|
MONATO-konvencioj
Ofte ekzistas en Esperanto pluraj manieroj por esprimi sin (la
franca/Franca lingvo, Francujo/Francio, komputilo/komputoro, ktp/k.t.p.). Por
protekti la unuecan karakteron de la revuo, MONATO
listigis konvenciojn pri multaj tiaj okazoj. La sekvaj konvencioj estas aplikataj plej strikte ĉe raportoj, malpli
strikte ĉe leteroj kaj eĉ malpli strikte ĉe noveloj kaj rakontoj.
Ŝtatonomoj
Organizaĵoj kaj sigloj, traktatoj
Premioj k.s.
Propraj nomoj
Transskriboj
Uskleco de propraj nomoj
Valutoj
Nombroj
Mezurunuoj
Referencoj
Datoj, tempo kaj daŭro
Interpunkcio
Kursivigo kaj dikigo
Prononcindikoj
Leksikaj konvencioj
Sintaksaj konvencioj
Oftaj eraroj
Novaj kaj aktualaj terminoj
... kaj aliaj konsideroj
Teknikaj konvencioj por kunlaborantoj de MONATO
MONATO sekvas la rekomendojn de la Akademio de
Esperanto. Se la Akademio citas formojn en -io kaj en -ujo, MONATO uzas la -io-formojn.
Notu ankaŭ:
Esperantujo (kaj ne „Esperantio”)
Honkongo (kaj ne „Hongkongo”)
Eŭskio (kaj ne „Vaskio”)
Sovetio (aŭ Sovet-Unio)
ABE | Afrika Banko por Evoluo |
AL | Araba Ligo |
ANEK | Azia Nul-Emisia Komunumo |
ASOAN | Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj |
ALA | Afrika Liberkomerca Areo |
AU | Afrika Unio |
EEA | Eŭropa Ekonomia Areo |
EFSF | Eŭropa Fonduso por Stabiligo Financa | |
EINS | Eŭropa Instanco pri Nutraĵ-Sekureco |
EKHR | Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj |
ELKA | Eŭropa Liber-Komerca Asocio |
EPO | Eŭropa Patent-Oficejo |
EU | Eŭropa Unio |
FIFA | Federacio Internacia de Futbalo Asocia |
ĜKDK | Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco |
IAE | Internacia Asocio por Evoluigo |
IAEA | Internacia Atom-Energia Agentejo |
IATA | Internacia Aer-Transporta Asocio |
IBRE | Internacia Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo |
ICAO | Internacia Civil-Avia Organizaĵo |
IFK | Internacia Financa Korporacio |
IGKŜ | Interregistara Grupo pri Klimatŝanĝiĝo (angle IPCC) |
ILO | Internacia Labor-Organizaĵo |
IMF | Internacia Mona Fonduso |
IOMK | Interregistara Organizaĵo por Marafera Konsultado |
IPTEJ | Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio |
IRA | Irlanda Respublikisma Armeo |
ITU | Internacia Telekomunika Unio |
KE | Konsilio de Eŭropo |
KKG | Kunlabora Konsilio de la Golfo |
| Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth of Nations) |
KSŜ | Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj |
KUNKE | Konferenco de UN pri Komerco kaj Evoluigo |
MNF | Monda Natur-Fonduso (angle WWF)
| MOK | Monda Organizaĵo pri Komerco |
MOM | Monda Organizaĵo pri Meteologio |
MOS | Monda Organizaĵo pri Sano |
MOSB | Monda Organizaĵo pri Sano de Bestoj |
MOT | Monda Organizaĵo pri Turismo |
NALKA | Nord-Amerika Liber-Komerca Asocio |
NATO | Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo |
| Nordia Konsilantaro |
OUNNK | Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimado |
OAPEL | Organizaĵo de Arabaj Petrol-Eksportaj Landoj |
OAŜ | Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj |
OAU | Organizaĵo por Afrika Unueco |
OEKE | Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo |
OIK | Organizaĵo de Islama Kunlaboro |
ONA | Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo |
OPEL | Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj |
OSKE | Organizaĵo pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo |
OTKS | Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco (Armenio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio kaj Taĝikio) |
| Orienta Partnereco (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio kaj Ukrainio) |
PLO | Palestina Liberig-Organizaĵo |
| Sekureca Konsilio (de UN) |
SAEK | Sud-Afrika Evolu-Komunumo |
SKM | Suda Komuna Merkato, Merkosudo |
| Ŝanhaja Organizaĵo por Kunlaboro (Barato, Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio) |
| Traktato pri Eŭropa Unio (Traktato de Mastriĥto) |
| Traktato pri Kompleta Malpermeso de Nukleaj Testoj |
| Tutmonda Nutraĵa Programo |
UN | Unuiĝintaj Nacioj |
Unesko | Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo |
UNIDO | Organizaĵo de UN pri Industria Disvolvado |
UPU | Universala Poŝta Unio |
| Viŝegrada Grupo (Ĉeĥio, Hungario, Pollando kaj Slovakio) |
- Komitato pri la Monda Heredaĵo (de Unesko)
- Nobel-premio pri, Nobel-premiito, Nobel-laŭreato ...
- Premio pri Ĝusta Vivmaniero (Right Livelihood Award, Right Livelihood-priset)
- Premio pri Tutmonda Klimat-Agado de UN (UN Global Climate Action Award, Premio de la Acción Mundial sobre el Clima de la ONU, Prix de l’action climatique mondiale de l’ONU)
Jen estas listeto de personaj nomoj (eventuale kun la prononco) pri kiuj ofte estas dubo:
- Abdel Fattah es-Sisi
- Abe Ŝinzo
- José María Aznar [ĥosé maria asnár]
- Tony Blair [teŭni blea]
- Gordon Brown [godan braŭn]
- Jean-Pierre Chevènement [ĵapjér ŝevenemán]
- Jacques Chirac [ĵak ŝirák]
- Charles de Gaulle [ŝarl de gol]
- Cirilo kaj Metodio
- Dalai-Lamao
- Recep Tayyip Erdoğan [reĝep tajip érdoan]
- Pim Fortuyn [fortéjn]
- Indira Gandhi
- Mahatma Gandhi
- Jörg Haider [jerg hajda]
- Sadam Husajn [sadám husájn]
- Ĥatami [ĥatamí]
- Lionel Jospin [lionél ĵospén]
- Slobodan Milošević [milóŝeviĉ]
- Muhamado*
- Jawaharlal Nehru
- Gerhard Schröder [ŝreder]
- Javier [ĥabjér] Solana
- Rabindranath Tagor
- Margaret Thatcher [mágaret faĉe]
- Greta Thunberg [tunberj]
- Josip Broz Tito
- Jakob von Uexküll [fon ikskil]
- Lech Wałęsa [leĥ vaŭensa]
- Xi Jinping [ŝji ĝjinping]
- Maŭ Zedong
* MONATO decidis pri la uzo de la formo Muhamado, kiun rekomendas la plimulto de la spertuloj pri la araba lingvo. Tamen se aŭtoro preferas uzi la klasikan zamenhofan formon Mahometo, tiu ne estos korektita.
Orient-aziaj nomoj
Se en orient-aziaj nomoj estas kutime mencii unue la familian nomon kaj poste la propran, MONATO konservas tiun sinsekvon. Se aŭtoro tamen volas devii de tiu regulo por sia propra nomo, tiu deziro estos respektata.
Vortojn en ne-latinidaj alfabetoj MONATO transskribas, krom en esceptaj okazoj, ekzemple en la rubriko „Lingvo” por montri la veran formon de nelatinidaj signoj.
MONATO uzas la oficialan latinigon, pinjinon, kun apuda prononcindiko, se la nomo estas sufiĉe grava en la kunteksto, ekzemple: Qujing [ĉu ĝin], Yao’an [jaŭ an]. Tamen, se PIV havas kapvorton por loko en Ĉinio, MONATO preferas uzi tiun esperantan nomon; PIV nun havas kapvorton por preskaŭ ĉiu provinco kaj provinca ĉefurbo en Ĉinio.
MONATO normale ne indikas tonojn en pinjino, do la pinjinaj vortoj konsistas el la sensupersignaj literoj de Esperanto minus V, plus Q, W, X, Y, Ü kaj apostrofo, kiun oni uzas en la mezo de vorto por apartigi silabon, kiu komenciĝas per vokalo, kiel en Tian'anmen [tjan an men].
En la prononcindiko ĉiu silabo aperas kiel aparta vorto; akcento ne estas indikata. Eblas apliki la sekvajn regulojn por konverti pinjinon al prononcindiko. La plej multaj reguloj estas simplaj substituoj, en kiuj V indikas iun ajn vokalon kaj K indikas iun ajn konsonanton.
- Forigu ĉiujn kromsignojn.
- Anstataŭigu majusklojn per la respondaj minuskloj.
- Anstataŭigu ĉiun signon, kiu ne estas litero, per spaco.
- ch → ĉ, sh → ŝ, zh → ĝ.
- ngK → ng K.
- VKV → V KV, VKKV → VK KV.
- Kontrolu, ke ĉiu vorto nun konsistas el unu silabo: unu konsonanto aŭ nenio + almenaŭ unu vokalo + n aŭ ng aŭ r aŭ nenio.
- j → ĝ, q → ĉ, x → ŝ.
- h → ĥ, ng → n, r → ĵ, w → ŭ, y → j, z → dz.
- ai → aj, ao → aŭ, ei → ej, ou → oŭ.
- iV → jV, uV → ŭV.
- ji → i, ŭu → u.
Pliaj ekzemploj:
- Deng Xiaoping [den ŝjaŭ pin]
- Dong Biwu [don bi u]
- Hua Guofeng [ĥŭa gŭo fen]
- Pu'er [pu eĵ]
- Wang Yibo [ŭan i bo]
- Xi Jinping [ŝi ĝin pin]
MONATO uzas nek la sistemon Kunrei nek la sistemon de Hepburn, sed esperantan sistemon, en kiu la bazaj silaboj estas:
a |
i |
u |
e |
o |
|
|
|
ka |
ki |
ku |
ke |
ko |
kja |
kju |
kjo |
sa |
ŝi |
su |
se |
so |
ŝa |
ŝu |
ŝo |
ta |
ĉi |
cu |
te |
to |
ĉa |
ĉu |
ĉo |
na |
ni |
nu |
ne |
no |
nja |
nju |
njo |
ha |
hi |
fu |
he |
ho |
hja |
hju |
hjo |
ma |
mi |
mu |
me |
mo |
mja |
mju |
mjo |
ja |
|
ju |
|
jo |
|
|
|
ra |
ri |
ru |
re |
ro |
rja |
rju |
rjo |
ŭa |
|
|
|
|
|
|
|
ga |
gi |
gu |
ge |
go |
gja |
gju |
gjo |
za |
ĵi |
zu |
ze |
zo |
ĵa |
ĵu |
ĵo |
da |
ĵi |
zu |
de |
do |
ĵa |
ĵu |
ĵo |
ba |
bi |
bu |
be |
bo |
bja |
bju |
bjo |
pa |
pi |
pu |
pe |
po |
pja |
pju |
pjo |
Krome:
- La litero n povas aldoniĝi post tiuj silaboj, kiel en Anri, sed kun apostrofo, se sekvas vokalo, kiel en Ŝin’iĉi.
- Vokalo povas esti longa, montrate per superstreko, kiel en Rjō.
- Konsonanto post vokalo povas duobliĝi, kiel en Ikki.
La sekvaj transformoj ofte sufiĉas por konverti de Kunrei aŭ Hepburn:
- tch → ĉĉ; ssh → ŝŝ; tts → cc
- ch → ĉ; sh → ŝ; ts → c
- hu → fu; tu → cu
- si → ŝi; ti → ĉi; zi → ĵi
- sy → ŝ; ty → ĉ; zy → ĵ
- j → ĵ
- w → ŭ; y → j
- aa → ā; â → ā; kaj simile por la aliaj vokaloj
Internaciaj markonomoj, kiel Mitsubishi, povas resti en la ĝenerale konata latinlitera formo.
Rusaj nomoj estas transskribataj jene:
а = a
б = b
в = v
г = g
д = d
ж = ĵ
з = z
и = i
й = j
к = k
л = l
м = m
н = n
о = o
п = p
р = r
с = s
т = t
у = u
ф = f
х = ĥ
ц = c
ч = ĉ
ш = ŝ
э = e
щ = ŝĉ: Vereŝĉagin, Ŝĉusev, Ŝĉebetovka, Blagoveŝĉensk;
ы = i: Kujbiŝev, Ribakov, Siktivkar, Groznij, Beliĥ, Ĉernovci;
е =
* e post konsonantoj: Fedorenko, Vasilevskij, Iĵevsk, Tuapse;
* je en aliaj okazoj: Jesenin, Dmitrijev, Mendelejev, Gurjev;
ё =
* o post л, ш, щ, ч: Mogilov, Gumilov, Liĥaĉov, Ŝĉolkovo;
* jo en aliaj okazoj: Jolkin, Fjodorov, Okajomov, Solovjov;
ю =
* u post л, ш, щ, ч: Ludmila, Lubimov, Iluŝin, Kluĉi, Mamlutka, Luba;
* ju en aliaj okazoj: Jutkeviĉ, Neftejugansk, Izjum, Temrjuk, Vjugin;
я =
* a post л, ш, щ, ч: Ĉelabinsk, Polana, Ŝalapin, Lapunov, Gala;
* ja en aliaj okazoj: Jalta, Krasnojarsk, Pjatigorsk, Uljanovsk, Tatjana, Majja;
ь =
* antaŭ 'и', 'о' – j: Iljiĉ, Zaĥarjin, Ruĵjin;
* alie estas ellasata: Grigorjev, Prokofjev, Oĵerelje, Darja; Tiraspol, Uralsk,
Ilmen, Ĥarkov, Ust-Labinsk ks.;
ъ estas ellasata: Podjablonskij, Objaĉevo, Izjurov.
La supraj reguloj pri la rusa validas ankaŭ por la ukraina, kun escepto de:
La litero г, el la rusa transskribata per g, el la ukraina transskribiĝas kiel h.
La maloftan sonon g en ukraina oni skribas per alia litero, nome ґ.
і kaj и en la ukraina ĉiam transskribiĝas kiel i. La ukraina litero ї, ne ekzistanta
en la rusa, transskribiĝas kiel ji, sed post vokaloj oni ankaŭ povas transskribi ĝin per i
La litero е ĉiam transskribiĝas per e. Per je oni transskribu nur la unike ukrainan literon є
MONATO uzas majusklojn por propraj nomoj, ne por adjektivoj aŭ adverboj
derivitaj de ili. Tio validas ankaŭ por la vortoj „esperanta”
kaj „esperante” derivitaj de Esperanto.
Per komencaj majuskloj oni skribas nur verajn nomojn de
personoj, asocioj, kompanioj,
landoj ktp. Aŭtoroj tre ofte forgesas aŭ neglektas tion, do la
redaktoro devas korekti, ĉar revuo aspektu unueca. Ni ne povas
toleri, ke en unu artikolo „la Franca ministro nomis la Teron rubujo” kaj en
alia „la brita ministro opinias, ke la tero ...”. La regulo tamen estas simpla.
MONATO uzas majusklojn nur por
propraj nomoj: Marso, Mitterrand,
Kanado. Sed: la dua mondmilito, la
hispana ministro, la tero, la francoj. Se propra
nomo konsistas el pli ol unu vorto, oni
skribas nur la unuan vorton, la substantivojn kaj adjektivojn per komenca majusklo, sen citiloj: Nigra Maro, Arkta Oceano, Monto Blanka, Bonespera Kabo,
Beringa Markolo, Unuiĝo Franca por Esperanto.
Noto: por uskleco post dupunkto vidu ĉe Interpunkcio.
Por valutoj MONATO ne uzas la simbolojn €, £, $ ktp, sed la plenajn nomojn: la eŭro, la brita pundo, la usona dolaro. Nur en tabeloj oni povas uzi ilin, se la signifo de la simboloj klare montriĝas el la teksto. Post valuto alia ol la eŭro, aperu la proksimuma valoro en eŭroj. Ekzemple: „li ŝuldas 147 miliardojn da rubloj (du miliardojn da eŭroj)”.
MONATO uzas la „Internacian sistemon de unuoj”, se temas pri rezulto de mezurado, ekzemple „La distanco inter A kaj B estas 120 km.” Se tamen temas pri ronda cifero en alia mezursistemo, oni uzas tiun alian sistemon kun parenteza aldono de la valoro en la internacia sistemo, ekzemple „La maksimuma permesita rapideco sur usonaj ŝoseoj estas plejparte 65 mejloj hore (ĉ. 105 km/h).”
- Kvantoj
- Nombrojn de nulo ĝis dek oni skribas per literoj, se ne temas pri decimaloj. Oni skribas per ciferoj la pli altajn kvantojn: ses-cilindra motoro, dek eŭroj sed inter la 11 unuaj, oni vendis 16 450 ekzemplerojn
- Pro kohereco oni skribas ĉiujn kvantojn de la sama serio per ciferoj, se almenaŭ unu estas pli granda ol dek: 5 libroj, 9 kajeroj kaj 15 skribiloj
- Por eviti nulojn, oni skribas la vortojn „miliono” aŭ „miliardo”, krom se temas pri nerondaj kvantoj: unu miliono, du miliardoj, 35 milionoj, 1 450 340 675
- Kiam kvanto ne estas entjera oni skribas ĝin per ciferoj: 7,89 miliardoj, 3,141 592 654 5
- Nombrojn super 9999 oni skribas per triopaj grupoj disigitaj per nerompebla spaco: 8215 metroj, 34 514 eŭroj, 5 453 232 loĝantoj
- Oni uzas la tiel nomatan „longan skalon” por grandaj nombroj: 106 = unu miliono,
109 = unu miliardo, 1012 = unu duiliono, 1015 = unu duiliardo, 1018 = unu
triiliono.
- Oni uzas komon por disigi la entjeran parton de la decimala.
- Procentojn oni indikas per ciferoj sekvitaj de fiksa spaco kaj la simbolo %: 1 % de la loĝantaro, voĉdonis 73,4 % de la membroj
- Onojn kaj opojn oni skribas per literoj: pli ol la duono de la ĉeestantoj, du trionoj de la homaro, la kvaropo el Kembriĝo
- Proksimumajn kvantojn oni skribas per literoj, se substantivaj: partoprenis dudeko da homoj
- Ordo
- Ordon ĝis dek oni povas skribi per literoj aŭ per ciferoj: unua loko, 3a kongreso
- Postan klasadon oni skribas per ciferoj: 56a eldono
- La gramatika finaĵo (a, aj, an, ajn) sekvas senpere la numeron: 1a de majo, sed oni uzas streketon en la aliaj okazoj: 50-jarulo
- Numeroj distingantaj elementojn: Por la numera distingo de elementoj oni ĉiam uzas ciferojn: Zamenhof-strato n-ro 3, artikolo 7, Eliro 2:1, Ludoviko la 14a
- Romaj ciferoj: MONATO ne uzas romajn ciferojn.
- Kiam la senco estas amplekso, aŭ intervalo, aŭ minimumo kaj
maksimumo, aŭ komenco kaj fino, MONATO uzas haltostrekon (N-streketon)
inter ciferoj: Mary Shelley (1797–1851). Sed en ISBN estas
dividstreko: ISBN 978-0-902756-55-7.
Por datoj, tempo kaj daŭro MONATO uzas la ISO-normon.
En tabeloj kaj inter krampoj estas uzata
- por la tempo: 2017-02-14 23:59:59 (aŭ partojn de tio)
- por la daŭro: 24h12m59s
kaj en kurantaj tekstoj, oni skribu kiel oni prononcas.
Ekzemploj:
- Tio okazis la 14an de februaro 2017 je la 7a horo 30.
- Li kuris la maratonon en 2 horoj, 57 minutoj kaj 45 sekundoj.
- Oni prognozas, ke daŭron de malpli ol du horoj (1h59m59s) oni povus atingi jam venontjare.
Por referencoj al aperintaj artikoloj en paperaj kaj PDF-numeroj de MONATO estas uzata la jena sintakso:
<mm>Monato</mm> 2006/02, p. 13
Ĉe numeraloj sekvata de sola finaĵo, oni ne uzas streketojn (do ne 2-a sed 2a) sed ja se
sekvas afikso aŭ alia radiko (ekzemple 30-ono, 50-jarulo).
Oni uzas spacon antaŭ m, km, kg, % ktp (do 8 m). Oni ne uzas spacon antaŭ dupunkto, demanda kaj kria signo.
Post dupunkto principe sekvas minusklo. Necesas majusklo, se la dupunkto enkondukas plurajn frazojn. Se post la dupunkto sekvas citaĵo, la uskleco de la unua litero restas kiel en la origina citaĵo.
Uzado de la komo
1.
Antaŭ la konjunkcioj „aŭ”, „kaj” kaj „sed” oni kutime ne uzu komon.
- En pluraj landoj ĵurnaloj, televido kaj radio kritikas la misfarojn.
- Li redonis la leteron kaj pardonpetis.
- Vi devas pagi la kalkulon aŭ peti konsilon de advokato.
- Ĉar li estas komercisto kaj ĉar li dominas amaskomunikilojn,
en li unuiĝas preskaŭ ĉiuj gravaj povoj de la lando.
- Tio ne estas pasero sed kukolo.
1.1.
Se „aŭ”, „kaj” aŭ „sed” kunligas tutajn ĉeffrazojn, oni uzu komon.
- Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
- Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
2.
Antaŭ aliaj konjunkcioj („nek”, „tio estas” ktp) oni uzu komon.
- Mi ne renkontis lin, nek lian fraton.
3.
Ĉirkaŭ subfrazo oni uzu komojn. Subfrazo normale komenciĝas per
subjunkcio (KI-vortoj, „ĉar”, „ĉu”, „ke”, „kvankam”, „ol”, „se”
ktp) aŭ plurvorta frazenkondukilo („nur ĉar”, „antaŭ ol”,
„por ke”, „sed ke” ktp).
- Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.
- Ĉu ekzistas kampo de moderna vivo, en kiu ne rolas elektroniko?
- Kvankam li nin komprenis, li ne respondis.
- Mi faros tion, nur ĉar vi mem petis min.
4.
Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo oni uzu komojn.
- Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
- Nu, ekzemple, mi skribos al vi jenon.
- Eĉ helporganizaĵoj, precipe neregistaraj, retiras siajn komisiitojn.
- Sinjoro Arnold, la direktoro de la biblioteko, vizitis nin hieraŭ.
4.1.
Se titolo (aŭ simila esprimo) staras antaŭ propra nomo,
ĝi ne estas apudmeto, do oni ne uzu komojn.
- La direktoro de la biblioteko Arnold vizitis la provincon Zelando.
5.
Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la ĉefvorto estas adverba participo, oni
uzu komojn.
- Promenante sur la strato, mi falis.
6.
Oni ne uzu komon antaŭ „ktp”.
Interpunkcio ĉe citiloj
Parolprezento antaŭ la citaĵo
- kun dupunkto:
Poirot murmuris: „Ĝi ne estas tiel simpla, mia amiko.”
Parolprezento post la citaĵo
- sen komo, se la citaĵo finiĝas per interpunkcio:
„Kial vi demandas?” diris Bertie.
„Jes, faru!” diris Mavis.
„Sed kun dudek jaroj, ĉu vi ne ...” komencis Ella.
- ne citu simplan punkton ĉe la fino de la citaĵo, sed uzu anstataŭe
komon post la citaĵo:
„Vi pravas”, konsentis Mellowkent.
Parolprezento meze de la citaĵo
- Se la parolprezento aperas post ĉeffrazo, uzu punkton post la
parolprezento:
„Tio estas terura”, diris Jane. „Oni tuj informu vian patrinon.”
„Kiom ridinde!” diris s-ino Sangrail. „Ĉu neniu el iliaj amikoj
povis pacigi la kverelon?”
- Se la parolprezento aperas meze de citita frazo, kie tiu frazo mem ne
havus interpunkcion, metu komojn ekster la citiloj:
„Eble”, diris la amiko, „ĝi estas alia turdo.”
- Se la parolprezento aperas post komo aŭ tripunkto, lasu tiun
interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu komon post la
parolprezento:
„Iam estis eta knabino nomita Bertino,” komencis la fraŭlo, „kiu
estis ekterordinare bonkonduta.”
„La respondo estas ...” anoncis la voĉo, „kvardek du!”
- Se la parolprezento aperas post punktokomo aŭ dupunkto, lasu tiun
interpunkcion en la unua parto de la citaĵo kaj metu punktokomon post
la parolprezento:
„Ne ĝenu min per via infaneca babilado;” li komentis al Bertie van
Tahn; „mi verkas senmortajn versojn.”
„Mi vendas ĉiajn fruktojn:” li diris; „bananoj, piroj ...”.
Notoj
- Ĉi tiuj reguloj estas faritaj por obei la bazan principon, ke ĉio
ene de la citiloj aperus same, se la teksto ne estus tiel citita.
Aldonitaj komoj, kiuj ne estas parto de la citita teksto, estas do
metitaj ĉiam ekster la citiloj.
- Parolprezento estas frazo, kiun kompletigas la citita teksto. Notu,
ke kelkaj aŭtoroj interrompas citaĵojn per kompletaj rakontaj frazoj,
kiuj ne estas parolprezento; tiaj frazoj ofte priskribas geston de la
parolanto aŭ simile:
„Ĉu nun?” Li rigardis al la horloĝo. „Tio ne eblas.”
- Unuopaj vortoj ne nepre traktiĝas kiel citita parolo:
Li diris „pardonon”.
La sistemo estas „genia”.
„Sunsubiro” estas bela vorto.
MONATO uzas kursivon en la jenaj okazoj:
- vortoj en fremdaj lingvoj (traduko interkrampe, en romaj literoj);
- diversaj specoj de propraj nomoj, ekzemple de firmaoj, gazetoj, ŝipoj kaj simile;
- titoloj de libroj, artikoloj ktp
(se fremdlingva, do traduko en rondaj krampoj,
romaj literoj, la unua vorto majuskligita);
- vortoj, kiujn la aŭtoro volas reliefigi.
Se en kursiva teksto aperas frazparto, kiu en normala roma teksto estus kursiva, tiu frazparto estu roma, sen citiloj.
MONATO ne uzas kursivon por personaj kaj geografiaj nomoj, eĉ se tiuj enhavas literojn ne-esperantajn: André Cherpillod, Lech Wałęsa, Slobodan Milošević, La Chaux-de-Fonds, la municipo Aimorés.
Por esperantlingvaj nomoj de asocioj, organizaĵoj, politikaj partioj kaj por geografiaj nomoj MONATO ne uzas kursivon, sed normalan tekston, sen citiloj: Unuiĝo Franca por Esperanto, Unuiĝintaj Nacioj, La Verduloj, Nigra Maro.
Por fremdlingvaj tiaj nomoj MONATO uzas kursivon, sen citiloj, prefere kun esperantlingva traduko poste, inter krampoj: MoVimento 5 Stelle (Kvinstela Movado), American Diabetes Association (Usona Asocio por Diabetuloj), Les lacs du Connemara (La Konemaraj Lagoj), la gazeto Pravda (Vero).
Grasajn literojn MONATO kutime ne uzas en la korpo de la tekstoj mem.
Malantaŭ propraj nomoj, kiuj
kernas en la raporto, kaj kies prononco verŝajne ne estas konata al la plimulto de la legantoj, MONATO aldonas prononcindikon inter rektaj krampoj. En prononcindikoj MONATO uzas la literojn de la Esperanto-alfabeto.
Se la akcento ne troviĝas sur la antaŭlasta silabo, ĝi estas montrata
per dekstra korno super la akcentata vokalo. La prononcindikoj ne
uzas majusklojn. Ekzemplo: Lech Wałęsa [leĥ vaŭensa]
- Uzu "Kaunas estas la due plej granda urbo de Litovio" kaj
ne "... dua plej granda ...".
- Propraj nomoj, kiuj identigas substantivojn, aperu post tiuj substantivoj. Ekzemple: la urbo Pekino, la libro Paradizo ŝtelita, la familio Zamenhof, la supera lernejo Dag Hammarskjöld, placo Skanderbeg, strato Marienhilfer.
- Po: La prepozicio po rilatas nur al la nombro, kiu sekvas. Alivorte: Kiam la ĉeestanta substantivo estas akuzativigita, ĝi ne dependas de po. Ekzemple: Ili ricevis po kvar bombonojn.
- aboli: Uzu „aboli” kaj ne „abolicii”.
-
aidoso: Uzu „aidoso” kaj ne „aideso”, „disao” aŭ „iposo”.
-
a.K.: Uzu „a.K.” kaj „p.K.” (sen r).
-
antaŭ nelonge: Uzu „antaŭ nelonge" (duvorte).
- arbereŝoj: albana minoritato en Italio. Albane: Arbëreshë
- burko: MONATO uzas la formon „burko” por la virina islama vestaĵo, kiu tute kovras la korpon.
- buĝeto: Uzu „buĝeto” kaj ne „budĝeto”.
- demokrata/demokratia: Fojfoje ne estas facile elekti inter ambaŭ formoj. MONATO uzas la formon „demokrata” en nomoj de politikaj partioj.
- DNA: se la plena nomo de tiu ĉi molekulo estas menciita, MONATO uzas la formon „Deoksiribonuklea acido”.
-
disketo: Uzu „disketo” kaj ne „diskedo”.
-
fare de: Uzu „fare de” kaj ne „far”.
-
fazo: En iuj elektosistemoj necesas pli ol unu voĉdonado por atingi finan rezulton. Tiaokaze oni parolas pri „fazoj” de la elektado. En komenca fazo eliminiĝas la kandidatoj ricevintaj malplej multajn voĉojn; en fina fazo elektiĝas la kandidato ricevinta plej multajn voĉojn.
- firmao: Uzu „firmao” kaj ne „firmo”.
- ĝihado: Uzu „ĝihado”, sed ne „jihado” aŭ „ĵihado”.
- jarcento: Uzu „jarcento”, ne „jc”.
- islamo: La religio, kiun fondis la profeto Muhamado, nomiĝas islamo. Ĝiaj adeptoj estas do en Esperanto islamanoj.
- k.s.: Uzu „k.s.” kaj ne „k. s.” aŭ „ks”.
- komputilo: Uzu tiun formon kaj ne komputoro, komputero, kompjutro, kompjutero,
ordinatoro, komputatoro ktp.
- konato: MONATO ne uzas la formon „konatulo”, sed „konato” (kiel ekzemple en „Tomo estas konato mia, sed mia edzino ne konas lin”) aŭ „famulo” (kiel ekzemple en „Kvankam Rubens estis famulo en la tuta Eŭropo, la urbestro de Antverpeno ne estis konato lia.”
- ktp: MONATO uzas „ktp” (sen punkto) kaj ne „k.t.p.”
-
loĝanto: uzu tiun formon kaj ne „enloĝanto”.
- ministrejo: MONATO uzas „ministrejo pri ekonomio” kaj ne „ministerio por ekonomio”.
- ministro: Uzu „la usona ministro pri eksteraj aferoj” kaj ne „la usona ŝtatsekretario”
- Olimpiaj Ludoj: por indiki rilaton al Olimpiaj Ludoj MONATO uzas la radikon „olimpi”, ne „olimpik-”.
- organizaĵo: Uzu „organizaĵo” kaj ne „organizo”.
- poŝtelefono: MONATO uzas simple „poŝtelefono” por ĉiaj nun modernaj tiaj telefonoj. Se nepre necesas distingi inter malnova poŝtelefono kaj poŝtelefono kun tuŝekrano, oni povas aldoni iun priskribon, kiel „moderna telefono”, „lerta telefono”. La vorton „saĝtelefono” la redaktoraro opinias erara.
- rusa/rusia: Iuj kunlaborantoj de MONATO insistis, ke oni skribu „rusia prezidanto”, „Rusia Federacio” ktp por akcenti, ke ne temas pri la prezidanto de nur la rusoj, sed de ĉiuj rusianoj; ne pri la Federacio nur de rusoj, sed de ĉiuj popoloj tie. Post longa diskuto estis decidite lasi la decidon al la aŭtoro. Do nek la formo „rusa”, nek la formo „rusia” estos konsiderata eraro.
- speguli: Uzu „speguli” kaj ne „respeguli”.
- sunaanoj kaj ŝijaanoj: MONATO uzas la formojn „sunaanoj” kaj „ŝijaanoj” kaj ne la PIV-ajn formojn.
- t.e.: Uzu „t.e.” kaj ne „t. e.”
- Oni ne miksu la vortojn „instrui” kaj „eduki”. Instruado rilatas ĉefe al scio; edukado al transdono de moralaj ecoj kaj formado de la karaktero.
- Informadiko: „Informadiko” estas la scienco pri informado. Oni ne konfuzu ĝin, sub influo de aliaj lingvoj, kun komputiko aŭ komputoscienco.
- Kazo/okazo: „Kazo” havas plejparte gramatikan, juran, medicinan, matematikan, logikan, komputadan kaj aliajn formalajn signifojn. Oni evitu la uzon de „kazo” kun la signifo de „okazo”.
- Komunumo/komunaĵo: „Komunaĵo” estas „io komuna al pluraj personoj” (tiel difinite en PIV sed kun maltaŭga ekzemplo), do plej ofte io komune posedata, ekz. la familia loĝejo estas komunaĵo de geedzoj - kaj la komune loĝata insulo estas komunaĵo de kaj grekaj kaj
turkaj kipranoj.
„Komunumo” estas esence io, kion komune konsistigas la homoj: la membroj de
komunumo ne komune posedas ĝin sed estas mem parto de ĝi - sen ĝiaj
membroj komunumo simple ne ekzistas. Grandaparte eblas facile ekvivalentigi
„komunumo”n kun la respondaj vortoj en eŭropaj lingvoj
communauté/community/Gemeinschaft/comunità/gemeenschap ktp.
- Kontrakto/traktato: „Kontrakto” estas jure valida interkonsento, laŭ kiu ĉiu partio ricevas difinitajn rajtojn kaj
devojn. „Traktato” estas skriba interkonsento inter du ŝtatoj aŭ aro da ŝtatoj. Teorie ankaŭ ŝtatoj povas kontrakti inter
si, sed se temas pri normalaj komercaj kontraktoj temas kutime pri iuj pli subaj organoj.
- Eŭropa Konsilio/Konsilio de Eŭropo: Oni ne miksu tiujn du tute malsamajn instancojn. „Eŭropa Konsilio” (Europese Raad, Conseil européen, European Council, Europäischer Rat, Consejo Europeo, Consiglio europeo ...) konsistas el la ŝtat- kaj registar-estroj de Eŭropa Unio. En la „Konsilio de Eŭropo” (Raad van Europa, Conseil de l'Europe, Council of Europe, Europarat, Consiglio d'Europa, Συμβούλιο της Ευρώπης ...) membras 46 ŝtatoj.
- Momente: La signifo de „momente” estas „dum momento”. Ne miksu ĝin
kun „ĉi-momente”, „nun”, „hodiaŭ”, „nuntempe” ktp.
- Nacia: „Nacia” signifas „apartenanta al difinita nacio”. Ĝi ne estas
sinonimo de „ŝtata” aŭ „tutlanda”. La vorto „internacia” tamen ricevis
ankaŭ duan signifon „interŝtata”.
- Negoci: „Negoci” estas komerca termino. Pri leĝoj, interkonsentoj k.s. oni traktas.
- Oferti: „Oferti” estas proponi varon aŭ servon al kliento kontraŭ difinita prezo. FEL povas ekzemple rabate oferti libron kontraŭ 10 eŭroj. Sed lando ne povas oferti multajn belajn pejzaĝojn. Ĝi proponas ilin, aŭ havigas, aŭ ĝi regalas vin per belaj pejzaĝoj ktp.
- Pozitiva - negativa: Tiuj du vortoj estas ofte intermiksitaj kun „favora” kaj „malfavora” aŭ „pejorativa” sub influo de naciaj lingvoj. En Esperanto „pozitiva” ne signifas „favora”, sed „jesa”, „reala”, „ekzistanta”.
- Recikligi: Atentu, ke „recikl-” estas netransitiva. Oni do recikligas
rubon, paperon ktp.
- Startigi: Atentu, ke „start-” estas netransitiva.
Do oni startigas komputilon.
- Alkaido: islama organizaĵo.
- artefarita intelekto (AI).
- bova spongeca encefalopatio: bovofrenezo.
- droneo: telestirata aviadileto, kies piloto stiras ĝin defore, interalie uzata de aerarmeoj, policoj, sekretaj servoj por kaj civilaj kaj militaj celoj.
- la eŭro-regiono, la eŭro-ŝtatoj: la ŝtatoj en kiuj la eŭro estas la oficiala valuto. Oni ne uzu „eŭro-” prefikse por indiki la tutan eŭropan mondparton.
- Hamaso: islamisma palestina terororganizaĵo establinta diktatoran reĝimon en Gazao.
- Hizbulaho: libana ŝijaisma milicio kaj politika partio.
- krimo kontraŭ homeco.
- kronvirusoj: la redaktistaro de MONATO interkonsentis pri la uzo de „kronvirusoj” por la virusoj, kiuj kaŭzas i.a. la epidemiojn SARS-CoV kaj COVID-19, ĉar la scienca termino corona ja ĝuste signifas „krono”, kaj ĉar „korono” jam havas en Esperanto astronomian signifon.
- netipa pneŭmonio: la scienca vorto por tiu malsano, kaŭzita de la kronviruso SARS-CoV, kiu trafis ĉefe Ĉinion komence de la jaro 2003, estas „netipa pneŭmonio”. Multaj tamen sentas la bezonon por iu pli kompakta termino, kiel la angla SARS. Montriĝas ke en Esperanto en 2003 estis uzataj ĉi-cele tri terminoj, nome „sarso”, „saroso” kaj „sasoso”. La redaktoroj de MONATO ne venis al iu rekomendo. Pro tio la ĉefredaktoro „tranĉis la nodon” kaj decidis provizore uzi „sarso” apud la pli longa nomo „netipa pneŭmonio”. Vidu ankaŭ la artikolon en Reta Vortaro.
- rohinĝoj: la islama popolo en la budhisma lando Birmo.
- ŝengena areo: la areo, kiu konsistas el 26 eŭropaj landoj, kiuj forigis siajn landlimajn kontrolejojn en la komunaj landlimoj.
- talibo: ano de islama politika movado en Afganio, kiu originis en Kandahar en 1994 kaj ĝis 2001 regis 90 % de la lando.
Alternativo
La vorto „alternativo” laŭ PIV estas „necesa elekto inter du eblaj kaj
ofte kontraŭaj decidoj aŭ proponoj”. El la nuna lingvouzado montriĝas,
ke „alternativo” krome povas esti „alia elektebla afero” (ekz.:
Ne montriĝas alternativo al Jelcin en Ruslando) kaj „unu
el pluraj elekteblaj aferoj” (ekz.: La komputilo demandas la tajpanton
de la tradukata teksto, kiun alternativon ĝi uzu).
La adjektiva formo „alternativa” ricevis krome la signifon „ne
damaĝanta la homon nek la naturon”.
Genro
„Genro” ricevis lastatempe kroman signifon: Identigo kiel viro, virino aŭ io alia kaj asociigo kun socia rolo aŭ
aro de kondutaj, lingvaj kaj kulturaj trajtoj, vestaĵoj ktp. Ekzemplo: Tiuj, kiuj aĝos almenaŭ 16 jarojn, povos, se ili volos, respondi la nedevajn demandojn pri siaj seksa orientiĝo kaj genra identeco.
Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2024-10-19 |
|