EseojKOMUNUMO DE NACIOJKien nun, Kanado?Elizabeto la 2a, kiu dum pli ol 70 jaroj regis ne nur super Unuiĝinta Reĝlando, sed ankaŭ super Kanado kaj pluraj aliaj landoj, forpasis en septembro. Ŝi forte interesiĝis pri Kanado, kiun ŝi vizitis 22 fojojn dum sia regado – pli ol ajnan alian landon de la Komunumo de Nacioj (Commonwealth of Nations). Hodiaŭ la ŝtatestro de Kanado estas ŝia filo: la reĝo Karlo la 3a. Li estas ŝtatestro ankaŭ, krom de Unuiĝinta Reĝlando, de 13 aliaj landoj kaj la simbola estro de la Komunumo de Nacioj. En la praktiko, tamen, la politikan povon plenumas la parlamento kaj la registaro, ne de la reĝo mem. Ne de ĉiuj membroj de la Komunumo de Nacioj (kiuj ĉefe fontas el 56 sendependaj landoj, kiuj antaŭe estis parto de la brita imperio, krom kelkaj esceptoj) la reĝo estas ŝtatestro, sed de nur 15 landoj (16 ĝis Barbado fariĝis respubliko fine de 2021). Tiujn oni povas nomi „Komunumaj Reĝlandoj” (Commonwealth Realms). La plimulto de la membraro de la Komunumo de Nacioj do tamen estas respublikoj, en kiu la ŝtatestro ne estas Karlo la 3a, sed estas ankaŭ kelkaj naciaj monarĥioj. Tra la historio, pluraj landoj, kiuj sendependiĝis, elektis fariĝi respublikoj, interalie Barato, Srilanko kaj Maŭricio. Kiel funkcias la monarĥio en Kanado?Kanado estas federacio de dek provincoj (al kiu oni aldonu tri nordajn teritoriojn), kiuj ĉiuj havas propran parlamenton kaj registaron. La reĝo estas (kiel en la aliaj landoj, en kiuj li estas ŝtatestro, krom Unuiĝinta Reĝlando) reprezentata surloke de Guberniestro Ĝenerala, persono nomumita de la monarĥo laŭ propono de la ĉefministro de la lando. La nuna Guberniestro Ĝenerala estas Mary Simon, la unua persono de indiĝena – inuka – deveno en tiu posteno. La krono estas ankaŭ reprezentata en ĉiu provinco de Leŭtenant-Guberniestro, kiu esence agas same kiel la Guberniestro Ĝenerala rilate la provincan registaron. Kial Kanado konservis la monarĥion ĝis nun? Male al multaj aliaj landoj (inkluzive de la najbara Usono), antaŭe partoj de eŭropaj koloniaj imperioj (sed simile al pluraj eksaj britimperiaj landoj), sendependiĝo estis ne evento, sed procezo en Kanado. La nuna federacia politika strukturo ekzistas de 1867, la lando akiris la rajton libere sin reprezenti en eksteraj rilatoj danke al la Statuto de Vestminstro de 1931, kaj Kanado akiris la juran kapablon modifi sian konstitucion sen aprobo de la brita parlamento en 1982. Neniam do estis unuopa, klara apartigo. Mallonge pri la britaj institucioj en KanadoKvankam la akiro de suvereneco okazis iom post iom kaj en maniero akceptita kaj eĉ akompanata de la imperia metropolo, la historio de Kanado ekde la 18a jarcento tamen estas historio de konkeroj nome de la brita krono, forpuŝantaj la tieajn indiĝenajn popolojn aŭ la posteulojn de francaj koloniistoj (aŭ kelkfoje ambaŭ samtempe, ekzemple en la okcidento de Kanado). La historio de Kanado rilate britajn simbolojn kaj instituciojn estas kontrasta: ĝi enhavas epizodojn kaj de perforto kaj de koncedoj. Britio akiris gravajn partojn de la nunaj atlantikaj provincoj de Kanado el la franca kolonio Akadio en 1713. Iom da jaroj poste, ekde 1755, la tieaj francaj loĝantoj estis perforte elpelitaj de la brita potenco. En 1763 Britio formale akiris la kanadajn teritoriojn de Francio per la Traktato de Parizo. Poste alvenis en Kanadon el la sudo multaj tiel nomataj „lojalistoj”, kiuj celis forlasi la nun sendependan Usonon por plu setli en teritorio de la Brita Imperio, ekde la fino de la 18a jarcento. De la komenco do tiu parto de la britdevena loĝantaro de Kanado forte subtenis la britan kronon. En la eksa Nov-Francio (el kiu estiĝis interalie la nuna provinco Kebekio) rilatoj estas miksitaj: post unuaj provoj altrudi britajn leĝojn kaj regon super la franca loĝantaro, por provi pacigi la franc-kanadajn loĝantojn, kaj por kontraŭi usonajn revoluciulojn, la brita krono devis en 1774 koncedi iujn rajtojn al ili, komenco de malfacila, sed finfine neniam tute rompita rilato kun britaj institucioj. La brita monarĥio estas do forte enplektita en ĉiuj evoluoj de la kanada politiko ekde antaŭ pli ol du jarcentoj kaj duono. Pluraj aldonaj teritorioj, kiuj poste fariĝis britaj (kaj poste kanadaj) estas la tradiciaj teritorioj de la tieaj indiĝenaj popoloj, kun kiuj la brita krono subskribis la tiel nomatajn „traktatojn”, per kiuj la krono akiris rajtojn en tiuj landoj. Kvankam tiuj traktatoj estas kompreneble kritikataj kiel malegalaj, ili tamen estas taksataj de pluraj simbole gravaj kaj kreis rilaton kun la krono antaŭ eĉ la fondiĝo de la nunaj kanadaj politikaj institucioj. Por pluraj indiĝenaj nacioj ili formas bazon de rajtoj kaj agnosko ĝis la nuna tempo. Pro tiu situacio, iom paradokse, ne ĉiuj indiĝenoj estas favoraj al ĉesigo de rilatoj kun la krono. La monarĥio en KebekioSensurprize la brita monarĥio ne estas tre alte taksata en Kebekio, kies loĝantaro estas ĉefe franclingva. Ekzemple dum periodo, en kiu kreskis la nacia sento en Kebekio (1960aj kaj 1970aj jaroj), okazis vizito en 1964 de Elizabeto la 2a. Dum tiu vizito estis gravaj manifestacioj kontraŭ ĝi. Tamen multe pli gravis dum la pasinta duonjarcento la debato pri sendependiĝo ol tiu pri la monarĥio mem. En la ĉiutagaj politikaj diskutoj la temo estas malofte priparolata – sed la forpaso de Elizabeto la 2a vekis novan intereson pri ĝi. Kvankam la temo ade revenas en la amaskomunikiloj, praktike malmultaj antaŭvidas baldaŭajn unuajn paŝojn laŭ la malfacila politika kaj jura vojo, kiu ebligus transiron al respubliko. Kien nun?Sentoj pri la monarĥio do estas en Kanado diversaj, tamen ja sufiĉe multaj kanadanoj pensas, ke la monarĥio ne plu taŭgas al moderna Kanado. Enketo farita printempe de 2022 sugestas, ke iom pli ol duono de la loĝantaro tra la tuta Kanado tion pensas, proporcio, kiu eĉ atingas klaran plimulton en Kebekio (71 % laŭ la sama enketo). Mallonge post la forpaso de la reĝino la ĉefministro de Kanado Justin Trudeau deklaris, ke la nunaj konstituciaj aranĝoj de Kanado estas tre stabilaj, kaj ke li havas neniun planon malfermi la temon. Kvankam aliaj landoj de la Komunumo de Nacioj fariĝis respublikoj, la historio tamen montras, ke konstituciaj evoluoj estas ĝenerale malrapidaj, aparte en Kanado, kie la konstitucio estas ja malfacile reformebla. Grave, por ŝanĝi la rolon de la monarĥio, la interkonsento kaj de la federacia parlamento, kaj de ĉiu el la dek provincoj bezonatas. Ne ekzistas forta emo malfermi tiajn kompleksajn intertraktadojn. Jam fine de la 1980aj kaj komence de 1990aj jaroj konstituciaj reformoj fiaskis, kio malfermis gravan politikan krizon. Ne estus surprizo do, se Kanado plu troviĝos inter monarĥioj almenaŭ dum la venontaj jaroj. Nicolas VIAU
Kanado
Nicolas Viau naskiĝis en Francio, sed loĝas en Kanado ekde la jaro 2000. Li studis fizikon kaj mastrumadon de la naturmedio kaj laboras en firmao, kiu fakas pri teknologio de renovigebla energio. Li verkas pri temoj lingvaj kaj politikaj (ĉefe franclingve) en sia blogo ideesmultiples.ca.
|