PolitikoGORBAĈOVLi igis la mondon pli bonaEstas politikistoj ŝajne gravaj dum sia epoko, kiuj poste montriĝas en historia perspektivo malgrandaj, sensignifaj. Ekzistas aliaj politikaj figuroj, kies agado kaŭzas ambiguan reagon kaj eĉ akran malakcepton de ilia politiko, dum ili estas ĉe la potenco, sed kies grandega historia signifo post jaroj evidentiĝas kaj pligrandiĝas. Gorbaĉov apartenas al ĉi-lastaj figuroj. Atingoj de bona homoDum la vivdaŭro de Gorbaĉov kaj post lia morto, multaj notis tiujn atingojn de lia politiko, kiaj estis la fino de la Malvarma Milito kaj la falo de la „fera kurteno”, la ĉesigo de vetarmado, la nekontraŭstaro per militforto al la libereco de la landoj de Orienta Eŭropo, la reveno el ekzilo de akademiano Saĥarov kaj la liberigo de la politikaj malliberuloj, la retiro de trupoj el Afganio, la forigo de cenzuro, la politiko de glasnost („publikeco” en la rusa), la libervola rezigno pri la potenco ktp. Gravas ankaŭ rimarki, ke por la unua fojo inter la gvidantoj de Sovetunio Gorbaĉov aperis kiel bona homo, kiu, interalie, tre amis sian edzinon Raisa, kaj ne kaŝis tion. ErarojKompreneble li ankaŭ faris erarojn. Li provis savi Sovetunion, kaj tiam bedaŭrinde estis viktimoj dum la tragikaj eventoj en Tbiliso, Bakuo, Vilno, Rigo kaj kelkaj aliaj lokoj. Ekzistis ankaŭ forta opozicio al lia politiko, kaj eĉ okazis puĉo kontraŭ li. Mi persone ne ŝatis la nedecidemon de Gorbaĉov pri reformoj, kaj fine de la 80aj kaj fruaj 90aj jaroj mi subtenis Boris Jelcin. Sed tiam kaj nun mi komprenas kaj aprezas la historian signifon de la politiko de Gorbaĉov. Li faris la unuan, plej malfacilan paŝon al demokratiigo de la socio. Kaj sen tiu ĉi unua paŝo, la postaj paŝoj, kiuj kondukis al la detruo de la totalisma sovetia sistemo, ne estus okazintaj. Respekto kaj dankemoMi volas ankaŭ rakonti mian personan historion por klarigi, kial mi iris al la funebra ceremonio de Gorbaĉov en Moskvo por honori lian memoron kaj esprimi al li mian respekton kaj dankemon. Libere paroliDanke al la libereco de parolado enkondukita de Gorbaĉov, antaŭe malpermesitaj libroj komencis esti eldonitaj, kaj libera diskuto disvolviĝis en la socio. Tiutempe mi provis legi preskaŭ ĉion ĵus eldonitan, lernis la veran tragikan historion de mia lando kaj korektis mian cerbon, fuŝitan de sovetia propagando. Danke al perestrojko mi stariĝis kiel persono kaj kiel civitano. Libere vojaĝiDum la regado de Gorbaĉov estis permesita libera vojaĝo eksterlanden, kaj mi, ĵus fininte mallongan kurson de Esperanto, veturis en 1990 al Zagrebo (en la tiama Jugoslavio, nuna Kroatio) kaj vizitis Esperanto-klubon tie. Tiu estis mia unua paroladpraktiko kaj ĝi inspiris min. Libere entrepreniGorbaĉov permesis liberan entreprenadon, kaj mi fondis privatan vojaĝagentejon, kiu komence okupiĝis pri Esperanto-turismo, kaj poste specialiĝis pri la nordiaj landoj. Dum 29 jaroj mi laboris en la kampo de internacia turismo, vizitis multajn landojn kaj vidis la mondon. Antaŭ Gorbaĉov tio estus neebla. Pli bona vivoTiel, mi dankas al Gorbaĉov, ke li donis al ni ĉiuj liberecon kaj vere igis la mondon pli bona, same kiel mian vivon. P.S. Bedaŭrinde, nun en Rusio okazis preskaŭ kompleta revizio de ĉiuj atingoj de Gorbaĉov kaj regas „mal-Gorbaĉov”. Aleksej SALOMATOV
korespondanto de MONATO en Rusio
|