MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Noticoj

Kafkecaj proceduroj strangolas bankon

NewB, projekto lanĉita jam en 2011, komence de 2020 finfine akiris banklicencon (MONATO 2020/04, p. 16). Tamen intertempe granda parto de la pene akirita startkapitalo estas foruzita, kaj la belga centra banko postulis, ke NewB trovu novan kapitalon de 40 milionoj da eŭroj ĝis la fino de septembro 2022. Tiu kapitalo ne estas trovita, kaj verŝajne la banko estos likvidita aŭ transprenita de alia banko. La mondeponoj de la klientoj estas sekuraj, sed la akciuloj perdos grandan parton de sia investo.

Ekde la komenco la banko anoncis, ke ĝi liveros nur bazajn, sed etikajn servojn. La servoj nur iom post iom iĝis disponeblaj, kaj klientoj plendis pro „kafkecaj proceduroj”. Proksimume 120 000 personoj aĉetis akcio(j)n je 20 eŭroj, sed nur 20 000 iĝis aktivaj klientoj.

RR

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 17.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-30