Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Libroj

Bona komenco – bonkora esenco

Tove Jansson. Kometo en Muminvalo. Se vi jam estas plenaĝulo, vi verŝajne konas tiun ĉi libron, ĉar ĝi estis verkita antaŭ longe, en 1946, ĝi estas ero de sufiĉe granda libroserio, kaj ĝi estas tradukita en multajn lingvojn kaj eĉ plurfoje. Eble vi amuzis infanojn per laŭtlegado aŭ mem legis la libron kaj trovis eĉ iujn psikologie aŭ filozofie pripensendajn ĝeneralaĵojn. Se ne, jen konciza prezento de la libro: (nova) esperanta traduko de konata (eble, ne tre) monda (almenaŭ skandinavia) infana (tamen, verŝajne ankaŭ plenaĝula) klasikaĵo. Ĝuste tiel!

En esperantaj librovendejoj ankoraŭ troviĝas la malnova libro Muminvalo de 1984 (la unua eldono) aŭ 1993 (la dua). Ŝajne tio estis la unua apero de muminoj en la Esperanto-mondo pere de la tradukinto Eckhard Bick kaj la eldoninto Esperanto-Asocio de Finnlando. Tiu libro estas kolekto de naŭ mallongaj fabeloj pri fantaziaj estaĵoj, loĝantaj en ĉarma valo, kaj ĝi estas traduko de la sepa libro de la Muminserio. La svedlingva originalo Det osynliga barnet och andra berättelser (La nevidebla infano kaj aliaj rakontoj) estis verkita en 1962.

La libro Kometo en Muminvalo fakte estas la dua ero de la serio. Tamen ĝi estas bona komenco por legi la serion, ĉar la unua ero ne havis grandan sukceson kaj restis neeldonita ekster Svedio ĝis 1991. Krome, multaj roluloj aperas unuafoje ĝuste en la dua libro. Per Kometo en Muminvalo Esperanto-Asocio de Britio lanĉas esperantan muminserion el sep libroj, kaj ankaŭ la sekva, Ĉapelo de sorĉisto, jam estas preta.

Tove Jansson verkis la libron en 1946 en la sveda sub la titolo Kometjakten (La ĉasado de kometo). La aŭtoro mem ilustris la libron, kaj multaj nacilingvaj eldonoj konservis ŝiajn desegnaĵojn. En 1956 ŝi reverkis ĝin (verŝajne pro la preparado de finna traduko en 1955), kaj estiĝis Mumintrollet på kometjakt (Mumintrolo en kometoĉaso). Ilustraĵojn por la reverko faris denove Tove Jansson mem, sed la tekniko iom ŝanĝiĝis. Poste, en 1968, ŝi reverkis la tekston denove, kaj rezultis Kometen kommer (La kometo venas). En retaj forumoj ŝatantoj de la muminserio pridiskutas diferencojn inter la variantoj, intrigajn kaj ankaŭ ilustraĵajn. Nin plej amuzis la faktoj, ke en la plej frua varianto agis simio anstataŭ katideto, la naturo de Muminmondo estis pli ekzota, Snufmumriko estis iom huligana, kaj okazis eĉ epizodo, en kiu fantaziaj estaĵoj pridiskutas Moseon.

Nin ekinteresis la tempoj de la unuaj tradukoj, kaj jen nia raporto. Temas pri la unua traduko de la libro pri kometo.

angla 1951
finna 1955
germana 1961
rusa 1967
japana 1968
nederlanda 1973
pola 1977
franca 1982
hispana 1982
hebrea 1984
estona 1995
ĉina 2000
itala 2002
bulgara 2009

Por Kometo en Muminvalo la tradukisto Sten Johansson bazis sin sur la lasta reverko.

Nun venis la momento por konatiĝi kun la roluloj. Tra la libroserio aperas diversaj elpensitaj estaĵoj, sed en Kometo en Muminvalo oni renkontas nur mumintrolojn (Mumintrolon kaj liajn gepatrojn), snorkojn, hemulojn, la mumrikon Snufmumriko, moskoraton kaj la besteton Snif. Estas amuze, ke nur Snif havas veran propran nomon, dum ĉiu alia rolulo nomiĝas laŭ sia specio. Plejparte ili estas ĉarmaj dikventraj estaĵoj. La unuaj mumin-similaj uloj aperis en 1943, kiam Tove Jansson lernis desegni. Kaj se oni atente rigardas la ilustraĵojn, eblas rimarki, ke laŭtempe la ventroj plidikiĝis kaj la uloj iĝis eĉ pli ĉarmaj.

La ilustraĵoj en Kometo multas. Pro tio estas tre agrable legi tiun ĉi libron al aŭ kun infanoj. Preskaŭ ĉiu paĝo havas belegan ilustraĵon fare de la aŭtoro. Tiuaspekte la esperanta eldono similas al alilingvaj, diferencante nur per la lingvo, kaj tio estas bonega.

Ni jam deklaris, ke la libro ne estas tute porinfana. Ne al ĉiu infano ĝi plaĉos. Eble ĝi estos tralegita, sed ne iĝos ŝatata. Tiel okazis al ni. Tamen nun ni, plenaĝuloj, konsideras ĝin tre bona libro. Multaj homoj havis la saman legosperton, sed multaj ankaŭ diras, ke ili enamiĝis en mumintrolojn infanaĝe.

Kion povus diri pri la enhavo de la libro iu infano de sia infana vidpunkto? Ke tio estas libro pri ekspedicio, pri vojaĝo tien kaj reen, pri danĝeroj kaj malfacilaĵoj, kiujn oni devas superi. Pri amo: ja Mumintrolo enamiĝas al Snorkfraŭlino je la unua rigardo kaj tre amas siajn panjon kaj paĉjon. Pri la hejmo, kie estas tiel komforte, ke nenia kometo timigas. Pri la ekstera mondo kaj ekstertera kometo kaj sciencistoj, kiuj ĉion observas kaj analizas.

Plenaĝuloj povus mallonge karakterizi la libron kiel unuiĝon de la filmo Melankolio de Lars von Trier kaj iu road movie (filmo pri vojaĝado) – kaj ja ekzistas surekranigoj! Sed ni, restante kadre de librorecenzo, atentigu pri komunaj trajtoj de la muminlibroj kaj Winnie-la-Pu. Simile al la verko de A. A. Milne, la roluloj prezentas tipajn homajn karakterojn. En diversaj situacioj ĉiu agas laŭ sia rolo: unu memfidas, alia timetas, tria aranĝas kaj organizas, kvara rimarkas nenion krom sia ŝataĵo, kvina pensas kaj agas libere, sesa zorgas. Tion klare vidas plenaĝulo, kaj tio helpas lernigi junulon, ke homoj estas malsamaj kaj gravas bonvolo kaj respekto al ĉirkaŭantoj kaj ĉirkaŭo. Kulturologoj iufoje parolas pri tiel nomata skandinavia valoraro, inkluzivanta solidarecon, aktivan kunekzistadon kun la naturo kaj ankaŭ gemutecon. Ŝajne la saman valoraron ni trovas en la muminmondo.

Kaj kio pri la lingvaĵo de la originalo kaj de la traduko? Venis en la kapon la ideo kompari la muminlibron kun Alico en Mirlando. Kometo legiĝas multe pli facile ol Alico. La lingvaĵo de Tove Jansson estas vere porinfana. Oni ne bezonas tuttempe turni sin al komentoj, oni ne sentas sin en iu absurda nekomprenata mondo. La teksto neniam enuigas: oni trovas kaj ŝercojn, kaj saĝajn pensojn, kaj kantojn (kompreneble tradiciajn por la muminmondo!), kaj mitojn.

La traduko de Sten Johansson bonege konformas al la originalo. Laŭ ni, infano eĉ iomete engaĝita en Esperanton povas entuziasmiĝi kaj sukcese finlegi la libron.

Nur unu eta nubeto aperis sur la ĉielo de nia admiro pri la libro. La roluloj parolas tre multe: ili senĉese diras ion aŭ dialogas. Sed oni vidas neniun citilon aŭ haltostrekon. Ŝajne la samo okazas en la sveda originalo. Laŭ ni, malkomforto, kontraŭa al la skandinavia gemuteco.

Ni elkore kaj elcerbe konsilas havi kaj legi tiun ĉi libron kaj ĝiajn samseriaĵojn.

Anna kaj Mati PENTUS
Tove Jansson: Kometo en Muminvalo. El la sveda tradukis Sten Johansson. Eld. Esperanto-Asocio de Britio, 2022. 154 paĝoj. ISBN 978-0-902756-56-4.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2023, numero 10, p. 22.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Anna kaj Mati Pentus el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2023-09-08