MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

El diplomatia vidpunkto

INTERNACIA JURO

Aneksadoj malpermesitaj, sed ...

La 30an de septembro 2022 en Moskvo Vladimir Putin subskribis dokumentojn pri aligo de kvar sud-orientaj regionoj de Ukrainio al Rusio. Temas pri la t.n. „Donecka Popola Respubliko”, la t.n. „Luganska Popola Respubliko”, kaj la provincoj Ĥersono kaj Zaporiĵo, kiuj reprezentas proksimume 15 % de la ukraina teritorio. Ŝtatestroj de pluraj landoj senprokraste deklaris, ke ili ne agnoskas aligon de tiuj ĉi regionoj al Rusio.

Internacia juro

La supre menciita perforta aligo de okupata ukraina teritorio al Rusio estas tipa lernolibra ekzemplo – kompletigita de simulado de referendumo – de malobservo de la internacia juro, kion rekte kaj nerekte malpermesas pluraj internaciaj dokumentoj (ekzemple la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, la Kvara Konvencio de Ĝenevo de 1949, la Fina Akto de la Helsinka Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo) kiel aneksadon de fremdaj landopartoj laŭ la principoj de respekto de teritoria integreco kaj la netuŝebleco de landlimoj.

Kontestataj kaj sukcesaj aneksoj

Ĉiu aneksado provokas kutime internacian krizon. Posedo de teritorio estas unu el la bazaj kondiĉoj por la ekzisto de ŝtato. Ĉiuj provoj ŝanĝi la landlimojn kutime estigas fortan reagon ne nur de la tuŝita ŝtato, sed ankaŭ de la internacia komunumo. La barata aneksado de la portugalaj enklavoj en 1961 estis „sukcesa”, ĉar ĝi estas interpretita en la diplomatia mondo kiel la fino de procezo de malkoloniado.

En la mondo estas ankaŭ aliaj kontestataj aneksoj, ne nur tiu de la kvar ukrainaj regionoj kaj de Krimeo fare de Rusio. Eblas citi Marokon kaj Israelon, kiuj okupas respektive la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo kaj Orientan Jerusalemon kaj la Golanajn Altaĵojn.

haus
Julius HAUSER


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 12, p. 4.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-11-01