PolitikoBRITIOLa avinjo forpasisLa reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando mortis, tamen ŝi vivos ĉiutage sur malnovaj moneroj kaj bankbiletoj, en televidaj programoj ktp. Ŝi surtroniĝis en 1952: Elizabeto estis do LA monarkio, ĉar la plimulto de la loĝantaro ne spertis (aŭ jam ne memoras) la regadon de ŝiaj antaŭuloj. Avino de la nacioLa monarkio estas atmosfera, etosa – ni vidis la reĝinon en filmetoj, ŝian vizaĝon sur la mono kaj kristnaske ŝiajn elsendojn per televido. Kiam ŝi proksimiĝis al la morto, en Tvitero oni skribis, ke Elizabeto estis kiel la avinjo de britoj (tio estas eĥo de la vortoj de Laura Clancy, sociologo kaj verkisto, kiu asertis, ke la reĝino estis por la britoj „maljuna virino kun la mansaketo, la avino de la nacio”). Por multaj homoj, tio estis Elizabeto. Ne grandega, fortega virino, kiu regis landojn kaj koloniojn, sed afabla, familia ulino. „Monarko estas familiano”: tiu ĉi esprimo bone spegulas la sintenon al ŝi. Monarkio denove centraBritoj malofte pensas pri la monarkio, tamen kiam la reĝino mortis, la konsento plisolidiĝis. Princo Karlo iĝis Reĝo Karlo la 3a, kaj la „malgranda” monarkio iĝis denove granda, videbla, kaj evidenta. Post jaroj da foresto en la brita menso ĝi iĝis – nur en du semajnoj – centra kun grandaj aranĝoj, granda entombigo kaj granda kronado. Kia estonteco?Post la elizabeta epoko, kia estas la nova monarkio? Ĉu ĝi povos ekzisti daŭre, post kiam la nova reĝo aperos sur la brita mono, en televidaj kristnaskaj elsendoj, sed ne profitos de la favoro de la loĝantaro kiel tiu de Elizabeto? KontraŭdirojNun evidentiĝis kelkaj kontraŭdiroj en la koro de la brita demokratio. Du tagojn antaŭ ol Elizabeto mortis, ŝi enoficigis novan ĉefministron, Liz Truss. Tamen, nur la membroj de la Konservativa Partio elektis ŝin, do la neelektita monarko enoficigis nepublike elektitan ĉefministron. La reĝo estas ĉefo de la Eklezio de Anglio, kiu havas neelektitajn membrojn en la Ĉambro de Lordoj. Dum mi skribas, la parlamento ne kunvenas: la energio-krizo, la plialtiĝo de la kostoj kaj la terurega invado en Ukrainion ne estas temoj priparolataj. Policistoj dume arestis la protestantojn, kiuj havis tabulon kun la diraĵo „Li ne estas mia reĝo”. Tom SULLIVAN
Anglio
Thomas Sullivan estas verkisto kaj doktoriĝa studento pri socia antropologio.
|