PolitikoĈILIONe al la nova konstitucioAntaŭ tri jaroj okazis en Ĉilio grandaj tumultoj kaj protestoj kontraŭ la aktuala konstitucio de 1980 (t.n. „de Pinochet”, ĉar promulgita dum la diktaturo), kaj ĉirkaŭ 80 % de la voĉdonantoj esprimis la deziron anstataŭigi ĝin. En decembro 2021 la loĝantaro elektis la maldekstrulon Gabriel Boric kiel prezidanton. La 4an de septembro 2022 okazis referendumo, per kiu la ĉilianoj malakceptis novan tekston pretigitan de konstitucia kunveno. ArgumentojLa politika kampanjo estis granda kaj intensa: ambaŭ partioj, la akceptema kaj la malakceptema, parolis kaj diskutis pri la graveco de la referendumo. La unua grupo ĉefe evidentigis la rolon de nova konstitucio por trakti sociajn kaj ekologiajn problemojn, kiaj estas longa senpluveco, malgrandaj pensioj, neegala aliro al kuracado ktp. Kontraŭe, la malakceptemuloj argumentis pri la necerteco kaj radikaleco de la grandaj politikaj reformoj (kiel ekzemple la deklarado de Ĉilio kiel plurnacia ŝtato aŭ la forigo de la senato), kaj ankaŭ polemikis pri la konstitucia kunveno kaj pri la konduto de la rivaloj, menciante ekzemple la maldekstran partoprenanton, kiu dum sia elektadkampanjo mensoge deklaris sin malsana pro leŭkemio. Skandala estis ankaŭ la „spektaklo” dum oficiala kunveno en Valparaíso, kie transvestulo el la grupo Las indetectables (La nespurebluloj) eltiris ĉilian flagon de sia anuso antaŭ la spektantoj, inter kiuj estis infanoj. Deva voĉdonadoLa voĉdonado okazis sen problemoj, kaj la rezultoj alvenis rapide – tio estas kutima afero en Ĉilio. Nur du horojn post la fino de la voĉdonado oni eksciis, ke la opcio „malakcepto” venkis per 63 %. Partoprenis 85 % de la rajthavantoj, la plej granda procentaĵo ekde la referendumo de 1988, kiu eloficigis Pinochet. Tio ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto, ke la parlamento preskribis devan voĉdonon kun aŭtomata enskribiĝo de la tuta loĝantaro. Estonteco de la reformojLa rezulto ĝojigis dekstrulojn kaj kelkajn maldekstrulojn, kiuj subtenis la malakcepton, dum ĝi estas granda malvenko por la reformistoj. Antaŭ la referendumo la registaro asertis, ke la konstitucia ŝanĝo estas tre grava por la plenumado de ĝia programo, kaj nun evidente Gabriel Boric devas traktadi kun la opozicio kaj malgrandigi siajn aspirojn. Eblaj kialojMalfacilas aserti kun certeco, ĉu la ĉilianoj malakceptis pro misinformo aŭ pro malfavoreco al la registaro, ĉu oni taksis la novan konstitucion pli malbona ol la nuna – eĉ se ĉi lasta ne estis farita demokratie kaj ĝi havas artikolojn, kiuj deklaras, ekzemple, ke la permesoj pri ekspluatado de akvo donas eternan rajton super ĝi al la posedanto, kiu povas aĉeti kaj vendi ĝin senrestrikte, eĉ okaze de ekstrema senpluveco, pro kiu suferas regionoj de Ĉilio. Neniu scias nun, kio okazos en la konstitucia procezo: la politikistoj klopodas atingi interkonsenton por alia nova konstitucio, sed multaj homoj argumentas, ke Ĉilio bezonas solvon de praktikaj problemoj kiel inflacio kaj krimo 1, kaj ke sekureco estas pli grava ol ekzemple mediprotektado, indiĝenaj rajtoj, GLAT-aj rajtoj ktp. BedaŭrojVero estas, ke ĉilianoj sentas la konstitucian procezon kiel fiaskon. La voĉdonintoj favore al la nova teksto nun bedaŭras la komunikajn erarojn en la kampanjo; la malakceptintoj dume pensas, ke Ĉilio malŝparis rimedojn dum granda krizo kaŭzita de la pandemio kaj de la internacia situacio. Necerteco daŭras en Ĉilio nun pli ol en 2019, kiam grandaj protestoj komencis procezon por nova konstitucio, kiun la popolo mem malakceptis tri jarojn poste. 1. Lukto kontraŭ krimo estas nun speciale zorgata. La nombro de murdoj malpliiĝis signife – ĉirkaŭ -30 % inter 2021 kaj 2022.Leonardo ARAYA
korespondanto de MONATO en Ĉilio
Leonardo Araya estas studento pri sociologio.
|