MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KANADO

Nova popolisma partiestro

La 10an de septembro la Kanada Konservativa Partio elektis kiel partiestron la 43-jaraĝan politikiston Pierre Poilièvre [pŭaliévr]. Konsiderata kiel liberecano kaj popolisma demagogo de amaskomunikiloj, li mem taksas sin „vera konservativulo”. Kelkaj nomis Poilièvre la kanada Donald Trump pro liaj manieroj kaj lia emo ataki siajn kontraŭulojn.

Kamionistaj manifestacioj

Poilièvre estas aparte konata pro sia rolo en la pasintvintraj manifestacioj, kiam centoj da kamionistoj okupis la ĉefurbon Otavo por postuli la finon de la deva vakcinado kaj la forigon de aliaj kovimaj limigoj. Poilièvre estis tiam unu el la malmultaj politikistoj, kiuj malferme apogis la kamionistojn. Li senĝene kondamnis la sintenon de la ĉefministro Justin Trudeau, kiu rifuzadis eĉ diskuti kun la manifestaciantoj, kaj forte kritikis lian decidon deklari krizostaton, aresti la manifestaciestrojn kaj frostigi la bankokontojn de multaj el tiuj, kiuj finance subtenis la manifestaciojn.

Ne ĝusta etikedo

Malgraŭ la etikedo de dekstrulo, multaj politikaj pozicioj de Poilièvre pli similas tiujn de centrulo. Li apogas la rajton abortigi kaj samseksajn edziĝojn, kaj subtenis leĝon, kiu krimigis konvertadan terapion (provojn ŝanĝi samseksemon al aliseksemo). Li apogas la lukton kontraŭ klimataj ŝanĝiĝoj, sed kontraŭas novajn impostojn rilate forcejajn gasojn. En financaj aferoj li asertas, ke la federacia registaro fuŝis la kanadan dolaron, kaj forte kritikis la centran bankon pro tio, ke ĝi prognozis postpandemian deflacion malgraŭ evidentaj signoj de inflacio.

Poilièvre subtenas la normaligon de bitmono kaj taksas ĝin protektilo kontraŭ inflacio. Li deziras fari Kanadon la „blokĉena ĉeflando de la mondo”.

Kreska subteno

Tuj post la nomumo de Poilièvre kiel partiestro, la subteno al la Konservativa Partio en la opinisondoj kreskis de 32 % ĝis 37 % kompare kun 30 % al la reganta Liberala Partio estrata de la ĉefministro Trudeau. Tamen la maldekstrema Nova Demokrata Partio, aliancita kun la reganta Liberala Partio, ĝuas apogon de pliaj 20 %. Sekve, estas malfacile antaŭdiri la rezultojn de eventuala balotado.

daar
Daniel ARSENEAULT
Kanado


Daniel Arseneault estas advokato kaj amatora terkultivisto en Kebekio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 11.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Daniel Arseneault el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-30