniam profunde kaj objektive studis la teorion de ŝtatkonstruado, kaj tiaj konceptoj kiel disigo de potencoj, sendependa loka administrado, regado de leĝo ktp estis tute nekonataj kaj nekompreneblaj. Kio gravis, estis simboloj, nomoj kaj dokumentoj.

Alia demando estis la povo sendependiĝi. Karakalpakio neniam antaŭe estis sendependa, laŭ nunaj komprenoj de tiu koncepto, kaj neniam povis aŭ devis decidi por si mem pri ĉiutagaj ekonomiaj aŭ politikaj aferoj. La karakalpaka nacio ne havis tradiciojn de ŝtatiĝo. La naturkondiĉoj estas ege malfacilaj. Pli ol 85 elcentojn de la lando kovras sabla dezerto, kaj tia procentaĵo senĉese kreskas sekve de salventoj el Arala Maro aŭ, pli precize, el la malaperigita Arala Maro.

Ekologia katastrofo

Multaj jaroj da koloniado fare de la rusa kaj sovetia imperioj ligis la landon forte kaj neeskapeble al Rusio kaj Uzbekio, fakte tiel forte, ke la karakalpaka ekonomio ŝrumpis ĝis kotona kultivado kaj kripla nutraĵindustrio. Eĉ pli malbone, la kotona kultivado en la supra fluejo de Amudarjo senigis la tutan Karakalpakion de akvo kaj rezultigis ekologian katastrofon. La plej bona ilustraĵo de ĉi tiu afero estas la videbla, seka marfundo de Aralo kun starantaj rustiĝintaj fiŝkaptistaj boatoj.

Ĉu la cirkonstancoj povus esti pli malbonaj? Bedaŭrinde, jes. Dum sovetiaj tempoj la moskva armeestro establis sur unu el la aralaj insuloj kun esperiga nomo Reviviĝinsulo vastan biologian kaj kemian eksperimentejon. La regiono batalas kontraŭ la efikoj de ĉi tiu aktivado eĉ nun, pli ol 30 jarojn post kiam la rusia armeo forlasis la detruitan eksperimentejon lasante tie tunojn da mortigaj bakterioj kaj danĝeraj kemiaj substancoj.

Stranga necerteco

En 1991 kaj 1992 Karakalpakio troviĝis en stranga necerteco – nek sendependa lando, nek normala distrikto de Uzbekio. En 1993 la aŭtoritatoj en Taŝkento kaj Nukuso (ĉefurbo de Karakalpakio) subskribis interkonsenton pri dudekjara periodo, dum kiu Karakalpakio devos resti parto de Uzbekio, sed kun propraj parlamento, registaro kaj konstitucio, konservante la nomon de aŭtonoma respubliko. Ambaŭ flankoj konsentis okazigi en 2013 en Karakalpakio referendumon kun unu sola demando pri plena sendependeco aŭ daŭra unio sen iuj ajn tempolimoj. Kompreneble, dum la regado de la tiama prezidento de Uzbekio, Islam Karimov, neniu eĉ menciis, ke la tempo venis por plenumi la interkonsenton, kaj ĉio restis senŝanĝa.

Por kompreni la pensmanieron de la karakalpakoj indas emfazi, ke dum la lastaj tridek jaroj Karakalpakio ne vidis iun ajn separatisman aktivadon. Eĉ Daŭletbaj Ŝaŝmetov, la unua kaj sola prezidento de la respubliko, kiu ofte esprimis sian esperon pri la estonta karakalpaka sendependeco, neniam ekigis movadon aŭ partion por agi tiucele.

Kio kaŭzis la tumultojn?

Dum la ĉi-jara printempo la uzbeka prezidento anoncis komencon de reformo, sed la ideon prezentis publike ne li, sed lia partio, la reganta Liberal-Demokrata Partio de Uzbekio, la 16an de majo 2022. La sekvan tagon parlamentanoj el tiu partio, kun siaj kolegoj el la due plej granda partio Milij Tiklaniŝ (Nacia Renaskiĝo) transdonis la reformprojekton al la parlamentestraro, kaj jam la 20an de majo en la parlamento kreiĝis komisiono pri konstituciaj ŝanĝoj. La reformo oficiale startis la 24an de majo per publikigo de novaj proponitaj redaktaĵoj kaj amendoj por, kiel oni anoncis, plene malferma kaj larĝa popola diskuto.

Konstitucia reformo

Inter politikaj analizistoj regas konvinko proksima al certeco, ke la ĉefcelo de la konstitucia reformo estas plilongigo de la prezidenta periodo de la ĝisnunaj kvin jaroj ĝis sep, sed iu decidis plaĉi al la ŝtatestro kaj plifortigi la centran potencon de Taŝkento kaj senigi Karakalpakion de ĝia simbola aŭtonomeco. La proponitaj ŝanĝoj estis gravegaj. En la nuna 17a ĉapitro, kiu pritraktas sole Karakalpakion, ni legas interalie:

Artikolo 70: Suverena Respubliko Karakalpakio estas parto de Respubliko Uzbekio.

La suvereneco de Respubliko Karakalpakio estas protektata fare de Respubliko Uzbekio.

Artikolo 74: Respubliko Karakalpakio havu rajton forlasi Respublikon Uzbekio surbaze de tutpopola referendumo de la popolo de Karakalpakio.

La proponata teksto de Artikolo 70 estas: Respubliko Karakalpakio estas parto de Respubliko Uzbekio. Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj sekurigataj en la Konstitucio kaj en la leĝoj de Respubliko Uzbekio estas sekurigataj sur la teritorio de Respubliko Karakalpakujo.

Kaj Artikolo 74: Respubliko Karakalpakio sur sia teritorio plenumas la leĝdonan, ekzekutivan kaj jurisdikcian potencojn, konforme al la Konstitucio kaj la leĝoj de Respubliko Uzbekio, la Konstitucio kaj la leĝoj de Respubliko Karakalpakio. La supera oficisto de Respubliko Karakalpakio estas la estro de la Ĵogargi Keneŝ (Parlamento) de Respubliko Karakalpakio.

Tio signifas, ke ĉiuj mencioj pri aŭtonomeco aŭ suvereneco malaperis, kaj la respubliko devus fariĝi ordinara regiono de Uzbeko, kun sensenca, malplena konstitucio kaj marioneta parlamento. La 26an de junio karakalpakaj sociaj amaskomunikiloj ekpleniĝis per koleraj kaj furiozaj komentoj kaj alvokoj al protestoj kontraŭ la proponataj ŝanĝoj. Neniu oficisto, nek en Nukuso, nek en Taŝkento, reagis.

Kio okazis poste?

La 1an de julio centoj da homoj kolektiĝis sur la stratoj de Nukuso kun karakalpakaj flagoj en la manoj kaj protestsloganoj kontraŭ la konstituciaj amendoj. Daŭletmurat Taĵimuratov, sendependa ĵurnalisto, bloganto kaj senĉesa kritikanto de konataj uzbekaj personoj pri ties supozata malrespekta sinteno al la karakalpakoj, anoncis, ke li ricevis permeson de la aŭtoritatoj okazigi la 5an de julio pacan mitingon. Baldaŭ post ĉi tiu parolado civile vestitaj personoj kaptis lin. Li tamen restis en la policejo mallonge kaj povis reiri hejmen. Irante reen Taĵimuratov afiŝis kelkajn mesaĝojn en la amaskomunikilo Telegramo. En la unua li diris, ke li sentas sin sekura kaj fartas bone, en la dua li rakontis, ke iaj gravuloj el la ministrejo pri internaj aferoj telefonis kaj ĉantaĝis lin postulante, ke li tute ĉesigu sian aktivadon. Taĵimuratov sukcesis fari en la urba ĉefplaco paroladon kun la estro de la karakalpaka parlamento kaj ... malaperis.

Interreto blokita

Tiam komenciĝis mitingoj ne nur en la karakalpaka ĉefurbo, sed ankaŭ en multaj aliaj urboj. Indas mencii, ke forestis iuj ajn separatismaj sloganoj aŭ naciisma retoriko. Tuj la aŭtoritatoj limigis la aliron al Interreto, sed tio ne malhelpis la komunikadon inter la partoprenantoj. En la stratoj aperis aldonaj policaj kaj armeaj unuoj senditaj el aliaj uzbekaj regionoj. Samtempe ĉiuj informoj pri mitingoj kaj komenciĝantaj tumultoj estis blokataj. Laŭ longa tradicio, ankoraŭ de la sovetiaj tempoj, lokaj amaskomunikiloj silentis pri la situacio kaj montris multnombrajn elsendojn pri folkloro, dancoj kaj muziko. Aperis unua deklaro de la Ministrejo pri Internaj Aferoj, kie oni klarigis la kialon de la tumultoj: netaŭga kompreno de la konstituciaj reformoj en la respubliko.

Polico rebatas

Se juĝi el la mallongaj videaĵoj en Interreto, la ĉefa mitingo okazis apud la parlamentejo. La polico uzis fumbombojn, kaŭĉukajn kuglojn, akvokanonojn kaj larmigan gason. Multaj civiluloj estis vunditaj kaj – verŝajne – mortigitaj.

La 2an de julio la streĉiteco daŭris. Multaj homoj alvenis en Nukuso el ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj – laŭ oficialaj raportoj – provis perforte okupi la flughavenon, malsanulejon kaj policejon. Haveblaj filmetoj montras, ke en tiu momento la amaso fariĝis agresema. En la ĉirkaŭaĵo flugis brulboteloj kaj ŝtonoj. Oni atakis policanojn kaj forprenis iliajn ekipaĵojn kaj armilojn. Ĉiuj ĉefvojoj al Nukuso estis blokitaj, neniu povis eniri la urbon aŭ forlasi ĝin. En ĉiuj vojkrucoj stariĝis kontroltransirejoj kaj multaj homoj trafis en policajn ĉelojn. Interreto, poŝtelefona reto, bankaŭtomatoj ne funkciis.

Ŝanĝproponoj nuligotaj

Vespere la karakalpakaj aŭtoritatoj anoncis, ke, laŭ kolektitaj informoj, la 1an de julio okazis puĉprovo fare de la homamaso kunveninta antaŭ la parlamentejo. Kaj la uzbekia prezidento, Ŝavkat Mirzijojev, kaj la ĉefministro, Abdula Aripov, alvenis en Nukuso, kie la prezidento anoncis, ke ĉiuj konstituciaj ŝanĝproponoj pri Karakalpakio estas nuligotaj. Dum eksterordinara kunveno kun karakalpakaj parlamentanoj Mirzijojev, videble montrante koleron, diris: „Vi mem proponis tion, vi mem voĉdonis por tio, vi mem akceptis tion, vi mem subskribis la proponon! Se io estis malĝusta, mi ĉiam pretas; kial neniu alvokis min por interparoli, por informi?” Samtempe sur la stratoj policanoj uzis armilojn kaj mortpafis multajn homojn.

Mortintoj kaj vunditoj

La 3an de julio la uzbeka prezidento deklaris krizostaton por unu monato, kun vespera kaj nokta elirmalpermeso. La 20an de julio la aŭtoritatoj antaŭtempe nuligis ĝin. La prezidento revenis al Taŝkento, sed la saman tagon flugis reen al Nukuso por gazetara konferenco, kie li agnoskis la morton de pli ol dek civiluloj kaj kelkaj policanoj, samtempe akuzante la homamason pri detrua agado kaj agresemo. Laŭ oficialaj informoj, dum la tumultoj 18 homoj mortis (poste la nombro kreskis ĝis 21, ĉar tri homoj mortis pro vundoj en malsanulejo), 243 homoj suferis diversajn vundojn, inter ili 38 policanoj, kaj 516 homoj estis arestitaj. La oficialuloj deklaris, ke en la sango de plej multaj mortigitoj troviĝis narkotaj kaj alkoholaj spuroj. La prezidento mem opinias, ke la tumultoj ne okazis spontanee, sed estis pretigataj de eksteraj fortoj dum multaj jaroj ...

Ĉiutagaj zorgoj gvidis al tumultoj

La tumultoj kaj malordo en Karakalpakio okazis, ĉar iu en Taŝkento volis fari politikan donacon al la prezidento kaj tute ne komprenis la situacion en la aŭtonoma respubliko. Fiksante, ke la ĉapitro pri Karakalpakio en la konstitucio ne estas ŝanĝota, la prezidento kuracis la simptomaron, sed ne la malsanon. La uzbeka prezidento tre bone scias, ke neniuj eksteraj fortoj volis malstabiligi la landon, kaj neniu dum longaj jaroj pretigis la tumultojn, kies kialoj estas pli multaj kaj pli facile kompreneblaj, eĉ por politikistoj.

La homoj laciĝis de la multaj problemoj de la ĉiutaga vivo – senlaboreco, malriĉeco, korupto, senĉesa ekonomia krizo, senpuneco de lokaj aŭtoritatoj, oficiale disvastigataj mensogoj ktp. Ampleksa senespero kompare kun interretaj bildoj de normala, kvankam eble ne riĉa, sed almenaŭ sata, vivo en aliaj landoj, naskas frustriĝon kaj streĉon, kiujn la homoj ne plu povas elteni. La ellasilo povas esti kio ajn, eĉ malgranda kialo, kaj la ŝtato devas tuj ege klopodi por reatingi fragilan pacon kaj neniam sukcesas fari tion sensange.

La protestondoj okazintaj januare en Kazaĥio, maje en taĝika Monta Badaĥŝano kaj julie en uzbeka Karakalpakio, montras, ke tiaj sentoj estas komunaj en la tuta regiono, kaj sen veraj politikaj kaj ekonomiaj reformoj tumultoj fariĝados pli kaj pli oftaj, pli kaj pli perfortaj, pli kaj pli malfacile subpremeblaj.

Maksat KUDAJBERGEN

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 24.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Maksat Kudajbergen el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03