SciencoMEDICINOTrakti kovimon per kontraŭinflamaj kuracilojRaporto pri ampleksa esploro kunplenumita de la Instituto pri medikamentaj esploroj Mario Negri (kun sidejo en Milano) kaj de la hospitalo Papo Johano 23a de Bergamo (eble la urbo plej drame trafita de kovimo en ĝia unua fazo) lastatempe aperis en la faka revuo Lancet infectious diseases. Ĝia titolo estas Hejmo kiel nova limo por la traktado de kovimo: la argumento por kontraŭinflamaj medikamentoj 1 ). La temo de la studo estas specifa terapio, uzanta ne-steroidajn kontraŭinflamajn kuracilojn (science NSAID), kiu, se komencata ĉe la unuaj simptomoj de kovimo, ŝajnas redukti la riskon pri enhospitaliĝo je eĉ 85-90 elcentoj. Malpli da intensiva flegadoLa interesa studo analizis la efikecon de ne-steroidaj kontraŭinflamaj kuraciloj en la traktado de mildaj kaj moderaj formoj de kovimo, por minimumigi la neceson de enhospitaliĝo: laŭ la fakuloj, la aliro al intensiva flegado fakte malpliiĝas je 80 elcentoj; la enhospitaliĝoj je 85-90 elcentoj; la tempo bezonata por la malapero de simptomoj je 80 elcentoj; la bezono de suplementa oksigeno je 100 elcentoj. PremoLa sciencistoj argumentas, ke, se la nombro de infektitoj denove supreniros en la venontaj monatoj pro nova pli danĝera aŭ pli kontaĝa varianto, ne necesos maltrankviliĝi troe: frua terapio bazita sur kontraŭinflamaj kuraciloj povos sukcese forturni la troan premon, kiun malsanulejoj spertis en la lastaj du jaroj en la plejmulto de la landoj de la mondo. 1. Home as the new frontier for the treatment of COVID-19: the case for anti-inflammatory agents .Cristina CASELLA
korespondanto de MONATO en Italio
|