MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

ITALIO

Ĉu la Bestaĉo dormas?

En la lando, kiun en 1991 Pietro Scoppola nomis „respubliko de partioj”, ne maloftas rapidaj ascendo kaj falo de kandidatoj, movadoj ktp. La nuntempa sekretario de la partio Lega (Ligo), Matteo Salvini, nun ŝajne vojas laŭ malsuprenira parabolo. Kvankam estas ankaŭ aliaj kialoj, indas ne forgesi, ke lia politika influkapablo neripareble malkreskis ekde la fino de la kunlaboro kun Luca Morisi, eksa respondeculo de la partia komunikado kaj kreinto de la t.n. „Bestaĉo”.

Propagandilo

La Bestaĉo estas propagandilo, kiu ebligis al la centra-dekstra partio atingi 34 % de la voĉoj dum la eŭropaj voĉdonadoj en 2019, produktante 17 afiŝojn tage kaj 60,8 milionojn da interagoj dum sia agado en Facebook. Morisi tiel helpis transformi la Ligon en tutlandan amaspartion kaj elradikigis ĝin el ĝiaj originaj trajtoj (postulo por sendependigo de la t.n. „Padania”, la nordo de Italio).

Plialtigi la virusecon

Malmultaj homoj povis gvati malantaŭ la kulisojn por kompreni la funkciadon kaj la „konduton” de la Bestaĉo: plej verŝajne, ĝi estas komputila programaro, kiu kapablas analizi realtempe la orientiĝon de komentoj kaj reagoj al la afiŝoj por sugesti la plej oportunajn sentojn, mesaĝojn kaj terminojn por la sekvaj afiŝaĵoj. Do, ĝi estas esence ilo por plialtigi la „virusecon” de la enhavoj per la observado de specifaj ŝlosilaj vortoj, kiuj indikos, kion skribi poste. Oni kalkulis, ke necesus 6 800 000 eŭroj, por ke ordinara retejo ekhavu la samajn funkciojn kaj efikon.

Stimuli la partoprenon

La Bestaĉo reprezentas simbole la komunikadan naturon de la Ligo, kiu ĝuste pro la polemikeco kaj tujeco de sia lingvaĵo trovis la plej taŭgan disvastigilon en la mondo de sociaj retejoj.

Profesoro Pierluigi Vitale, soci-reteja analizisto kaj docento pri datena dezajno ĉe la Universitato de Salerno, analizis 8138 afiŝojn de la partia konto ĉe Instagramo, esplorante la rilaton inter publikigitaj bildoj kaj emocioj en la koncernaj komentoj. La rezulto? La afiŝoj, per kiuj Salvini emis transdoni emociojn kiel tristeco, timego, kolero aŭ repuŝo, produktis aprobon kaj pli grandan nombron da komentoj kaj interagoj. Tia negativismo – plejofte perata de bildoj – stimulas la emocian partoprenon de la sekvantoj.

Fino de kunlaboro

En 2021 Salvini ĉesigis la kunlaboron kun Morisi, post kiam tiu ĉi estis implikita en skandalo pri pagita geja seksumado kaj narkotaĵoj. Unu jaron poste okazis kolapso por la Ligo de Salvini, kiu falegis ĝis mizeraj 8,9 % kaj estis superita de la Italaj Fratoj de Giorgia Meloni, kiu eklipsis lin kiel ĉefan figuron en la centra-dekstra koalicio.

Ĉu vera populareco?

La falo de Salvini en la opinisondoj okazis ankaŭ en la sociaj retejoj: malgraŭ la investo de 63 520 eŭroj dum la lastaj semajnoj de la elektokampanjo, li perdis 285 000 (t.e. 5,7 % de la tuto) subtenantojn en Facebook. La ŝajne daŭra populareco de Salvini, kun ankoraŭ nun 5 milionoj da sekvantoj kontraŭ la 4,5 milionoj por Giuseppe Conte (Movado 5 steloj) kaj 1,1 milionoj por Silvio Berlusconi (Italio antaŭen!), substrekas lian nunan neinfluon sur la elektantaron kaj la foreston de atutoj en lia maniko. La Bestaĉo nun dormas kaj ne plu tiras la gvidrimenon de sia falinta majstro.

Tommaso MELACOTTE
Italio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 13.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tommaso Melacotte el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-31