MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

KATALUNIO

5 jarojn post la referendumo

La pasintan 1an de oktobro Katalunio memoris per multhoma manifestacio la ĝeneralan voĉdonadon pri sendependeco okazinta antaŭ ĝuste kvin jaroj. Tiam la mondo vidis ŝokajn bildojn de hispana polico batanta civitanojn, kiuj simple volis baloti. Multo ŝanĝiĝis ekde tiu grava momento en la kataluna kaj hispana nuntempa historio.

Subpremo kontraŭ sendependismo

En 2017 la kataluna prezidanto estis Carles Puigdemont, kiu hodiaŭ loĝas ekzile en Belgio. Tie li evitas la hispanajn juĝistojn, sed ne la belgajn aŭ la germanajn, kiuj konsideris lin senkulpa je la krimo de perforta ribelo, pro kiu la hispana juĝistaro lin volas juĝi. Kelkaj anoj de lia registaro, interalie vicprezidanto Oriol Junqueras kaj kvin regionaj ministroj, baldaŭ sin trovis en malliberejo. Ankaŭ Carme Forcadell, prezidanto de la kataluna parlamento, kaj la sociaj sendependismaj aktivuloj Jordi Sànchez kaj Jordi Cuixart estis malliberigitaj, dum aliaj politikaj kaj sociaj gvidantoj devis ekziliĝi aŭ suferi grandajn monpunojn.

La forta (kaj ofte perforta) polica kaj juĝa subpremo kontraŭ pli ol 3000 sendependistoj evidente provokis timon kaj neprigis elpensi novajn strategiojn. Tio fine kaŭzis rompon ene de la reganta sendependisma grandkoalicio, kies du partioj estis Junts (Kune) kaj Esquerra Republicana de Catalunya (ERC - Respublika Maldekstro de Katalunio) . Ili partoprenis malkune en la regiona balotado kunvokita de la hispana registaro post la nuligo de la kataluna memrego. Iom post iom la partiaj pozicioj pli kaj pli malproksimiĝis unu de la alia, kvazaŭ gajni balotadon estus pli grave ol agi kune por liberigi la malliberulojn, kontraŭi la subpremon kaj pripensi eblan vojon al sendependeco.

Malgraŭe, la sendependistoj denove venkis, kaj naskis miksan registaron formitan el la du antaŭe koaliciaj partioj. Malmultajn monatojn poste la hispana Kongreso faligis la dekstran ŝtatan registaron de la Popola Partio (PP) kaj donis la povon al la Socialisma Partio PSOE, gvidata de Pedro Sánchez.

Atendante la „Tablon de Interparolado”

Ŝajnis, ke nova politika epoko komenciĝis, surbaze de traktado inter la kataluna registaro kaj la hispana ŝtato, pere de nova „Tablo de Interparolado”. Sed la perjuĝa subpremo, instigita de dekstremaj sektoroj, ne ĉesis. Eĉ septembre de 2020 la tiama kataluna prezidanto, Quim Torra (Junts), estis forigita el sia posteno kaŭze nur de afiŝego pri la „politikaj malliberuloj” pendigita ĉe la frontmuro de la registara palaco. Sekve, el nova balotado fariĝis prezidanto Pere Aragonès (ERC), kiu postulis „amnestion kaj memdecidon”.

Meze de 2021 la malliberaj politikistoj fine estis parte indulgitaj de la hispana registaro, kondiĉe ke ili neniam plu ribelu. Tamen, neniu amnestio alvenis, kaj dekoj da procesoj plu daŭris en la juĝejoj. La tempo pasis kaj preskaŭ neniu rezulto venis el tiu Tablo. Registaranoj de Junts kaj anoj de la aliaj sendependismaj organizaĵoj iom post iom ĉagreniĝis, ĉar la hispana registaro verŝajne ne multe konvinkiĝas pri tiu ejo, kiun ĝi malofte kunvokis (ĝi kunsidis nur trifoje ekde 2018).

Plie, en marto 2022, la prestiĝa usona revuo The New Yorker malkovris vastan poŝtelefonan spionadon – nomatan Catalangate – de la hispana sekreta servo CNI kontraŭ 65 katalunaj sendependistoj, inkluzive de la prezidantoj, regionaj ministroj, parlamentanoj kaj sociaj gvidantoj. Tiam Aragonès „frostigis” la interparoladon dum kelkaj monatoj, sed fine li denove insistis pri ĝia nepreco senrigarde, ke tiu situacio ne multe kontentigas homojn ĉe la sendependisma movado, kaj la juĝa subpremo de sendependistoj plu daŭras. Li diris, ke danke al la Tablo oni povus fine „eljusticigi” la politikan konflikton.

Kreskanta malkonsento

Male, en majo 2022 la hispana juĝistaro intencis devigi la katalunajn lernejojn instrui je 25 elcentoj per la hispana, kvankam en Katalunio ekzistas „merga” sistemo por instrui ĉiujn fakojn al ĉiuj per la kataluna (krom la aliaj lingvoj, kompreneble). Tiu instrusistemo estas vaste subtenata de la katalunaj partioj kaj socio. Estas scienca certeco, ke la kataluna estas minacata kaj iom post iom iĝas malforta lingvo, kompare al la tutmonde ĉiea hispana, kiun ĉiuj katalunaj lernantoj perfekte regas.

Lingvo estas grava – eble la plej grava – aktuala afero en Katalunio. Tiun atakon al la instruado multaj homoj nek forgesas nek pardonas. Do la premo al la prezidanto plifortiĝis, kaj la du regantaj partioj interbatalis. Eĉ unu el la ĉefaj sociaj organizaĵoj (ANC – Kataluna Nacia Asembleo) minacis formi novan balotliston, ekstere de la partioj, okaze de la venonta balotado. Samdirekte, la tria sendependisma partio, la kontraŭkapitalisma Kandidataro de Popola Unuiĝo (CUP), denuncis, ke la registaro delonge ne sukcesas atingi amnestion, nek memdecidon.

Dume kaj eksterlande la eksprezidanto Puigdemont kaj kelkaj eksministroj (samtempe anoj de la Eŭropa Parlamento) subtenas organizaĵon, nome la Konsilion de la Respubliko, kies sidejo estas en Vaterloo kaj kies celo estas denunci internacie la politikan konflikton en Katalunio. Tamen ĉi tiu laŭdire ĉiupartia organizaĵo bone rilatas nur kun parteto de la movado (precipe kun Junts), kaj ne havas sufiĉe efikan influon ene de la lando.

Nova rompo inter sendependistoj

Fine, dum la unua oktobra semajno, Junts balotis interne, ĉu resti aŭ ne ene de la registaro. La partia bazo respondis: ne plu. Do, nova ĉapitro komenciĝas nun en la kataluna politiko. ERC jam decidis sola regi, sed havas nur 33 seĝojn el 135 en la parlamento.

Kio okazos en la venontaj monatoj? Ĉu la nuna malplimulta registaro falos? Ĉu estos nova balotado? Ĉu la sendependisma plimulto ene de la Kataluna Parlamento plu daŭros? Ĉu la naciismaj hispanaj partioj povos regi unuafoje? Ĉu la hispana ŝtato finfine proponos ian ajn solvon al la amasaj postuloj de la kataluna socio? Neniu konas la respondojn, sed sendube la kataluna politiko estas hodiaŭ ege for de stabileco.

Albert CLARET
Katalunio


Albert Claret estas historiisto, forstisto kaj verkisto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albert Claret el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-31