MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ITALIO

Bremsi la kompetentulojn

Septembre 2022 en Italio okazis voĉdonado por la parlamento, sed multaj marĝenaj teritorioj, precipe la montaj, ne havos reprezentantojn. Kiel tio okazis?

Reformo de la parlamento

Per la konstitucia referendumo de 2020 la italoj decidis draste redukti la nombron de parlamentanoj. La nombro de postenoj en la Ĉambro de Deputitoj kaj en la Senato malaltiĝas respektive de 630 al 400 kaj de 315 al 200.

Vasta subteno

Pli ol referendumo, ĝi povus esti difinita kiel plebiscito, pro la larĝega venko de la opcio „jes”, kiu atingis preskaŭ 70 %. Ĉefa subtenanto de la reformo estis Movimento 5 Stelle (Movado 5 steloj), kiu kampanjis vekante envion kaj koleron en la voĉdonantoj per la publikigo de la altaj salajroj de la popolaj reprezentantoj. La celo de la redukto estis malpliigo de la ŝtataj elspezoj: domaĝe, la ŝparado estas nur 0,005 %.

Poste ankaŭ aliaj gravaj partioj, kiel la dekstraj Lega (Ligo), Fratelli d'Italia (Italaj fratoj) kaj la maldekstra Partito Democratico (Demokratia partio) esprimis sin favore al plimalmultiĝo de parlamentanoj. La t.n. moderuloj, Forza Italia (Antaŭen, Italio!) kaj Italia Viva (Viva Italio) ne donis voĉdonindikon al siaj partianoj. Inter la kontraŭantoj al la projekto estis nur +Europa kaj Azione (Ago).

Perditaj ŝancoj

En tutmonda kunteksto, kie ne estas malfacile renkonti landojn batalantajn por demokratio, la italoj, ĉu konscie ĉu ne, decidis redukti la nombron de siaj reprezentantoj. Rezulte multaj periferiaj teritorioj havos nur unu aŭ eĉ neniun reprezentanton en la parlamento. Tiel estas ekzemple en la provinco Belluno, kiu havas loĝantaron dek-kvarone pli malgrandan ol la municipo Romo. La sola Luca De Carlo (Fratelli d'Italia) povos aŭdigi en la senato la voĉon de la loĝantaro sojle de la vintraj Olimpiaj Ludoj de 2026, kiuj okazos en Cortina d'Ampezzo (Belluno). Neniu tion faros en la Ĉambro de la deputitoj. Simile ankaŭ marĝenaj politikaj grupoj restos for de la „palacaj ludoj”. Perdiĝas do ideoj kaj ŝancoj por konfrontiĝo esencaj por la kompleksa demokratia procezo.

Premiado de lakeoj

Tio ŝuldiĝas parte ankaŭ al tre kritikata voĉdona leĝo, la t.n. Rosatellum, karakterizita de miksita sistemo: unu triono de la seĝoj estas aljuĝataj al la gajnintoj en la unumembraj balotdistriktoj, dum la aliaj estas dividataj laŭ proporcia sistemo. La voĉdonanto ne plu rajtas elekti iun konkretan kandidaton, sed fakte nur la partion kun „blokita” listo de nomoj. La partiaj ĉefoj povas do certigi „sekurajn” lokojn por siaj fideluloj: la sistemo konsekvence premias la lakeojn, bremsante la elekton de kompetentuloj kaj lokaj politikistoj.

gibi
Giovanni BIANCHINI
Italio


Giovanni Bianchini kunlaboras kun pluraj lokaj gazetoj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 14.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Giovanni Bianchini el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-31