PolitikoINTERVJUOSvislando, ĉu modelo por Japanio?Svislando kaj Japanio unuarigarde ŝajnas vere diversaj landoj, sed ĉu la unua povas esti modelo por la alia? Takasi Isikawa analizas la temon. MONATO: Kiel japanoj idealigis la svisojn? Oficialaj japan-svisaj rilatoj establiĝis en 1864. En la azia lando dum longa tempo tiu eŭropa estis idealigata per du fikciaj personoj, nome Wilhelm Tell kaj Heidi. Post la Restaŭro de Meizi en 1868 Japanio klopodis rapide modernigi sin kaj serĉis ian ŝtatan modelon de sia estonteco. Situante najbare de la grandega Ĉinio, kaj alfrontante minacon de koloniado de Britio, Francio, Usono kaj Rusio, la japana popolo sentis sin malgranda inter ili. En tia situacio Vilhelmo Tell, simbolo de kuraĝo, sendependiĝo kaj defio al aŭtoritato, estis ankaŭ heroo por japanoj. Heidi longe kaj multe helpis desegni Svislandon kiel pacan kaj pastoralan landon. La origina romano estas Heidi's Lehr- und Wanderjare (La migro- kaj lernojaroj de Heidi) verkita de Johanna Spyri en 1880. Post kiam en 1920 Nogami Yaeko, la unua en Japanio, tradukis ĝin el la angla, tiu ĉi fikcia persono famiĝis kaj ĝis nun publikiĝis pli ol 100 tradukitaj romanoj, simpligitaj rakontoj, bildolibroj, teatraĵoj, animacioj. La animeo de Heidi televidigita en 1974 estis granda sukceso, kaj poste estis tradukita en 20 lingvojn kaj ankaŭ elsendita en multaj landoj. Sed la tradukinto Nogami, fama verkistino kaj feministo, vizitante Svision, trovis, ke tiu lando produktas kaj eksportas armilojn, kaj estis seniluziigita pri la paca kaj pastorala bildo. MONATO: Jes, vi pravas. Unuflanke Svislando proponas sin por akcepti porpacajn renkontiĝojn, kiel tiun de Biden-Putin en 2021, sed aliflanke vendas armilojn. Multaj svisoj grumblas kontraŭ tiu paradokso. Ĉe kiuj politikistoj la svisa modelo ŝajnis plej alloga? En 1904 Abe Isoo, sociala demokrato eldonis la libron Ideala Lando en la Mondo, Svislando. Sep jarojn poste Utimura Kanzo, kristano, kiu fondis „seneklezian” sekton, publikigis Rakonto pri Danio. Por ambaŭ civitanaj gvidantoj Svislando kaj Danio estis malgrandaj landoj sen naturaj resursoj, sed riĉaj, pacemaj, nehegemoniismaj landoj. Ili prezentis la vojon de reformado de malsupre kaj montris al la japana popolo modelon por japana estonteco. Sed Japanio elektis alian vojon de reformado desupre laŭ la modelo de Prusio kaj teritorian ekspansion. Ĝi invadis aziajn landojn, defiis la mondon, kaj fiaskis. Post la milito, en 1947, Japanio establis novan konstitucion, kiu difinis rezignon pri milito kaj armado. Ĝuste tiam iĝis denove aktuala la svisa modelo. Ne malmultaj politikistoj kaj kleruloj insistis, ke Japanio celu eterne nearmitan neŭtralecon, samkiel Svislando, kvankam la svisa neŭtraleco baziĝis kaj ankoraŭ baziĝas sur armado kaj deva militservo. Eĉ Douglas McArthur, la ĉefkomandanto de la okupa armeo de la aliancanoj, iam komentis, ke Japanio estu Svisio en Oriento. MONATO: Kio okazis poste? Japanio iom post iom rearmiĝis pro la komenco de la malvarma milito kaj pro la eksplodo en 1950 de la korea milito. La ŝtata ideo de la svisa modelo post nelonga daŭro malaperis. Ekde la 1960aj jaroj la japana ekonomio rapide kreskis, kaj Japanio fariĝis granda ekonomia potenco. Pro tio la japana popolo jam ne konsideris sin malgranda. MONATO: Tiam la svisoj rigardis la japanojn kiel rivalojn, ĉar ili produktis horloĝojn kaj per tio konkurencis. Kiel fartas hodiaŭ la japana ekonomio? Japanio nun staras ŝajne perpleksigite kaj konfuzite, ne sciante kion fari. Post tridek jaroj la alta ekonomia kreskado kaj prospero ĉesis, kaj la rezultoj de la sekvantaj tridek jaroj de stagnado turmentadas Japanion. La centro de peza industrio moviĝis al aliaj aziaj landoj, kaj restas nur preciza maŝinindustrio. Kaj menciindas, ke troviĝas ankaŭ grandaj turismaj resursoj, alloga naturo, longa historio kaj ekzota kulturo. La ekonomia strukturo dependa de turismo kaj maŝinindustrio similas al tiu de Svisio. La registaro antaŭvidis, ke en 2020 Japanion vizitos 40 milionoj da eksterlandaj turistoj, sed pro la kronvirusa pandemio nur 4,1 milionoj vizitis ĝin. Kvankam Japanio sub la traktato pri Sekureco kun Usono, armadas sin kontraŭ Nord-Koreio kaj Ĉinio kiel hipotezaj malamikoj, neniel malatentebla estas la ekonomia rilato kun Ĉinio. Kvazaŭ inter amboso kaj martelo, Japanio devas barakti kaj pluvivi. Por tio eble indas lerni el la spertoj kaj diplomatiaj manovroj de Eŭropo inkluzive de tiuj de Svislando. MONATO: Vi mencias Nord-Koreion, malgrandan sed danĝeran landon. Vi mencias Ĉinion, gigantan ambician ŝtaton. En via regiono certe tiuj landoj estas gravaj. La situacio en Eŭropo estas iom malsama. Antaŭe Eŭropo ludis tre gravan rolon tra la historio, sed nuntempe ĝia graveco velkas, Eŭropa Unio ne sukcesas havi komunan klaran eksteran politikon. Rusio, Usono, Ĉinio tenas la mondon en siaj manoj. Svislando en tia kunteksto estas preskaŭ sensignifa. Nur eble la urbo Ĝenevo, kun la sidejo de Ruĝa Kruco kaj la ĉefa eŭropa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj, donas al ĝi ian ne-nulan rolon. Svislando estas federa lando el 26 ŝtatetoj nomataj „kantonoj”. Ĉu tiu modelo estas aplikebla al via lando? Ankaŭ pri enlanda politiko Japanio, kies demokratio dekadencadas kaj ŝanĝiĝis en nuran elektadon de parlamentanoj, povas lerni multe el Svislando. Miaopinie la karaktero de la svisa politiko konsistas el rekta demokratio kun referendumoj kaj loka aŭtonomeco. Bedaŭrinde multaj japanoj ŝajne rikanas, dirante, ke la politiko de Svislando, kies loĝantaro estas 8,6 milionoj, ne kompareblas kun tiu de Japanio kun 120 milionoj. Mireille GROSJEAN
Svislando
|