LiteraturoMEMORAĴOJPeco da teroDum la kontraŭjapana rezistmilito, por eviti bombadon de japanaj aviadiloj, mia avo kondukis siajn edzinon kaj du kelkjarajn filojn (miajn patron kaj onklon) al la montara urbeto Tashiyi, kiu estas la naskiĝloko de mia avino. En la urbeto ili havis nek domon nek agron, do ili luis malgrandan loĝejon kaj vivtenis sin per vendado de legomoj. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, ili ankoraŭ restis en la urbeto. En 1952 mia avo forpasis. Por enterigi sian patron kaj konstruigi sian propran domon miaj patro kaj onklo, tiam plenkreskintaj, kontraŭ la tuta ŝparita mono de la familio aĉetis de loka bienulo mil kvadratmetrojn da montodeklivo ekster la urbeto. En 1953 dum la nacia agrara reformado la registaro donis al miaj patro kaj onklo teratestilon pri la de ili aĉetita montdeklivo. Sed pro manko de mono ili neniam konstruigis domon. En 1960 miaj patro kaj onklo eklaboris en gubernio Jianli trans rivero Changjiang, forlasinte la tombon de mia avo sur la dezertiĝinta montodeklivo. En 1974 mi aĝis naŭ jarojn. Iun tagon al mia domo venis kune kun mia onklo tri viroj. Du el ili estis estraranoj de urbeto Tashiyi, ankaŭ amikoj de mia patro, kaj alia nekonato nomiĝis Hua. La familio Hua intencis translokiĝi al Tashiyi, sed ĝi ne havis lokon por konstruigi sian domon. Hua petegis la urbetan estraron interkonsiliĝi kun miaj patro kaj onklo, ke ili permesu al la familio Hua konstruigi domon sur la montodeklivo forlasita de mia familio. Konsiderante, ke ili ne reiros al la urbeto por vivadi, miaj patro kaj onklo aprobis la peton de la familio Hua, kondiĉe, ke la kvindek kvadratmetroj da tombo-tereno konserviĝu por ĉiam. Ili diris, ke post ilia morto iliaj cindroj estos entombigitaj tie. Foje-refoje esprimante dankegojn kaj riverencante al miaj patro kaj onklo, Hua promesis, ke li ĉiuokaze neniam okupos la tombo-terenon. Baldaŭ la familio konstruigis sian domon malantaŭ la tombo-tereno, kaj ekkultivis legomojn ĉirkaŭ la domo. Kelkdeko da jaroj pasis. Miaj patro, onklo kaj onklino sinsekve forpasis, kaj iliaj cindroj estis senescepte enterigitaj en la sama tombo. Antaŭ pluraj jaroj Hua mortis, kaj lia solfilo, Eta Hua, ses jarojn pli juna ol mi, daŭre loĝis en la kaduka domo kun siaj familianoj. Ili starigis vicon da ŝedoj proksime al la tombo-tereno por bredi porkojn kaj kortobirdojn. Maje de 2024 mia patrino forpasis. Mi planis enterigi ŝiajn cindrojn kaj starigi steleon por la komuna tombo en la libertempo de la Nacia Festo. El deca respekto al familio Hua, mi telefone sciigis al ili pri mia intenco. Ekster mia atendo, ili oponis al mia plano, eĉ postulante, ke mi transloku la tombon. Mi diris al ili, ke tiu ĉi peco da tero origine apartenis al mia familio kaj mi havas la teratestilon enmane. Ili ne agnoskis la teratestilon, pretekstante, ke nun ne plu validas la teratestilo de tre malproksima pasinteco, kaj ili ne konas la antaŭan interkonsenton inter la du familioj. Mi ne povis trovi la du estraranojn, kiuj tiutempe funkciis kiel perantoj, ĉar antaŭ longe ili jam iris al la alia mondo. Mi demandis al Eta Hua: „En 1953 Ĉinio estis regata de la Ĉina Komunista Partio, ĉu?” „Jes,” li respondis. „Nun la Kompartio ankoraŭ regas Ĉinion, ĉu?” mi demandis plie. Li jesis. „La Kompartio donis al mia familio la teratestilon: kial mi devas transloki la tombon?” mi daŭrigis. Li paŭzis iomete kaj obstine diris: „Kion ajn vi diras, mi ne konsentas.” Tio ĉi memorigas al mi pri judoj. En 1948 judoj malriĉaj petegis, ke palestinanoj akceptu ilin kaj donu al ili teron por vivadi. Tamen dum kelkdek jaroj, israelanoj formordetis la vastan teritorion de Palestino kaj malebligis la fondiĝon de palestina ŝtato. Nun israelanoj eĉ deziras regi la tutan palestinan teritorion. Ho ve, tiu ĉi historio vere similas al tiu inter la familio Hua kaj la mia. Kiel ordinara ĉino mi profunde scias, ke en la plejparto de la ĉina kamparo-regiono, oni solvas konflikton ne laŭ leĝoj kaj regularoj sed per potenco kaj prestiĝo. Ju pli multe da viroj iu familio havas, des pli potenca tiu familio estas. Ĝenerale, familio sen filo facile kliniĝas antaŭ tiu kun unu aŭ kelkaj filoj. La senfila familio Hua havas du filinojn: unu jam edziniĝis al aliloka viro kaj la alia estas nur kvinjara. Mi havas filon kaj miaj kvin gefratoj havas po unu filon. Cetere, miaj ses gekuzoj havas po unu aŭ du filojn. Posttagmeze je la 2a de oktobro en urbeto Tashiyi kuniĝis mi, miaj gefratoj kaj gekuzoj el diversaj lokoj. En la sekva mateno ni veturis al la tombo-tereno. Vidinte tri aŭtojn plenajn je homoj, Eta Hua kaj lia edzino sidis ĉe la pordo kun malafabla mieno. Mi ridete salutis ilin kaj donacis al ili skatolon da cigaredoj, du botelojn da vino, kaj frandaĵojn por infano. Post longatempa eksplodado de petardoj, komenciĝis la entombigo de la cindroj de mia patrino. Posttagmeze okazis la ceremonio de starigo de la tomba steleo. Dume, geedzoj Hua silente spektis la scenon apude. Fine, kiam miaj gefratoj kaj gekuzoj surgenue antaŭ la steleo bruligis incensojn kaj paperan monimitaĵon, mi denove iris al geedzoj Hua kaj adiaŭis ilin per iuj etiketaj vortoj. Eta Hua responde murmuris ion, kion mi ne aŭdis klare. La plano komplete plenumiĝis, kaj mi sentis min kontenta. Sur la vojo reire al mia urbo, mi subite cerbumis jene: se diversaj partioj de Palestino povus unuiĝi tiel firme kiel miaj gefratoj kaj gekuzoj, se Palestino havus sufiĉe da ekonomia kapablo kaj avangardaj armiloj, ĉu la palestina popolo eble perdus siajn teritorion kaj hejmon? YIN Jiaxin
Ĉinio
|