MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GREKIO

Ĉu tiel aspektas sekura haveno?

En 2017 la aŭtorino atingis la insulon Samos kaj ekde tiam provis helpi la homojn, kiuj esperas trovi sekurecon en Eŭropo. Unu jaron poste ŝi komencis agi por azilpetantoj ene de la neregistara organizaĵo Samos Volunteers. Dum tiuj ĉi jaroj multo ŝanĝiĝis. Malfacilas diri, ĉu nun la situacio estas pli aŭ malpli bona.

.

La ĝangalo

Antaŭ kvin jaroj en Samos loĝis ĝis 8000 homoj en (kaj ĉirkaŭ) loko taŭga por 650: la „ĝangalo” kun ratoj, serpentoj, malpureco, varmego (somere), pluvo kaj malvarmo (vintre). En tiu ĝangalo, tuj apud urbo de 7000 loĝantoj, oni konstruis lignajn dometojn, ankaŭ preĝejojn, moskeojn, vendejetojn kaj trinkejojn.

Nova restadejo

Delonge oni parolis pri konstruado de nova barakaro. Antaŭ tri jaroj oni finfine elektis lokon 7 km for de la urbo, sur monteto. Estis anoncata realigo de moderna pura spaco, kie oni povos trovi ĉion, sen bezoni eliri el la tereno.

Ekde septembro 2021 ĝi estas realo. Loko sufiĉe granda por akcepti 4000 homojn, ĉirkaŭata de pikdrato, fermita de la oka vespere ĝis la oka matene. Dum la tago la enirado kaj la elirado estas kontrolataj. Oni atingas la urbon per aŭtobuso (1,60 eŭroj), piede (unu horon kaj duonon) aŭ per la helpo de iu neregistara organizaĵo. Ene de la kampo ankoraŭ ne estas vendejo. Estas multaj problemetoj pri la funkciado de varmigiloj, estas akvo, kiu likas en la dometojn. Pluvo formas lagetojn. Interreto ne estas sufiĉe forta por bona komunikado. La loĝejo estas multekosta, moderna, sed ŝajnas, ke samtempe oni provis ŝpari monon.

Ĉu ĝi estas karcero aŭ sekura haveno, kiu povos helpi homojn, kiuj multe suferis, komenci novan vivon en Eŭropo? Ankoraŭ ne eblas diri ...

Annie GRENTE
Grekio


Annie Grente kun „Samos Volunteers” helpas homojn, kiuj esperas trovi sekurecon en Eŭropo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 10.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Annie Grente el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-31