NoticojArtefarita energi-insuloĜis 2026 oni konstruos la 5-hektaran energi-insulon „Princino Elisabeth” 1 en la Norda Maro 45 kilometrojn norde de la banurbo Oostende. Tiu ĉi monda unikaĵo servos por kolekti la energion de ĉiuj belgaj enmaraj ventoturbinoj kaj – post ia transformiĝo de la elektro – sendi ĝin tra kabloj sur la marfundo al la kontinento. En la strebo por akiri pli da energio el ne-fosiliaj energifontoj, eŭropaj landoj nuntempe en intensa ritmo konstruas ventoturbinojn por liveri elektron, ankaŭ en la maro. Enmara konstruado estas malpli facila, sed ĉar la mara vento estas pli forta, la rendimento estas pli granda. Oni grupigas tiajn elektrogenerilojn en parkojn. Nun la enmaraj instalaĵoj de la parko „princino Elisabeth” liveras 2,2 gigavatojn al Belgio. Samtempe kun la energi-insulo, oni konstruos duan parkon por duobligi la enmaran produktadon. Ĝis 2040 Belgio strebas akiri 8 gigavatojn el la maroturbinoj. Fine la insulo estos ankaŭ konektita kun britaj kaj danaj liverantoj, tiel ke interŝanĝoj eblos. La konstruaĵo konsistos el betonaj elementoj sur la marfundo, interne plenigitaj per sablo. Muroj de dudekmetra alteco protektos la instalaĵojn kontraŭ la marondoj. Ĝi havos haveneton. Ankaŭ helikoptero povos surteriĝi. Por fari la necesajn konektojn oni bezonos 300 kilometrojn da kabloj. Oni taksas la kostojn de la tuta projekto je 2 miliardoj da eŭroj. Ĉar temas pri strategie vundebla infrastrukturo, oni dediĉos grandan atenton al kontrolsistemoj per sondiloj, kameraoj kaj patrolado fare de la belgaj marpolico kaj armeo. 1. Princino Elisabeth estas la pli aĝa filino de la belgaj gereĝoj.Ivo DURWAEL
Belgio
|