Moderna vivoKOSOVOSenprecedenca striko de instruistojLa lernojaro en Kosovo, kiu devis komenciĝi la unuan de septembro, ekis en la komenco de oktobro. Kaŭzis tion striko de instruistoj, kiuj per la sindikatestroj Rrahman Jasharaj kaj Vjollca Shala postulis altigon de salajroj – kies nuntempa meza nivelo estas ĉirkaŭ 500 eŭroj – je pliaj 100 eŭroj. Tion ne akceptis la registaro de Albin Kurti, kaj la ministrejo pri instruado pretigis apartan leĝon pri salajroj ĝenerale proponantan al la instruistoj salajran kreskon de 50 eŭroj kaj konstantan altiĝon de la salajroj laŭ la nivelo de la inflacio. Ĉirkaŭ 350 000 infanoj de Kosovo, inkluzive de 50 000 etuloj de la unua klaso, restis hejme unu monaton. Tio ne okazis eĉ dum la reĝimo serba de Milošević, kiam en la 1990aj jaroj fermiĝis ĉiuj albanlingvaj lernejoj, inkluzive de la universitato de Priŝtino. Plurajn jarojn albanoj paralele daŭrigis la instruadon en privataj domoj kaj per simbolaj pagoj garantiataj de albanoj loĝantaj eksterlande. Kulpuloj?Laŭ la registaro, la strikon puŝis kaj subtenis la opoziciaj partioj malvenkintaj antaŭ preskaŭ du jaroj en la ĝeneralaj balotoj. La estroj de tiuj partioj, kiuj nenion faris kontraŭ la korupto sed malriĉigis la ŝtatan buĝeton, senpacience atendas la falon de la nova registaro, kiu laŭ internaciaj raportoj estas pli sukcesa koncerne la plibonigon de la ekonomio. Sed la sindikatestroj deklaras, ke la striko estas rajto garantiata de la konstitucio kaj ne havas politikan fonon. Ili diras, ke januare 2023 la striko povos rekomenciĝi. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis pri matematiko en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|